Barbara Skarga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Skarga
Persona informo
Barbara Skarga
Naskiĝo 25-an de oktobro 1919 (1919-10-25)
en Varsovio
Morto 18-an de septembro 2009 (2009-09-18) (89-jaraĝa)
en Olsztyn
Tombo Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Laborkampo etikoepistemologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Barbara Skarga en 2000

.

Barbara SKARGA (naskiĝis la 25-an de oktobro 1919 en Varsovio, mortis la 18-an de septembro 2009 en Olsztyn) – pola profesorino pri filozofio de Pola Scienca Akademio (PAN). Damo de la Ordeno de Blanka Aglo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Barbara Skarga devenis de bienposedanta familio. Iom ligita kun familia kredo - kalvinismo. Ŝiaj gefratoj estis aktoroj.

Ŝi studis filozofion en la Universitato de Stefan Batory en Vilno.

Dum la dua mondmilito estis kurierino de Pola Enlanda Armeo. En 1944 arestita de rusoj kaj kondamnita al 10 jaroj de gulago. Post la foriro ricevis ordonon ĝisvive setliĝi en kolĥozo. Al Pollando revenis en 1955. Varsovian Universitaton finis en 1957 kaj tie doktoriĝis. Titolo de profesoro de homa scienco akiris en 1988.

Ŝi estis prezidantino de redakcia konsilio de revuo "Etyka" (Etiko). Entombigita en protestanta reformita tombejo en Varsovio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtorino de pluraj libroj, i.a.:

  • Narodziny pozytywizmu polskiego 1831-1864 (Naskiĝo de pola pozitivismo; 1964)
  • Kłopoty intelektu. Między Comte'em a Bergsonem (Embarasoj de intelekto. Inter Comte kaj Bergson; 1975)
  • Czas i trwanie. Studia nad Bergsonem (Tempo kaj daŭro. Studoj pri Bergson; 1982)
  • Po wyzwoleniu 1944-1956 (Post liberiĝo 1944-1956; 1985)
  • Przeszłość i interpretacje (Pasinteco kaj interpretoj; 1987)
  • Granice historyczności (Limoj de historieco; 1989)
  • Tożsamość i różnica. Eseje metafizyczne (Identeco kaj diferenco. Metafizikaj eseoj; 1997, premiita)
  • Renan (Renan; 20022), ISBN 83-214-1252-1
  • Ślad i obecność (Spuro kaj ĉeesto; 2002)
  • Kwintet metafizyczny (Metafizika kvinteto; 2005)
  • Człowiek to nie jest piękne zwierzę (Homo ne estas bela besto; 2007)
  • Tercet metafizyczny (Metafizika terceto; 2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]