Marcin Wolski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcin Wolski
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1947 (1947-07-22) (76-jaraĝa)
en Łódź
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Okupo sciencfikcia verkisto • televida prezentisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcin Jerzy Wolski (naskiĝis la 22-an de julio 1947 en Lodzo) – pola verkisto, ĵurnalisto kaj satiristo, vicprezidanto de Asocio de Polaj Ĵurnalistoj (kaj prezidanto de varsovia filio). De 2006 ĝis 2007 direktoro de la Programo I de Pola Radio. De 2016 direktoro de TVP2.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marcin Wolski finis historion en Varsovia Universitato. En 1966 debutis en revuo "Szpilki" (Pingloj), publikigis ankaŭ en "Żołnierz Wolności" (Soldato de Libereco), propaganda organo de Popola Pola Soldataro, interalie aŭtoro de novjara kripo kritikanta ŝtatojn de Okcidento kaj Israelo lige al la sestaga milito.

Dum pluraj jaroj kunlaboris kun Program III de Pola Radio, kie de 1973 ĝis la 7-a de decembro 1981 oni prezentis lian satiran disaŭdigaĵon 60 minutojn pohore (laŭvican malebligis enkonduko de la milita stato en Pollando). En la jaroj 1989–2009 kreis ĉiusemajnan disaŭdigaĵon ZSYP en Programo I de Pola Radio. Plimulto de liaj tekstoj realiĝis en skeĉoj kaj ciklaj radiodramoj. En la jaroj 1991–1993 estis kunaŭtoro de populara program Pola bestoĝardeno, prezentanta en kurba spegulo la polan politikan scenejon.

En la jaroj 1975–1981 apartenis al Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Dum la krizostato estis maldungita kun malpermeso labori en amaskomunikiloj, tamen liaj skeĉoj kaj radiodramoj regule aperis en Ripeto de la amuzo. Kreinto de opozicia vojaĝ-kabaredo.

En la jaroj 1993–1995 estis konsiliano pri amasmedioj ĉe prezidento Lech Wałęsa. En 2005 eniris konsiston de Honora Apog-Komitato de Lech Kaczyński en prezidenta baloto.

Kune kun Antoni Krauze laboris pri scenaro de filmo Smoleńsk, dediĉita al katastrofo de Smoleńsk.

De majo 2013 ĝis 2015 gvidis satiran programon Semajno al la rimo en Telewizja Republika.

Konstanta felietonisto en "Gazeta Polska" kaj "Tygodnik Solidarność". De 2013 estas publicisto de semajnrevuo "Do Rzeczy". Membro de Asocio de Polaj Ĵurnalistoj, Asocio de Polaj Verkistoj kaj Asocio de Libera Vorto. De aprilo 2016 ĉefo de redakcio kaj unu el prezentantoj de satira programo W tyle wizji, en TVP Info. La 11-an de julio 2016 iĝis direktoro de TVP2.

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis multe da premioj pri satiraj tekstoj, ankaŭ trifoje nomumita al la premio Zajdel pro sciencfikcio.

En 2006 prezidento Lech Kaczyński distingis Marcin Wolski per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

En 2009 ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo enmanigis al li Oran Medalon Merita al la Kulturo Gloria Artis.