Jan Kiliński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Kiliński
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1760 (1760-01-01)
en Trzemeszno
Morto 28-an de januaro 1819 (1819-01-28) (59-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojDuklando VarsovioKongresa Pollando
Okupo
Okupo politikistoŝuisto
vdr

Jan Kiliński (naskiĝis en 1760 en Trzemeszno, mortis la 28-an de januaro 1819 en Varsovio) – kolonelo de la insurekcio de Kościuszko, partoprenanto de ribelaj komplotoj, apartenis al Konsilio de Urbo Varsovio de 1791, memoraĵisto. Laŭ profesio estis ŝuisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jan Kiliński naskiĝis en familio de Augustyn, masonista majstro, kaj Marcjanna. Al Varsovio alvenis en 1780 kie ok jarojn poste akiris titolon de ŝuista majstro. Samjare, kelka da monatoj pli poste nuptis Marianna Rucińska. En la jaroj 1792-1793 elektiĝis konsiliano de Varsovio. Li estis membro de Revolucia Asocio, pretiganta la insurekcion.

En la tagoj 17-a (Sankta ĵaŭdo) kaj 18-a de aprilo 1794, dum varsovia insurekcio ekstaris fronte de la popolo. Post 2 bataltagoj kun forta rusa garnizono, komandata de Osip Igelström, oni liberigis la ĉefurbon. La 19-an de aprilo Varsovio aliĝis al la insurekcio de Kościuszko kaj agnoskis Tadeusz Kościuszko Plejsupera Komandanto de la nacia militforto. La regopovon transprenis Provizora Anstataŭanta konsilio, kies konsiston eniros ankaŭ Kiliński. En ĝi li funkciis iel konsilanto en Trezora Fako kaj Elektitaro Demanda kaj Pasporta. Baldaŭ iĝis anstataŭanto de la konsilanto en Plejsupera Nacia Konsilio. La 28-an de junio 1794 Kiliński sendis taĉmentojn de Varsovio al fronto. La 2-an de julio 1794 estis nomumuita de Kościuszko kolonelo de mazovia milico. Li organizis la 20-an Kronan Infanterian Regimenton, kiu defendis Varsovion de prusaj taĉmentoj. Fine de la insurekcio (oktobro 1794) sendita al Poznań, kie estis kaptita de prusianoj kaj transdonita al rusoj.

Post forlaso de malliberejo en Petropaŭla fortikaĵo (la 3-an de decembro 1796), ekloĝis en Vilno, kie partoprenis konspiron (tiel nomata komploto de W. Ciecierski), pro kio estis denove kaptita de rusoj kaj forveturigita profunden de Rusio. Post la reveno el mallibero (ĉ. 1798) laboris en ŝuista metiejo, ne engaĝante la publikan vivon, escepte de konsilanto de Varsovio dum Varsovia Duklando.

En 1811 nuptis Anastazja Jasińska. Li estis 2-foje internigita, dum la aŭstra okupado (1809) kaj la rusa (1813). En Pola Reĝlando gajnis militistan pension (la kolonelan). Li verkis memoraĵojn (eldonitaj postmorte en 2 volumoj – en la jaroj: 1830 aŭ 1831 kaj 1899).

Entombigita sub preĝejo en Tombejo Powązki en Varsovio, sed lia tombo estis detruita dum rekonstruo de la preĝejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nieszczęśliwy i smutny dla mnie przypadek dostania się w niewolę pruską r. 1794 (Malfeliĉa kaj trista por mi okazintaĵo eniri la prusan malliberon), eldono (sen titolo) T. Działyński, (Brzeg 1828, neplena eldono); sekva plena eldono: Kilińskiego Jana, szewca, a zarazem pułkownika 20 regimentu piechoty, pamiętniki (Memoraĵoj de Jan Kiliński, ŝuisto kaj samtempe kolonelo de la 20-a regimento de infanterio), el manuskripto eldonis K. W. Wójcicki, Warszawa 1830 (1831)

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • La plej alta pola metia distingo nomiĝas "La sabro de Kiliński".
  • Nomo de Jan Kiliński havas ŝipo MS Kiliński.
  • Unuoj de Pola Soldataro kun la nomo de Jan Kiliński
  • Skoltaj taĉmentoj kun la nomo de Jan Kiliński
  • Parko de Jan Kiliński en Lvovo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • K. W. Wójcicki, (Enkonduko al) Pamiętniki (Memoraĵoj), Parizo (1868) "Biblioteka Ludowa Polska" (Pola Popola Biblioteko) n-ro 55
  • W. Maciński, Przyczynki do życiorysu J. Kilińskiego (Kontribuetoj al vivkuro de J. Kiliński), "Roczniki Historyczne" (Historiaj Jarlibroj) 1932 kajero 2.