Manfred Stolpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred Stolpe
germana politikisto
Persona informo
Manfred Stolpe
Naskiĝo 16-an de majo 1936 (1936-05-16)
en Szczecin,  Germana Regno
Morto 29-an de decembro 2019 (2019-12-29) (83-jaraĝa)
en Potsdam
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaLibera Universitato Berlino vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Potsdam vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministroprezidanto de Brandenburgio
Dum 19902002
Antaŭulo
Sekvanto Matthias Platzeck
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manfred STOLPE [ŝtolpe] (naskiĝis la  16-an de majo 1936(nun 1936-05-16) en Stettin, nun pole Szczecin, mortis la 29-an de decembro 2019) estis germana politikisto. Li inter la jaroj 1955 kaj 1959 studis juron en la universitato de Jena, kaj de tiam laboris kiel oficisto de la luterana eklezio Berlino-Brandenburgio (en GDR), ekde 1962 kiel oficejestro kaj ĉefsekretario de la luterana eklezio en GDR. Post la disfalo de la komunista reĝimo en GDR kaj la reunuiĝo de Germanio, li ekde la jaro 1990 membras en kaj reprezentas la Socialdemokratan Partion de Germanio (SPD), kaj de 1990 kaj 2002 estis ĉefministro de la germania federacia lando Brandenburgio. En la ministraro dua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj formale la 22-a de oktobro 2005 (komisie ĝis la 22-a de novembro), li estis ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo.

Malsamopinie diskutiĝas liaj kontaktoj ekde la jaro 1959 al la Ministerium für Staatssicherheit, la interna sekreta servo de la komunista reĝimo de GDR, kies tasko estis malkaŝi kaj puni nekomunistajn tendencojn en la loĝantaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]