Wu Di

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wu Di
Antaŭulo Emperor Jing of Han vd
Sekvanto Emperor Zhao of Han vd
Persona informo
Naskonomo 劉徹
Naskiĝo
en Ĉangan
Morto
en Ĉangan
Etno hanoj vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Okcidenta Han-Dinastio vd
Familio
Dinastio Dinastio Lju vd
Patro Emperor Jing of Han vd
Patrino Empress Wang Zhi • Empress Wang vd
Gefratoj Princess Pingyang • Princess Nangong • Princess Longlü • Jin Su • Liu Rong • Liu Pengzu • Liu Cheng • Liu Ji • Liu De • Liu Fa • Liu Shun • Liu Yue • Liu Eyu • Liu Fei, Prince of Jiangdu • Liu Sheng • Liu Yu • Liu Duan vd
Edz(in)o Empress Chen Jiao • Empress Wei Zifu • Lady Wang • Li Ji • Li Furen • Lady Yin • Xing Xing'e • Gouyi vd
Infanoj Liu Ju • Emperor Zhao of Han • Liu Hong • Liu Dan • Liu Xu • Liu Bo • princess Weichang • princess Zhuyi • princess Shiyi • princess Eyi • princess Yangshi • princess Yian vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wu Di (naskiĝis en -156 — mortis la 29-an de marto -87) Liu Che (劉徹), ano de la dinastio Han, iĝis en la jaro -141 imperiestro de Ĉinio, sin nomis Wu Di (tradicie 漢武帝, simpligite: 汉武帝;transskribe laŭ Wade-Giles: Wu Ti) kaj regis ĝis sia morto je la 29-a de marto -87. La historia memoro atentas lin precipe pro grandaj teritoriaj ekspansioj, kiujn li realigis, kaj ĉar li organizis fortan centrigitan ŝtaton kongruan al la ideoj de Konfucio.

Dum sia regado, por limigi influojn de nobelaj familioj, enkondukis en -127 la principon de disdivido de la tero inter ĉiuj filoj. Ankaŭ enkondukis novajn komercajn impostojn kaj la ŝtatan monopolon por salo kaj fero (-119), kuprajn monerojn kaj alkoholon (-98).

Li enkondukis la principon niánhào, nomigon de eraoj fare de imperiestroj. De tiu periodo laŭvicaj jaroj estis signataj per laŭvica regojaro de la donita imperiestro. Krome la imperiestro povus nomi unuopajn periodojn de sia regado. Wu Di dum sia regado nomis 11 eraojn.

Li gvidis ekspansieman eksteran politikon – aneksis Manĉurion en -128 kaj reĝlandojn de la norda kaj meza Koreio (-109 ĝis -106).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]