Xavier Bichat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier Bichat
(1771-1802)
franca kuracisto, anatomo kaj patologo
franca kuracisto, anatomo kaj patologo
Persona informo
Xavier Bichat
Naskonomo Marie François Xavier Bichat
Naskiĝo 14-a de novembro1771
en Thoirette, Jura,  Francio
Morto 22-a de julio 1802
en Parizo,  Francio
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Unua Respubliko de Francio vd
Alma mater Hôtel-Dieu de Parizo
Subskribo Xavier Bichat
Profesio
Okupo anatomo • kuracisto • patologo • kirurgo • fiziologo vd
Laborkampo patologia anatomiohistologiomedicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Francisko Ksaviero Biŝao (1771-1802) estis franca kuracisto, anatomo, patologo, fiziologo, histologo, plej bone celebrita kiel la patro de la moderna histologio kaj priskriba anatomio. Spite ke li laboris sen la uzo de mikroskopo, li unue enkondukis la nocion pri histoj kies distingaj materioj, kaj defendis ke la malsanoj atakadis la histojn anstataŭ la tutan organismon aŭ la tutan korpon, kaŭzante revolucion rilate al anatomia patologio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Jean-Baptiste Biŝao, kuracisto kiu estis trejnita en Universitato de Montpellier kaj estis la unua instruisto de Biŝao. Lia patrino, Jeanne-Rose Biŝao, estis kuzino de sia patro. Unue li ekstudis en la Kolegio de Nantua kaj pli malfrue li plue studis la Liono. Li faris rapidajn progresojn pri matematiko kaj fizikaj sciencoj, tamen, li ekinklinis al la esploroj pri anatomio kaj kirurgio sub la gvidado de Marc-Antoine Petit (1766-1811), ĉefkirurgo en la Hotel-Dieu de Liono[1].

La revoluciaj tumultoj devigis lin forkuri el Liono kaj rifuĝi en Parizo, en 1793. Tie li fariĝis lernanto de Petro-Jozefo Dezolt (1738-1795), kiu, impresiĝita de lia genieco, adoptis lin kaj kreis lin kvazaŭ sia propra filo. Du jarojn li aktive kontribuis pri la laboroj de Dezolt, kaj samtempe li sin dediĉis al esploradoj pri anatomio kaj fiziologio. Dezolt mortis en 1795.

Estante 29-jara, li estis nomumita ĉefkuracisto en la Hôtel-Dieu. En 1796, li kaj pluraj aliaj kolegoj formale fondis la "Société d'Emulation de Paris"[2][3], kiu provizis ian intelektan platformon por debatantaj demandoj pri medicino. Li morte tre antaŭtempe estante 30-jara, post fali el ŝtuparo en Hôtel-Dieu kaj eksenti febron. Li estas sepultita en la Tombejo Patro Laŝezo.

Ĉefaj kontribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

La subita morto de sia adopta patro, en 1795, estis serioza bato al Biŝao. Lia unua tasko estis elpagi la devojn kiujn li ŝuldis al sia bonfarinto, unue per kontribuado por la vivteno de lia vidvino kaj filo, kaj sekve, kompletigante la kvaran volumon de la Ĵurnalo pri Kirurgio, eldonita de Dezolt, kie li aldonis biografian eseon pri ties aŭtoro.

Lia plua celo estis reunuigi kaj kompili en unu volumo la prikirurgiajn teoriojn kiujn Dezolt estis publikigita en siaj multenombraj periodaj laboroj. Tiamaniere ke li komponis "Œuvres chirurgicales de Desault ou tableau de sa doctrine et de sa pratique dens le traitement des maladies externes (1798–1799)"[4], kies verko, kvankam li konfesas ke li prezentas alies ideojn, li disvolvis kun la klarvideco de fakulo kiu majstras la temon. En 1797, li komencis kurson pri anatomiaj ekspozicioj, kaj lia sukceso kuraĝigis lin etendi la planojn de siaj lecionoj, kaj orgojle anoncis kurson pri operaciaj kirurgioj.

En 1798, li faris apartan kurson pri fiziologio. Danĝera atako pro hemoptizo[5] interrompis dumtempe lian laboron; tamen, la danĝero ne estis pasinta kiam li mergiĝis en novajn taskojn kun la same antaŭa ardo. Li nun havis novajn celojn por siaj prifiziologiaj lecionoj rilate al kompleta prezentado de siaj originalaj vidpunktoj pri besta ekonomio, kiu multe ekscitigis la atenton de la medicina lernejaro de Parizo.

Skizoj de tiuj doktrinoj estis publikigitaj de li en tri dokumentoj enhavataj en la Memoraĵoj de la Medicina Societo pri Simulado[6], de li fondita en la jaro 1796, kaj tiu verko estis pli bone disvolvita en lia "Traktaĵo pri la membranoj"[7] (1799). Lia venonta publikaĵo estis "Fiziologiaj esploroj pri la vivo kaj morto"[8] (el kio la tendenco vitalismo), kiu estis tuj sekvata de lia "Anatomie générale" (1801)[9], kies verko entenas la rezultojn de siaj plej profundaj kaj originalaj esploradoj. Li komencis alian laboron sub la titolo "Traktaĵo pri Priskriba Anatomio" (1801-1803)[10], kie la organoj aranĝiĝas laŭ ties ordinara klasifikado rilate al ties funkcioj, tamen, li vivis nur por publikigi la unuajn du volumojn.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Recherches historiques sur l'église du grand Hôtel-Dieu de Lyon depuis 1637 ..., Emile Perret
  2. The Enlightenment in Practice: Academic Prize Contests and Intellectual ..., Jeremy L. Caradonna
  3. La Medicinaj Liberaj Societoj por Simulado en Francio estis klerulara societo celanta kunstudi la artojn, sciencojn kaj beletrojn, krom publikigi ties rezultojn kaj laborojn en bultenoj kaj aliaj publikaĵoj.
  4. Kirurgia verkaro de P. J. Dezolt, Volume 1, Ph. J. Desault
  5. General Medicine, Robert Parker, Asheesh Sharma
  6. Bulletins de la Société Médicale d'Émulation
  7. Traité des membranes en général, et de diverses membranes en particulier, Xavier Bichat, Henri Marie Husson
  8. Recherches physiologiques sur la vie et la mort, Xavier Bichat
  9. Anatomie générale, appliquée à la physiologie et à la médecine, Volume 1, Xavier Bichat
  10. Traité d'anatomie descriptive, Volume 3, Marie François Xavier Bichat