Ramón de Campoamor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramón de Campoamor
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1817 (1817-09-24)
en Piñera
Morto 11-an de februaro 1901 (1901-02-11) (83-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Ramón de Campoamor
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ramón de Campoamor ĉ. 1900

Ramón de Campoamor y Campoosorio [kampoamOr] (Navia, Asturio 24-a de septembro de 1817 - Madrido, 11-a de februaro de 1901) estis poeto hispana de la Romantismo kaj de la Realismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis samjare kiel José Zorrilla, kun kiu li estis ofte komparita. Lia patro estis riĉa kamparano kaj lia patrino estis de nobela familio Campo Osorio de Navia. En 1821, kiam Ramón ankoraŭ ne estis kvarjara, mortiĝis lia patro Miguel Pérez Campoamor. Dekjaraĝa li ekstudis Latinon kaj Beletron en Puerto de Vega, kie li finis bazlernejon.

En 1832, 15jaraĝa iris al Santiago de Compostela por studi filozofion, logikon kaj matematikon, poste en la monaĥejo de Santo Tomás de Madrido kaj poste al la Universitato de Madrido por studi medicinon, sed profesoro konsilis al li dediĉi sin al literaturo. Li multe legis kaj tiele li dediĉis sin finfine al ĵurnalismo kaj al literaturo. Espronceda patronigis lin kaj lia unua poemo datas de 1837: li kunlaboris en romantikaj publikaĵoj kiaj El Alba (mateniĝo) kaj No me olvides (ne forgesu min) kaj estis redaktoro de Las Musas (1837), El Correo Nacional (1838) kaj El Español (1845); ĉefredaktoris El Estado en 1856.[1]

Kiam li estis 20jaraĝa, en 1838, publikigis sian unua presaĵon: Una mujer generosa, komedio duakta kiu ne premieriĝis en teatro; aliaj teatraĵoj liaj estis El castillo de Santa María (1838), La fineza del quererEl hijo de todos; postenis kiel palaca dramaturgo en Meksiko de Maksimiliano kaj en 1870 verkis sian plej konatan verkon nome Guerra a la guerra (milito kontraŭ milito), al kiu sekvis la religia El hombre Dios (la dia homo, 1871) kaj la zarzuela Jorge el guerrillero, verkita kunlabore kun Navarro, la komedioj Moneda falsa kaj Cuerdos y locos, kaj la dramo Dies irae (1873). Kun Fuentes li verkis Las penas del purgatorio (1878) kaj jam en la 1880-aj jaroj finis lia teatra kariero sed dediĉis sin al monologoj (Cómo rezan las solteras, El amor o la muerte, El confesor confesado).

En 1838 li ekkarieris kiel poeto; li publikigis siajn unuajn romantismajn versojn en la libro Ternezas y flores; sed en Ayes del alma (animaj veoj, 1842), lia dua poezia libro li malproksimiĝas el Romantismo, kvankam restas influo de Espronceda; en alia libro, Fábulas jam estas la esencaj trajtoj de la tri subĝenroj kiuj estos kreitaj kaj kultivitaj de la poeto, liaj tre personecaj doloras (dolorinoj), pequeños poemas (poemetoj) kaj humoradas (humoraĵoj), kiuj aligas lin al la estetiko de la Realismo. Sed en Campoamor filozofio kaj intelektismo superis la poeton; plej doloras montras skeptikan sintenon antaŭ mondo kie dominas la egocentrismo.

Kiel filozofo Ramón de Campoamor estis fruktodona; tradiciista kaj modera laŭ politiko, estis allogita ĉefe de la Pozitivismo. Lia filozofio estis tialo por polemiko jam ekde lia unua libro pria en 1846, Filosofía de las leyes, kiu laŭ La Censura estas kontraŭa al la katolika doktrino.

En 1842 startis lia politika kariero kaj publikigis “Ayes del alma” enhavanta poemojn dediĉitajn al la eks-regenta reĝino Maria Kristina. Fine de la 1840-aj jaroj li aliĝis al la Modera Partio pro sia defendo de la reĝino Isabel la 2-a kaj, ĝenerale, de la monarkio kiel sistemo por organizado de la ŝtato. Li estis nomumita reĝa konsilisto en 1846, en 1847 civila guberniestro de la provincio Kasteljono kaj poste de Alikanto, kie li realigis grandajn urbanizajn verkojn kiaj la promenejo kiu portas lian nomon kaj kiun li donacis al la urbo. Li edziĝis al Guillermina O'Gorman, riĉa junulino irlanddevena, pro kio li iĝis, se ne estis jam, riĉa burĝulo suferanta de podagro. En 1850 li estis elektita deputito por la Congreso de los Diputados, guberniestro de Valencio en 1851 al 1854; ricevis altrangajn postenojn kaj iĝis akademiano prilinvga el 1861, senatoro, ktp.

Statuo de Ramón de Campoamor en la parko Campoamor de Navia.

Li iĝis konata en Hispanio kaj Hispanameriko ĉefe pro siaj skandale malbonkvalitaj rimoj. Pro manko de estetikismaj kvalitoj, lia verko estis malaprezata de postaj verkistoj.

Li mortiĝis en Madrido 83-jaraĝa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Obras completas (Madrid 1901-1903, 8 vols.)
  • Obras poéticas completas, 1949, 1951, 1972.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Una mujer generosa1838.
  • El castillo de Santa María (1838)
  • Una mujer generosa
  • La fineza del querer
  • El hijo de todos
  • Guerra a la guerra, 1870.
  • El hombre Dios (1871)
  • Jorge el guerrillero, zarzuela, kunlabore kun Navarro
  • Moneda falsa
  • Cuerdos y locos, 1887
  • Dies irae (1873),
  • Las penas del purgatorio (1878), kunlabore kun Fuentes.
  • Cómo rezan las solteras,
  • El amor o la muerte,
  • El confesor confesado.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Ternezas y flores, romantika, 1838.
  • Ayes del alma, 1842.
  • Fábulas originales‎, 1842.
  • Doloras, 1846.
  • Poesías y fábulas, 1874.
  • El drama universal, 1853. Moderna eldono de 2008.
  • Colón 1853.
  • El licenciado Torralba, poema en ocho cantos, s. a.
  • Pequeños poemas (1872-1874)
  • Los buenos y los sabios: poema en cinco cantos‎, 1881.
  • Humoradas (1886-1888).
  • Don Juan: pequeño poema, 1886.
  • Los amores de una santa: poema en cartas‎, 1886.
  • Fábulas completas‎, 1941.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

  • Filosofía de las leyes (1846)
  • El personalismo, apuntes para una filosofía (1855)
  • La metafísica limpia, fija y da esplendor al lenguaje (1862)
  • Lo absoluto (1865)
  • Poética (1883)
  • El ideísmo (1883)
  • La originalidad y el plagio
  • Sócrates
  • La Metafísica y la poesía ante la ciencia moderna
  • Sobre el panenteísmo.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia crítica de las Cortes reformadoras, 1837.
  • Los manuscritos de mi padre: novela original‎, 1842.
  • Polémicas, 1862.
  • Discursos parlamentarios
  • Polémicas con la democracia
  • Cánovas‎, 1884.
  • «Prólogo» al La Mujer, de Severo Catalina.
  • «Prólogo» al Fábulas de Antonio Campos y Carreras.
  • «Prólogo» al Cosas del Mundo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manuel Ossorio y Bernard, Ensayo de un catálogo de periodistas españoles del siglo XIX, 1904, p. 66.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]