Hümér Hültl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hümér Hültl
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1868 (1868-07-14)
en Baia Sprie
Morto 18-an de januaro 1940 (1940-01-18) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Dezső Hültl
Okupo
Okupo kuracistoinventisto • universitata instruisto • kirurgo
vdr

Hümér Hültl [humEr hultl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hültl Hümér estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Li havis la famon kiel Paganino de skalpelo. Lia patro estis József Hültl, lia frato estis arkitekto Dezső Hültl.

Hümér Hültl [1] naskiĝis la 14-an de julio 1868 en Hungara reĝlando, en Felsőbánya (nuntempa Baia Sprie en Rumanio). Li mortis la 18-an de januaro 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hümér Hültl ricevis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis kuracistan diplomon en 1891. Post 2 jaroj li eklaboris en hospitalo. En 1895 li lernis la kirurgion kaj li eklaboris en Malsanulejo Rókus. Baldaŭe li laboris en aliaj malsanulejoj, sed en 1919 li iĝis ĉefkuracisto en Rókus. Li estis la unua en Hungarlando, kiu uzis maskon kaj gantojn dum operacioj. Li ekinstruis en universitato en Budapeŝto en 1902. Li inventis operacian kudromaŝinon. Li emeritiĝis en 1934. En la sekva jaro li membriĝis en la supera ĉambro.

Liaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A gastro-enterostomia műtét technikájáról, (1897)
  • A sebgyógyítás irányelveinek fejlődéséről, (1903)
  • Sebészeti varróműszer gyomor- és bélvarrásra, (1911) (ankaŭ angle, france, germane)

Fontoj[redakti | redakti fonton]