Janus Dousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janus Dousa
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1545 (1545-12-06)
en Noordwijk
Morto 8-an de oktobro 1604 (1604-10-08) (58-jaraĝa)
en Hago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Hago vd
Lingvoj latinanederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Alma mater Universitato de Douai • Malnova universitato de Loveno vd
Familio
Infanoj George Dousa • Franciscus Dousa • Janus Dousa, the son • Dirk Van der Does vd
Profesio
Okupo poeto • bibliotekistoverkistohistoriistopolitikistodiplomatotradukisto vd
Aktiva en Leiden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Doŭza, la Maljuna (1545-1604) (* Noordwijk, en la 6-a de Decembro 1545 - Noordwijk, en la 8-a de Oktobro 1604) estis historiisto, juristo, poeto, filologo, ŝtatestro kaj unua bibliotekisto de la Universitato de Lejdeno. Li studis en Parizo, kie li faris kontakton kun la tiamaj plej eminentaj poetoj. Revenante al Lejdeno, li kunigis cirklon da neo-latinaj literatoroj kun humanismaj orientiĝoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1572, li estis sendita al Anglio por kuniĝi al la reĝino Elizabeto la 1-a kiu sin deklaris favore al la nederlandanoj kaj kontraŭ la hispanoj; en 1574, li firme apogis la atakojn kiuj liberigis la urbon Lejdeno, ilin perfortigis levi la sieĝon, kaj kontribuis per siaj civilaj kaj militismaj servoj al la liberigo de sia lando.

Li partoprenis en la komitato por la preparado de la Universitato de Lejdeno, kaj fariĝis la unua kuratoro, posteno kiun li tenis dum 29 jaroj. Nomumita, en 1574, kuratoro de la nederlandaj arkivoj, kie li kreis la gravan historian verkon: "La Analoj de Nederlando" ekde la jaro 898 ĝis 1218, en la latina kaj sub du formoj: en 1599, ĝi aperis laŭ elegiaj versoj, kaj du jarojn poste en prozo. Multe kontribuis lia filo Jan van der Does (1571-1596).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Epigrammata (1569)
  • Ode Lugdunensis II (1575)
  • Nova poemata (1575)
  • Odae Britannicae (1586)
  • Annales metrische versie (1599)
  • Annales in proza (1601)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj