Ana Manero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ana Manero
Persona informo
Naskiĝo 28a de marto 1963
en Madrido
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj bibliotekisto
vdr

Ana Manero (Madrido, 28a de marto 1963) estas aktiva hispana esperantisto.

Ŝi lernis Esperanton en 1989 kaj laboras kiel bibliotekisto en la Nacia Biblioteko de Hispanio.

Bibliotekista agado[redakti | redakti fonton]

Komence de la naŭdekaj jaroj ŝi komencis prizorgi la Bibliotekon Juan Régulo Pérez [1] de Hispana Esperanto-Federacio. Tiam la ĉefaj taskoj estis kreskigi kaj katalogi la kolekton kaj mastrumi la stakejon. En 2008 ŝi ekuzis la liberan bibliotekan programon Openbiblio por enretigi la bibliotekan katalogon. Tiel HEF pioniris prizorgadon de E-biblioteko per profesiecaj rimedoj. Tiun programon ŝi tradukis esperanten kaj disponigis en la biblioteka retejo en kunlaboro kun la informadikista skipo de la Federacio. Tio permesis al aliaj E-bibliotekoj[2] ankaŭ enretigi ties katalogojn. En 2016 ŝi entreprenis la migradon de la katalogo al la pli potenca kaj profesieca mastrumsistemo Koha, kiu permesas kontrolon de aŭtoritatoj kaj dividon de bibliografiaj kaj aŭtoritataj rikordoj per la protokolo Z39-50. Tio faciligas multe la interbibliotekan kunlaboron.

Krome, ŝi redaktas dulingve la bibliotekan retejon kaj prizorgas la ceterajn servojn de la biblioteko. 

Kadre de ŝia biblioteka agado, ŝi, kune kun Miguel Ángel Sancho, kunordigas la projekton Bitoteko, kiu celas kunigi, organizi, konservi kaj diskonigi ĉiaspecajn bitdokumentojn rilatajn al la internacia lingvo[3]. Ĉi-rilate, ŝi demarŝis ĉe la Ministerio pri Kulturo de Hispanio por ke la Bitoteko de HEF iĝu parto de la bitdeponejoj Hispana[4] kaj Europeana[5].

En 2015 al ŝi estis aljuĝita Diplomo pri Elstara Agado fare de la estraro de UEA[6] kaj  en 2017, la Premio Ada Figuiera Sikorska.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Ana Manero ofte artikolas, ĉefe por Boletín sed ankaŭ por aliaj revuoj kiel Beletra Almanako, Esperanto, ktp.

En 2003 ŝi kunordigis la verkadon de la bitlibro “La deka logo”, en omaĝo al Liven Dek, kaj kontribuis al ĝi per la mikronovelo “Tro maldare”.

En Beletra Almanako n. 14 aperis ŝia eseo "La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko)", pri gravaj hispanaj virinoj en la unua duono de la 20a jarcento.

En Beletra Almanako n. 19 (februaro 2014) aperis ŝia traduko de la novelo “Blinda amo” (Amor ciego) de Rosa Montero.

Aliaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Kiel esperantisto ŝi kunordigis aŭ partoprenis diversajn agadojn organizitajn de Hispana Esperanto-Federacio (HEF). Inter ili, partoprenon en lingvofoiro Expolingua, Madrido, inter 1999 kaj 2005, kunorganizadon de Hispanaj Esperanto-Kongresoj en la madrida regiono, kaj speciale la organizadon de diversaj ekspozicioj pri la esperantaj movado kaj kulturo.

En pluraj okazoj, ŝi kunlaboris kun Miguel Fernández per kunprezentado de la lirikaj spektakloj de li organizitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biblioteko Juan Regulo Pérez Arkivigite je 2015-07-19 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de Hispana Esperanto-Asocio
  2. Biblioteko de la Esperanta Societo "Frateco" (Zaragoza)
    Biblioteko de la Valencia Esperanto-Grupo
    Esperanto-Biblioteko Ramón Molera Pedrals (Moià, Barcelona)
    Museu d'Esperanto de Subirats (antaŭe, Hispana Esperanto-Muzeo)
  3. La Bitoteko en la retejo de la Hispana Esperanto-Asocio
  4. Bitoteko en Hispana
  5. Europeana
  6. Komuniko de UEA