Pinilla del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinilla del Campo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42112
Demografio
Loĝantaro 18  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 2° 5′ U (mapo)41.717222222222-2.0833333333333Koordinatoj: 41° 43′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 047 m [+]
Areo 19,39 km² (1 939 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pinilla del Campo (Provinco Sorio)
Pinilla del Campo (Provinco Sorio)
DEC
Pinilla del Campo
Pinilla del Campo
Situo de Pinilla del Campo
Pinilla del Campo (Hispanio)
Pinilla del Campo (Hispanio)
DEC
Pinilla del Campo
Pinilla del Campo
Situo de Pinilla del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pinilla del Campo [+]
vdr

Pinilla del Campo [piNIlja delKAMpo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Pinilla del Campo estas etimologie komprenebla kiel Roketo de la Kamparo (Pinilla el 'peñilla').

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Pinilla del Campo en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 20 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 160 loĝantojn el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 44 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Collado de Esteras kaj Pinilla del Campo. Ĝi limas kun Velilla de la Sierra, Renieblas, Soria, Candilichera, Los Rábanos kaj Aldealafuente.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Altos Campos de Gómara, okupanta 116 hektarojn, nome 6 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 32 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​

La municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Cubo de Hogueras, Martialay kaj Ontalvilla de Valcorba.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]