Sadegh Hedayat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sadegh Hedayat
Persona informo
صادق هدایت
Naskiĝo 17-an de februaro 1903 (1903-02-17)
en Teherano
Morto 4-an de aprilo 1951 (1951-04-04) (48-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per asfiksio vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj persafranca vd
Loĝloko rue Championnet vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Dar-ol-fonun vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • romanisto • poeto • prozisto vd
Verkado
Verkoj La Blinda Strigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sadegh (literumita ankaŭ kiel Sadeq) HEDAYAT (perse صادق هدایت persa prononco: [ˈsɑːdəq hədɑːˈjæt]  ; naskiĝis la 17-an de februaro 1903 en Teherano, mortis la 9-an de aprilo 1951 en Parizo) estis irana verkisto, tradukisto kaj intelektulo. Plej bone konata pro sia rakonto La Blinda Strigo, li estis unu el la plej fruaj iranaj aŭtoroj kiuj adoptis literaturan modernismon en iliaj karieroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sadegh Hedayat estis naskiĝinta en nordirana aristokrata familio en Teherano (lia praavo Reza-Qoli Khan Hedayat mem estis respektinda aŭtoro kaj laboris en registaro, kiel faris aliaj parencoj) kaj estis edukita ĉe Saint-Louis Universitato (Franca katolika lernejo) kaj Dar-ol-Fonoon (1914-1916). En 1925, li estis unu el la elektitaj studentoj kiu vojaĝis al Eŭropo por daŭrigi siajn studojn. Tie, unue li studis inĝenierarton en Belgio, kiun li forlasis post unu jaro por studi arkitekturon en Francio. Tie li forlasis arkitekturon por dentokuracado. Dum tiu ĉi periodo li konatiĝis kun Thérèse, parizanino, kun kiu li havis amaferon. En 1927 Hedayat klopodis sinmortigi ĵetante sin mem en la Marno, sed estis savita de fiŝkaptisto. Post kvar jaroj en Francio, li finfine rezignis sian stipendion kaj revenis hejmen en la somero de 1930 sen ricevi iun ajn atestilon. En Irano li havis diversajn laborojn dum mallongaj periodoj.

Hedayat poste dediĉis sian tutan vivon al studo de Okcidenta literaturo kaj lernado kaj esplorado de Iranaj historio kaj folkloro. La verkoj de Rainer Maria Rilke, Edgar Allan Poe, Franz Kafka, Anton Ĉeĥov kaj Guy de Maupassant pleje intrigis lin. Dum sia mallonga literatura vivodaŭro, Hedayat eldonis substancajn ekzemplojn de mallongaj rakontoj kaj romanoj, du historiajn dramojn, teatraĵon, vojaĝ-rakonton, kaj kolekton de satiraj parodioj kaj skizoj. Liaj verkoj ankaŭ inkluzivas literaturajn kritikojn, studojn pri Persa folkloro, kaj multaj tradukaĵojn el Mezpersa kaj Franca lingvo. Li estas kreditigita kiel alportanto de Persaj lingvo kaj literaturo al ĉefkurento de internacia aktuala skribado. Sendube Hedayat estis la plej moderna de la modernaj aŭtoroj en Irano. Tamen, por Hedayat, modernismo ne nur estis demando de scienca racieco aŭ pura imitado de Eŭropaj valoroj.

Senviva korpo de Hedayat en Parizo - Aprilo 1951.
Tombo de Sadegh Hedayat, Tombejo Père-Lachaise, Parizo.

En siaj lastaj jaroj, sentante la soci-politikajn problemojn de tiu tempo, Hedayat komencis ataki la du ĉefajn kaŭzojn de Irana dekadenco, nome la monarkio kaj la pastraro, kaj per siaj rakontoj li provis alkalkuli la surdecon kaj blindecon de la nacio al la misuzoj de tiuj du ĉefaj potencoj. Sentante malsimpation de ĉiuj ĉirkaŭ li, specife de siaj egaluloj, la lasta eldonita verko de Hedayat, nome La mesaĝo de Kafka, priparolas melankolion, senesperemon kaj sencon de kondamno spertita nur de tiuj regataj de diskriminacio kaj subpremado.