Kristana humanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana humanismo estas la konvinko kaj historia kaj racia demonstro ke la homa libero kaj individualismo harmoniias kun la kristanaj doktrino kaj praktiko. Temas pri filozofia kuniĝo de la kristana vizio de vivo kun humanismaj principoj. Ĉio tio vidiĝas en ĉiuj branĉoj de la esprimaro, nome arto, literaturo, moralo, koncepto pri homo, filozofio, ktp. [1]

Origino de la koncepto «kristana humanismo»[redakti | redakti fonton]

La konstato pri la paca kunstariĝo de humanismo kaj kristana doktrino konscie komenciĝis praktike jam en la 2-a jarcento de nuntempa erao. La unua estis Sankta Justino Martiro (ĉ. 100 - ĉ. 165), kultura teologo kaj apologiisto de la ĵuse naskita kristanismo: en siaj verkoj li emas trovi apogojn aŭ similaĵojn inter veroj kristanaj kaj kulturaĵoj de la klasikaj antaŭkristanaj pensuloj. [2]

Ekleziaj Patroj kiel Sankta Bazilio kaj Gregorio el Nyssa daŭriĝis laŭ la sama vojo pliuzante la grekan silogisman arton, dialektikon kaj lingvaĵon sen tamen absorbi kredajn elementojn. Sekve en ambaŭ, orienta kaj okcidenta, la kontaktoj de la du kulturoj intensiĝis provokante kontrastojn pro la eblo ke la pensaĵo de la greka-hilenisma filozofio povus infekti kristanismon. Ekzemplon pri tiu kontrasto ofertas la teologio de Petro Abelardo en Okcidento, kaj inter teologoj ĉe la bizanca korto kiam oni ektimis ke la filozofia logiko detruus la kristanan revelaciaron. Tamen la moralaj kaj matafizikaj implikaĵoj de la popoloj, barbareskaj kiel oni tiam diris, tiom koincidis kun tiuj kristanaj ke ĉe iuj patroj formiĝis la moto «anima nature kristana» (anima naturaliter christiana) kaj plaĉis al kristanaj pensuloj apogiĝi kaj plidisvolvigi la biblian koncepton pri homo «laŭbilde de Dio» kreita, kvazaŭ spertebla vero. La saman koncepton reprenis Francesco Petrarca (1304–1374) laŭ kiu kristanismo evidentigas la dignecon de ĉiuj homoj.

Kultura fono[redakti | redakti fonton]

La kristana humanismo generas la kulturan fenomenon de la 14-a kaj 15-a jarcentoj kaj kun ĝi, kulturnivele, preskaŭ identiĝas. Venu al memoro Johano Piko de la Mirandolo kaj Nikolao el Kuzo. Kreiĝis granda fervoro en la serĉado kaj tradukado unue de la kristanaj antikvaj tekstoj por ilin tekste rekonstrui kaj filologie interpreti kaj purigi eventualajn miskorektojn aŭ ruzajn aldonaĵojn kaj sekve de la klasikaj verkoj; kreiĝis certe intereso pri la lingvoj precipe la greka, la latina, la hebrea, kaj ĉio orientiĝis ankaŭ por plibonigi la predikadon, plifajnigi la edukadon kaj fine por proponi disciplinan reformon en la kristana eklezio.

Kristana humanismo dum renesanco[redakti | redakti fonton]

La humanismo ĝenerale havis grandan eksplodon alskribeblan al kreskinta konfido en la homaj kapabloj kunigitaj kun la firma adhero al la krederoj de kristanismo. La konfido je la vivaj kapabloj kunportis ankaŭ estimon pri la tera vivo, kvankam ĉiam elpensita, mense se ne ĉiam en la moralaj kondutoj, kiel antaŭpasaĵo al la eterna. Sed la vizaĝo kristana de humanismo komencis malklarigi en estontaj jarcentoj kun la kresko pri nova percepto pri aŭtonomio de la homa digneco: iom post iom ŝajnis ke la vera digneco de la homo konsistus en la totala sendependeco unue de la eklezio poste de la revelacio kaj fine de konscienca natura morala leĝo kaj el Dio: ĝis la moto ke pli humanistas kiu pli distanciĝas el Dio, kies ekzisto estus nur nekonscia bezono de la homa psiko sen eblo pruvi pri lia ekzisto.

Sed la kristana humanismo laŭiris sian propran kreskiĝon kaj sia propra skalvaloroj.

Laŭjarcentaj sparkoj de kristana humanismo[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la okcidenta romia imperio, la humanismanta kristana penso laboris ĉe kaj kun la «barbaraj» regnoj kies kulmino realiĝis kun Karolo la Granda, kiu akceptis kaj ordonis intensigi la lernejojn ĉe monaĥejoj kaj episkopejoj: diversaj el tiuj ĉi en la 13-a kaj 14-a jarcentoj fariĝis universitatoj. Ĉe la proksimorienta kristanismo, sub la bizanca imperio, oni daŭrigis la instruon per la studoj pri la grekaj klasikuloj kune kun la ekleziaj Patroj kaj verkoj de apologiistoj kristanaj. Se en Okcidento la klasikuloj Platono kaj Plotino kaj iliaj skoloj troviĝas objektoj samrespektaj kun Sankta Ambrozio kaj Aŭgusteno, la samo okazis transmare kie Aristotelo, Platono, Galeno, Strabono, Demosteno... mezuriĝis kun Damasceno, Bazilio el Nyssa, Gregorio el Nazianco. Kaj kiam la araboj okupis imperiajn landojn, ties kristanoj tradukis la klasikulojn al la araba.

La Gregoria reformo postulante pli da klereco en la kleriklaro, favoris deziron kaj bezonon esplori: el la lernejoj ĉe katedraloj fontis universitatoj kie eminentis teologio kaj filozofio sed baldaŭ la studoj specialiĝis la Trivium (Gramatiko, Retoriko, Dialektiko) kaj Quadrivium Aritmetiko, Geometrio, Astronomio, Muziko). Ĉe kiu ne mankos medicino. La plej parto de la klerularo estis ankaŭ sacerdotoj aŭ religiuloj, kiuj multfoje estis ministroj kaj konsilistoj ĉe reĝoj kaj regantoj krom akademiuloj ĉe universitatoj.

La kristana humanismo sukcesis krei unuformecon de penso kaj juĝo.

Malprecizigoj de la termimo «kristana humanismo»[redakti | redakti fonton]

Ĉar kristanismo forĝis homajn pensadon kaj civilizon ĉiuaspekte, malfacilas izoligi elementon nekristanan en la moderna kaj postmoderna kulturo. Eĉ la neado pri la ekzisto de Dio, fascinita ekde pensmovado «klerismo», iamaniere obeas kristana principo, laŭ kio la homo devas sekvi la pruvojn, kiuj ajn ili estus, de sia honesta esploro kaj servi la normojn de sia konscienco.

Ĉar la kristana humanismo, kiel eble ĉiu humanismo, etendiĝas al la tuta homa vivo ĉar ĝi proponas kaj deduktas el la koncepto de la konvertiĝo al Dio, post klerismo, pozitivismo, idealismo, faŝismo, naziismo, marksismo, komunismo ktp, kristana humanismo taskiĝis konfronti kun kristanismo la humanismajn punktojn entenatajn en tiuj doktrinoj kaj ofte konstatis ke ideoj movantaj tiujn ismojn ofte estas kristanaj kvankam senmotive izolitaj el la komplekso de la kristana humanismo kaj frenezigitaj. Nun kristana humanismo engaĝiĝas kompreni pri kiuj instancoj kuŝas en la bazo de la moderna ateismo kaj trovi por tiu helpon en siaj kulturaj trezoroj por respondi al tiuj postuloj, krom ricevis el ili stimulojn por purigi la nocion mem pri Dio ame riveliĝanta al la homaro.

Nova moderna humanismo foje repuŝas Dion pro la timo ke Tiu ĉi limigu la la liberon kaj aŭtonomion, kaj do la dignecon, de la homo. Eĉ tio estas kristana sinteno: se la nocio perceptita pri Dio tion allasas, la homo rajtas savi sin mem eĉ rifuzante la minacuntan Dion. Sed ĉu vere la nocio pri Dio allasita de Jesuo rabas la dignecon de la Homo? pluas demandi la kristana humanismo.

Notindas postmoderna kultura fenomeno, kiu nek akceptas nek rifuzas multege da ideojn de la kristana humanismo. Temas pri tiel ĵurnalisteske difinita «Devota Humanismo», kiu agnoskas la originalecon de la kristana kulturo kiel fundamenton de la homa socio: sekularigo kiu se ne konservas la Transcendon, konservas ties derivaĵojn. Funde temas pri konfirmo pri kristanaj radikoj en la formiĝo de la okcidenta kulturo.

La precipaj ideoj de la kristana humanismo[redakti | redakti fonton]

La fundamentaj ideoj de la kristana humanismo enkarniĝintaj en la socio kaj kultura de la popoloj influitaj de kristanismo...

Eminentaj Kristanaj humanistoj[redakti | redakti fonton]

El la sennombraj pensuloj iuj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christian World. San Francisco: Harper & Row, 1970, p. 42.
  2. Christian Humanism. Arkivita el la originalo je 2010-05-02. Alirita 2010-03-18.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnold, Jonathan. "John Colet — Preaching and Reform at St. Paul's Cathedral, 1505–1519." Reformation and Renaissance Review: Journal of the Society for Reformation Studies 5, no. 2 (2003): 204–9.
  • D'Arcy, Martin C. Humanism and Christianity. New York: The World Publishing Company, 1969
  • Lemerle, Paul. Byzantine humanism: the first phase: notes and remarks on education and culture in Byzantium from its origins to the 10th century, trans. Helen Lindsay kaj Ann Moffatt. Canberra, 1986.
  • Adriano Fabris, TeorEtica, Morcelliana, Brescia 2010.
  • Humanisme intégral de J. Maritain [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]