Distrikto Stendal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Administra sidejo: Stendal
Areo: 2 423,16 km²
Loĝantoj: 110 291 (fine de 2022)
Loĝdenso: 48
Aŭtokodo: SDL
Oficiala kodo: 15090
NUTS-kodo: DEE0D
Komunumoj: 25
Adreso: Hospitalstraße 1–2
39576 Stendal
Retejo: www.landkreis-stendal.de
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La Distrikto Stendal (germane Landkreis Stendal) situas en la nordoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Stendal. La distrikto kovras areon de 2 423 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 110 291 loĝantojn.

Najbaraj distriktoj estas sude Jerichower Land kaj Börde, oriente distrikto Altmark Salzwedel, nordokcidente la distrikto Lüchow-Dannenberg de Malsupra Saksio, krome la brandenburgiaj distriktoj Prignitz en la nordo, distrikto Ostprignitz-Ruppin kaj distrikto Havelland en la oriento.