Saltu al enhavo

Anna Maria Anders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Maria Anders
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1950 (1950-11-22) (73-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj polaanglaitala
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Bristol
Universitato de Bostono Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Anna Maria Anders
Familio
Patro Władysław Anders Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Irena Anders Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anna Maria Anders (naskiĝis la 22-an de novembro 1950 en Londono) – pola politikistino kaj diaspora agantino, de 2016 ŝtatsekretario en la registaro de Beata Szydło kaj prokuristo de la ĉefministrino pri internacia dialogo, senatano de la 9-a kadenco. Ambasadoro de Pola Respubliko en Italio (2019–2024)[1].

Filino de generalo Władysław Anders kaj Irena Anders. En 1986 ŝi edziniĝis al usona kolonelo Robert Costa (1934–2007), kun kiu havas filon Robert Władysław (n. 1993). Ŝi havas la britan, usonan kaj polan civitanecon.

Ŝi edukiĝis en la brita Universitato de Bristolo, kie finis romanistikon, kaj en la usona Universitato de Bostono, kie diplomiĝis pri ekonomio. Ŝi laboris en UN en la Gazetara Buroo de Unesko en Parizo kaj en nafta entrepreno.

Post morto de la patrino iĝis prezidantino de la Fondaĵo je la nomo al Generalo Władysław Anders, okupiĝanta interalie pri disdono de stipendioj al poldevenaj studentoj el ŝtatoj de la antaŭa Sovetunio.

En parlamentaj balotoj en Pollando ŝi sensukcese kandidatis en 2015 por la posteno de senatano kadre de Juro kaj Justeco, gajninte 40,76%.

La 15-an de januaro 2016 iĝis prezidantino de la Protekt-Konsilio de Memoro pri Bataloj kaj Martireco, sed marte de la sama jaro rezignis pro ricevo de la mandato al Senato.

Distingoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ora Merit-Kruco pro agado favore al la medio de polaj postmilitistoj en Britio kaj populrigo de la Dua Pola Korpuso (2014)
  • Honora Merit-Distingo por la Asocio de Siberianoj (2015)
  • Honora membreco al Asocio de Rezervistaj Oficiroj de la Pola Respubliko (2015)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]