Eŭzebio de Verĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri kristana verkisto, mortinta en 371. Pri aliaj samnomaj homoj vidu la apartigilon Eŭzebio.
Sankta
Eŭzebio de Verĉelo
Episkopo de Verĉelo
Sankta Eŭzebio de Verĉelo, ilustraĵo eltirita el la Nurenberga Kroniko
Sankta Eŭzebio de Verĉelo,
ilustraĵo eltirita el la Nurenberga Kroniko
Persona informo
Naskiĝo 283 p. K.
en Sardio
Morto 1-an de aŭgusto 371 (0371-08-01)
en Verĉelo
Religio kristanismokatolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo Li estis la unua episkopo de Verĉelo kaj estis unu el precipaj elstaruloj de la reago kontraŭ la disvastiĝo de la Arianismo. Estas kultata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio.
Verkado
Verkoj Codex Vercellensis
1-a episkopo de Verĉelo
Dum 340-
Sanktulo, Patro de la Eklezio
Honorata en Katolika eklezio
Festotago 16-a de decembro, 2-a de aŭgusto
Atributoj Pastora bastono, mitro
Patroneco Eklezia Regiono Piemonto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭzebio de Verĉelo (itale: Eusebio di Vercelli) laŭ hagiografia tradicio, naskiĝis en Sardio kaj translokiĝis kune kun la patrino kaj plijuna fratino al Romo tuj post la martiriĝo de sia patro: en tiu urbo estis antaŭe liturgia lektoro. Eŭzebio (itale Eusebio) estis ordinita sacerdoto fare de la papo Marko kaj konsekrita episkopo per la manoj de papo Julio la 1-a la 15-an de decembro 345.

Pri lia episkopeco oni havas informojn nur ekde 354, kiam li estis menciata en letero de Sankta Ambrozio de Milano kiu lin laŭdas pro la fakto ke li altrudis al la ekleziuloj de sia diocezo komunuman vivon, kiel okazadis en la monaĥaj cenobitoj, imitante en tio la praktikan kutimon de orienta klerularo. Ĝuste pro tio li estas ankaŭ honorata kiel kunfondinto de ilia ordeno ĉe la konfederaciitaj Laŭregulaj kanonikoj de Sankta Aŭgusteno.

Ĉar persista subtenanto de Atanazio, li estis en diplomata misio sendita de papo Libero kune kun Lucifero episkopo de Kaljaro al la imperiestro Konstancio la 2-a por lin puŝi al kunvoko de koncilio kiu decidu pri la kverelo inter la arianoj (subtenataj de la imperiestro mem) kaj la sekvuloj de la ortodoksio: la koncilion oni celebris en Milano en 355, sed ĉar la ariaj episkopoj estis la plimulto, Eŭzebio rifuzis subskribi la ediktojn altruditajn de la imperiestro.

Tiam Eŭzebio estis tuj depostenigita el la episkopa ofico kaj ekzilita en Skitopolo (Bejt Ŝe'an, nun Israelo), kaj poste en Kapadokio kaj fine en Tebaido (kristana ermitujo). En 361, post la morto de Konstancio la 2-a, la imperiestro Juliano, kiu kontraŭis kristanismon kaj katolikan kaj arianan, konsentis ke li reposedu sian episkopan sidejon. En 362 Eŭzebio partoprenis la koncilion de Aleksandrio en kiu estis decidite “pardoni” la episkopojn arianajn, kondiĉe ke ili revenu al la laika stato.

Eŭzebio mortis en Verĉelo en 371.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio celebras lian liturgian memorigon la 16-an de decembro, sed ĵusaj reformoj (1969) ŝanĝis la daton kiu nun estas la 2-a de aŭgusto kun “laŭvola memorigo”.

Sankta Eŭzebio estas la precipa patrono de la “Eklezia Regiono Piemonto”. Al lia nomo referencas diversaj institucioj kaj katolikaj laikaj aktivecoj.

Redaktaj verkoj de Eŭzebio de Verĉelo[redakti | redakti fonton]

Codex Vercellensis verkita de Eŭzebio

La Katolika Enciklopedio atribuas al li la sekvon: tri mallongaj leteroj de Eŭzebio estas presitaj en Migne (LAT. , XI, 947-54 kaj X, 713-14). Hieronimo en De viris illustribus kaj en Epistolo n. 2 atribuas al li la latinan tradukaĵon de Komentaĵo pri la Psalmoj, verko originale greklingva de Eŭzebio de Cezareo; sed tiu laboro estis perdita. Ekzistas konservite en la katedralo ĉe Verĉelo la Codex Vercellensis (Kodekso de Verĉelo), la plej frua manuskripto de la malnovaj Latinaj kodeksaj Evangelioj kiu estas ĝenerale konsiderita verkita fare de Eŭzebio. Ĝi estis publikigita fare de Irico (Milano 1748) kaj Bianchini (Romo, 1749), kaj estas represitaj en Migne, Patrologia Latino XI, 9-948; nova eldono estis aperigita pere de Belsheim (Kristianio, 1894). Krüger (Lucifer, Bischof von Calaris; Leipzig, 1886, 118-30) atribuas al Eŭzebio baptoparoladon de Caspari (Quellen zur Geschichte des Taufsymbols, Kristianio, 1869, II, 132-40).

La konfeso de kredo (De trinitate confessio) foje atribuita al Eŭzebio, ne estas lia redaktaĵo.

Moderna eldono de liaj skribaĵoj troviĝas en la 9-a volumo de Corpus Christianorum eldonita en Belgio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]