Bella Aĥmadulina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bella Aĥmadulina
Bella Aĥmadulina ĉe la ceremonio de la Rusa Stata Premio en 2005
Bella Aĥmadulina ĉe la ceremonio de
la Rusa Stata Premio en 2005
Persona informo
Изабелла Ахатовна Ахмадулина
Naskonomo Izabella Akhatovna Aĥmadulina
Naskiĝo la  10-an de aprilo 1937(nun 1937-04-10) (86‑jara)
en Moskvo
Morto la 29-an de novembro, 2010
en Peredelkino, Ruso
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij vd
Subskribo Bella Aĥmadulina
Familio
Edz(in)o Jevgeni Jevtuŝenko (1954)
Juri Nagibin (1960)
Eldar Kuliev (1971)
Boris Messerer (1974)
Infanoj Elizaveta Kulieva, poetino
Profesio
Okupo poeto, novela verkisto, tradukisto
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1955–2010
Verkado
Verkoj La Ŝnuro, Febro, Muziklecionoj, La Kandelo (poezia antologioj)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bella (Izabella) Aĥatovna AĤMADULINA (ruse Изабелла Ахатовна Ахмадулина, naskiĝis 10-an de aprilo 1937; mortis 29-an de novembro 2010, Peredelkino) estis rusa poeto, novelverkisto kaj tradukisto, kiu estis parto da literaturmovado, Rusa Nova Ondo.

En 1964 la literatura komentariisto Mark Slonin skribis en Soveta Rusa Literaturo ke ŝia pura tono, riĉa tembro kaj individua stilo permesus Aĥmadulinan sukcedi al Anna Aĥmatova kiel la plej bona vivanta poeto en la rusa lingvo.[1][2]

Malgraŭ ŝia senpolitika skribaro, Aĥmadulina ofte kritikis respondeculojn en Sovetunio kaj eldiris sian favoran opinion pro aliaj, inter ili Nobellaŭreatoj Boris Pasternak, Andrej Saĥarov kaj Aleksandr Solĵenicin.[2]

Internaciaj spektantaroj sciis ŝin por ŝiaj vojaĝoj eksterlande post Nikita Ĥruŝĉov komencis Soveta malstalinigemon, kaj ŝi aperis en plenplenaj stadionoj.[3] Pri ŝia morto la Prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev aklamis ŝian poezion kiel "klasika de rusa literaturo."[4]

La Nov-Jorkia Times diris ke Aĥmadulina estis "ĉiam agnoskata kiel unu de la literaturtrezoroj de la Sovetunio kaj klasika poeto en la longa linio etendanta de Lermontov kaj Puŝkin".[2] Sonia I. Ketchian skribis en La Poezia Metio de Bella Akhmadulina ke ŝi estis "unu de la grandaj poetoj de la 20-a jarcento. Estas Aĥmatova, Cvetajeva, Mandelstam kaj Pasternak — kaj ŝi estas la kvina."[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sonia I. Ketchian, The Poetic Craft of Bella Akhmadulina Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine, Penn State Univ. Press, 1993. 0271009160
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 William Grimes, "Bella Akhmadulina, Bold Voice in Russian Poetry, Dies at 73", New York Times, 29 November 2010.
  3. "Russian poet Bella Akhmadulina dies aged 73", RIA Novosti, 29 November 2010.
  4. Vladimir Isachenkov, "Prominent Soviet-era Russian poet Bella Akhmadulina dies at 73", ABC News, 29 November 2010.