Rainer von Fieandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berndt Rainer von Fieandt
ĉefministro de Finnlando
Persona informo
Naskiĝo 26-a de decembro 1890
en Turku
Morto 28-a de aprilo 1972
en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando vd
Familio
Dinastio von Fieandt vd
Profesio
Okupo politikisto • bankisto • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berndt Rainer von FIEANDT (naskiĝis la 26-an de decembro 1890, mortis la 28-an de aprilo 1972) estis finna politikisto kaj bankisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 29-a de novembro 1957 ĝis la 26-a de aprilo 1958.

Li de 1909 ĝis 1913 studis juron kaj poste laboris kiel advokato. En postaj jaroj li estis estrarano de la Unuiĝinta Nordia Banko, de 1945 ĝis 1955 ankaŭ estrarano de la Finnlanda Nacia Banko (Suomen Pankki), kaj de 1955 ĝis 1957 kiel posteulo de Sakari Severi Tuomioja estis gvidanto de la nacia banko. Krome ĝis sia morto li apartenis al la estraroj de diversaj pliaj industriaj entreprenoj kaj bankoj, inter ili la Finna Poŝta Banko (1955 ĝis 1960), kaj plurfoje estis la prezidanto de la svedlingva Ekonomika Unuiĝo en Finnlando (Ekonomiska Samfundet i Finland).

Inter la jaroj 1939 kaj 1940 li estis ministro en la registaroj de Aimo Cajander kaj Risto Ryti, kaj de novembro 1957 kaj aprilo 1958 estis ĉefministro de transira registaro. La 18-an de aprilo 1958 li demisiis pro konflikto pri plialtigo de la ŝtate fiksita prezo pri pano kaj la 26-an de aprilo 1958 anstataŭiĝis pere de Reino Iisakki Kuuskoski.