Rafael van der Vaart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael van der Vaart
Persona informo
Naskonomo Rafael Ferdinand van der Vaart
Naskiĝo 11-an de februaro 1983 (1983-02-11) (41-jaraĝa)
en Heemskerk
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Sylvie Meis
Amkunulo Estavana Polman
Infano Damian van der Vaart
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.rafaelvdvaart.com/
vdr

Rafael van der VAART (prononco [ˈraːfɐ.ɛl vɐn dər ˈvaːrt] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, naskiĝis la  11-an de februaro 1983(nun 1983-02-11), do nun 41-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2001 estas membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en ĝi partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "23". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "16") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2006 estas futbalisto de la hispana klubo Real Madrid.

Van der Vaart nun havas amrilaton kun la manpilkistino Estavana Polman el Arnhemo. Je la 23-a de junio 2017 ili ekhavis filinon.

Li jam havas filon kun eksedzino Sylvie Meis.