Saltu al enhavo

Johannes Lonicerus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Lonicero
(1497-1569)
"Historio pri la morto kaj sufero de Jesuo Kristo", verko eldonita en 1552.
"Historio pri la morto kaj sufero de Jesuo Kristo",
verko eldonita en 1552.
Persona informo
Naskiĝo 1497
en Artern,  Germanio
Morto 20-a de junio 1569
en Marburgo,  Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Wittenberg, Universitato de Marburgo [1], Universitato de Erfurto
Familio
Infanoj Adam Lonitzer, Philip Lonicer (en) Traduki, Heiderich Theophil Lonicer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo
humanisto
filologo
universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Marburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Lonicerus (1497-1569) estis germana teologo, klasika filologo, helenisto, hebreisto, poeto kaj humanisto, Li instruis pri la greka kaj la hebrea en la Universitato de Marburgo. Li unue studis en Erfurto, kaj pli malfrue li enmatrikuliĝis en Fitenbergo, kie li ricevis sian diplomon pri Majstreco en la 14-a de januaro 1521. Li estis predikisto en Esslingen am Neckar, sed, pro malakordoj kun la urbakonsilantaro li devis fuĝi al Strasburgo. Li estis patro de la kuracisto kaj botanikisto Adam Lonicer (1528-1586).

Lia duonpatro volis igin metiisto sed Lonicero iris al Eisleben por studi, sen la prigepatra apogo. Pro ĉiaspeca bezono, aflikto kaj sufero li translokiĝis unue al Erfurt kaj poste al Wittenberg kie li apartenis al la aŭgustena ordeno kaj konatiĝis kun Marteno Lutero kaj Melanktono. Li perlaboris la vivon kiel revizoron en la presoficejo de Joakimo Kameraro la Maljuna (1500-1574). Kun la helpo de Thomas Blaurer (1499-1567) kaj Philipp Engentinus (1516-1528) li sukcesis la postenon de la hebrea en la Universitato de Frajburgo.

Persekutita de la urbakonsilantaro li translokiĝis al Esslingen kaj pli malfrue al Strasburgo, kie li restis kvar jarojn. Tie li konatiĝis kun la humanisto Nikolao Gerbelo (1485-1560). En la presoficejo de Wolfgang Köpfel (1478-1541) li plenumis sciencajn prelegojn kaj prizorgis la aferon pri la aleksandria tradukado de la Malnova Testamento. En 1524 li ediziĝis kaj en 1527, okaze de la fondo de la Universitato de Marburgo li estis indikita kiel profesoro pri la greka. En 1536, okaze de la morto de Sebastian Nautzenus li estis nomumita ankaŭ profesoro pri la hebrea. Pli malfrue li iĝis sukcedanto de Johano Drakonita (1494-1566) en la Fakultato pri Teologio de la Universitato de Marburgo kaj helpis Luteron dum tradukado de la Malnova Testamento rilate al interpretado de la profeto Jona.

Entute li havis kvin infanojn, nome, Adamo; Filipo, kiu estis predikanto en Friedberg, Heinrich Theophilus, Thrasybulus kaj Johannes). Lutero ĉiam kontaktis lin per pluraj leteratestoj. Johano Lonicero estis fekunda eldonisto pri teologiaj religiaj medicinaj verkoj kaj tre influa aŭtoritato pri la greka kaj la hebrea.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]