William Kwong Yu Yeung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Kwong Yu Yeung
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (64-jaraĝa)
en Honkongo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Pui Ching Middle School
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

William Kwong Yu YEUNG (ĉine 楊光宇, naskiĝis en 1960 en Honkongo) kromnomita ankaŭ Bill YEUNG, estas kanada, ĉindevena amatora astronomo.

Li enmigiris en Kanadon en 1987 kaj observas elde observatorioj en Kanado kaj Usono : Li komencis en la Observatorio Rock Finder (UAI-kodo 652) en Kalgario (Alberto, Kanado) kaj iris en la Observatorion Desert Beaver (UAI-kodo 919) en Eloy (Arizono, Usono), poste li konstruis sian propran Observatorion Desert Eagle (UAI-kodo 333) en Benson (Arizono, Usono).

Li estas unu el plej abundaj malkovrintoj de asteroidoj : laŭ Minor Planet Center li malkovris 2049 numerotitajn asteroidojn[1] inter 1994 kaj 2014, el kiuj 2 kunmalkovritaj kun Jim Riffle ; li malkovris ankaŭ la kometon 172P/Yeung.

Li estas konata ankaŭ kiel malkovrinto de la objekto J002E3, kiun oni kredis esti asteroideto en orbito ĉirkaŭ Tero, sed estis identigita kiel la tria etaĝo de la lanĉo-veturilo Saturn 5 de la misio Apollo 12.[2]

La asteroido 40776 Yeungkwongyu, malkovrita de Roy A. Tucker, estis nomita en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]