Antoine-Isaac Silvestre de Sacy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine-Isaac Silvestre de Sacy
Persona informo
Antoine Isaac Silvestre de Sacy
Naskiĝo 21-an de septembro 1758 (1758-09-21)
en Parizo
Morto 21-an de februaro 1838 (1838-02-21) (79-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francaarabaturkahebreasiria • samari-aramea lingvo • persaanglagermanaitalahispana vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Infanoj Ustazade Silvestre de Sacy vd
Profesio
Alia nomo S. de S. vd
Okupo gramatikisto • politikistobibliotekistoverkistoprofesorotradukistoorientalisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoine-Isaac Silvestre de SACY (naskiĝinta la 21-an de septembro 1758 en Parizo, mortinta samloke la 21-an de februaro 1838) estis gravega franca orientalisto. Filo lia estis la juristo kaj verkisto Samuel Ustazade Silvestre de Sacy.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Per nelacigebla elano traduka, instrua, scienca li reklamadis por orientalaj lingvoj kaj kulturoj en Franclando; ĉefe la lingvoj persa kaj araba kaj ties kulturoj konatiĝis en la tuta lando ankaŭ danke al li.

Jam 12 jaraĝa li estis trejnita en la hebrea lingvo fare de la benediktano Berthereau. Poste Sacy sinlernige lernis la lingvojn sirian, ĥaldean, araban, persan, turkan, englezan kaj germanan.

Post studoj de jursciencoj Silvestre de Sacy publikigis Mémoire sur l’histoire des Arabes avant Mahomet (1785) kaj tradukis, inter 1787 kaj 1791, Extraits de la grande Histoire des animaux de El Demiri kaj Histoire de la dynastie des Sassanides de Mirkhoud. Ekde 1795, kiam malfermitis la Lernejo de lingvoj orientalaj, li instruas la araban lingvon tie. En la jaro 1806 li instruis la persan ĉe Kolegio de Francio; en 1815 li nomumitis rektoro universitata de Sorbono. En 1822 Sacy fondis kune kun la ĉinologo Jean-Pierre Abel-Rémusat (li estis la unua profesoro de la ĉina lingvo ĉe Kolegio de Francio) la "Azian societon" kie kun altlernejaj katedroj pri la lingvoj sanskrita, hindustana, ĉina, manĉura. Sacy nomumitis administranto kolegia en 1823, poste estro de la Lernejo de lingvoj orientalaj. Li iĝis nobelo kaj sekretario porĉiama de Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio.

Gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter multaj verkoj menciindas i.a. grava araba gramatiko Grammaire arabe de 1810, frukto de 15 jaroj da esplorado. Sekvis la fablokolekto Livre de Kalilah et Dimnah (1816) et Chrestomathie arabe (1826: antologio de arabaj verkoj tradukitaj kaj eksplikataj). Sacy ankaŭ skribis Notice sur Champollion le jeune (1833) kaj Exposé sur la religion des Druzes (1838; en du volumoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]