Aleksandra Ekster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandra Ekster
Александра Александровна Экстер
Aleksandra Ekster
Naskiĝo la  6-an de januaro 1882(nun 1882-01-06)
en Bjalistoko
 Rusia Imperio
Morto la 17-an de marto 1949
en Fontenay-aux-Roses
 Francio
Nacieco Rusa
Sukcesis kiel Pentristino
Artista celigo Rusa avangardo
Rusa konstruismo
Persona informo
Aliaj nomoj Exster, Aleksandra Aleksandrovna • Ekster, Aleksandra Aleksandrovna
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusio
Alma mater Académie de la Grande Chaumière • Kyiv Art School
Okupo
Okupo pentristo • kostumdezajnisto • ilustristo • scenografo • grafikartisto • dezajnisto • artisto • textile artist
vdr

Aleksandra Ekster (ruse Александра Александровна Экстер; naskonome: Aleksandra Aleksandrovna Grigoroviĉ) (naskiĝis la  6-an de januaro 1882(nun 1882-01-06) en Bjalistoko Rusia Imperio, nun Pollando, mortis la 17-an de marto 1949 en Fontenay-aux-Roses Francio), estis artistino de la rusa avangardo[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en klera burĝa familio. Ŝia patro estis riĉa aferisto. Ŝi ricevis edukadon de sia klaso: lernado de la franca kaj la germana, privataj lecionoj de desegno kaj muziko, ktp., vizitis kursojn de arta lernejo de Kievo kiel libera aŭskultantino. Ŝi edziniĝis kun fama advokato kaj havis literaturan kaj artan salonon kun sia edzo, ĝis 1906. En 1907, ŝi trapasis kelkajn monatojn en Parizo en akademio de la "Grande Chaumière". En 1908 ŝi organizis kun David Burljuk ekspozicion Ĉenero (ruse: Звено) en la ukraina ĉefurbo. De 1906 al 1914 ŝi havis kosmopolitan vivon, multe vojaĝante. Ŝia samlandano Serge Férat enkondukis ŝin en la rondon de baronino Hélène Oettingen en Parizo kie ŝi konatiĝis kun Guillaume Apollinaire, Braque, Léger, Picasso. Ŝia laboro estis komence dominita de geometria Cézannismo, poste de rusa-ukraina Kubo-Futurismo. Ŝi partoprenis al ĉiuj ekspozicioj de rusa maldekstra arto el kiuj tiuj de "Fanto de Karoo" (ruse: Бубновый валет). Ŝi partoprenis al ekspozicioj en Francio kaj Italio kaj kontribuis al la divastiĝo en Rusion de novaĵoj de la monda avangardo.

En 1915, ŝi kreis dekorojn por la teatro Kamerny de Aleksandr Tairov en Moskvo, kovrante murojn, ŝtuparojn, vestiblon, scenejan kurtenon per siaj pentraĵoj. Influita de la suprematismo de Maleviĉ sed konflike kun li kaj de Tatlin lia rivalo, ŝi kreis ekde 1916 abstraktajn pentraĵojn, sed ŝi ne montris siajn ne-figurajn verkojn ĝis 1917, je kiu dato ŝi ekspoziciis dek-jaran retrospektivon de siaj verkoj en ekspozicio de "Fanto de Karoo". Ŝi portempe loĝis en Kievo, poste en 1920 ŝi revenis al Moskvo, adoptante la ideojn de Rusa konstruismo, kie en 1921 ŝi montris siajn verkojn sub la titolo Konstruoj de ebeno, konstruo de forto, apogante sin sur sia koncepto de koloro, en kontraŭdiro kun konstruismaj teorioj. Ŝi partoprenis en 1921 al ekspozicio "5x5=25" interalie kun Alexandr Rodĉenko.

En 1922, ŝi dezajnis kostumojn por la teatraĵo Salomé de Oscar Wilde.

En 1923-1924, ŝi ellaboris modernajn vestaĵojn, pavilonojn por rusaj agrikulturaj kaj industriaj ekspozicioj. Ŝi ankaŭ desegnis skizojn por kostumoj de Aelita, sciencfikcia filmo de Jakov Protazanov. En 1924 ŝi partoprenis al organizo de soveta pavilono kaj prezentis siajn verkojn en Internacia Ekspozicio de Artoj de Venecio.

Fine de 1924, Aleksandra Ekster fine elmigris al Francio kun sia edzo, sed mallonge ankoraŭ prezentis siajn verkojn sub soveta pavilono. Ŝi elfaris kostumojn kaj dekorojn, kreis lumajn skulptaĵojn por la berlina apartemento de rusa dancistino Elsa Krüger, fabrikis marionetojn, instruis scenografion, ilustris librojn de la kolekto "Père Castor" ĉe Flammarion[2] ekde 1936, kaj notinde 3 panoramojn. Ŝi instruis de 1926 al 1930 en akademio de nuntempa arto de Fernand Léger. Ekde 1933, ŝi ilustris sur guaŝo enluminurojn kiuj konsistigis rimarkindan fazon de la fino de ŝia kariero. La manuskripto Callimaque (franca traduko de greka teksto) estas konsiderata kiel unu el ŝiaj ĉefverkoj.

Ŝi partoprenis en 1936 al ekspozicio kubismo kaj abstrakto de Novjorko kaj poste ekspoziciis persone en Prago kaj en Parizo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝi estis kromnomita "Amazono de avangardo"
  2. Post 1936

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexandra Exter en la franca Vikipedio.