Mieczysław Smorawiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Smorawiński
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1893 (1893-12-25)
en Kalisz
Morto 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (46-jaraĝa)
en Katyn
Mortokialo mortopafo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Mieczysław Makary Smorawiński (naskiĝis la 25-an de decembro 1893 en Kalisz, mortis verŝajne la 9-an de aprilo 1940 en Katin) – brigada generalo de Pola Armeo, viktimo de la soveta masakro de Katin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la dua infano de Jan Smorawiński kaj Marianna el domo Zagrodzka, devenantaj el Pyzdry, havis sepopon de gefratoj, decembre 1894 estis baptita en Kalisz, poste ekloĝis kun la familio en apuda Turek. Li finis bazlernejon kaj Komercan Lernejon en Kalisz. En 1911 pro la sendependiga agado en la Organizaĵo de Por-Sendependa Junularo "Zarzewie" estis kondamnita al 6 monatoj de mallibero kaj ekziligita al Jekaterinoslav. Poste iris al Lvovo, kie en 1912 ricevis abituron kaj ekstudis en la fakultato de teknika kemio ĉe Lvova Politekniko, kion ĉesigis eksplodo de la unua mondmilito. Dum la studoj el Lvovo apartenis de februaro 1912 ĝis 1914 al Fusilistaj Taĉmentoj, en kiuj edukiĝis militiste, kaj en 1914 finis oficiran kurson.

Dum la eksplodo de la milito iris al Krakovo, kie la 16-an de aŭgusto 1914 eniris al Polaj Legioj, kadre de la Dua Brigado de Legioj al la dua regimento de infanterio, kie plenumis laŭvice postenojn de la komandanto de plotono, kompanio kaj bataliono. De la 30-a de septembro 1914, kiam kun la brigado iris al Hungario, estis en la fronto. Fronte batalis ĝis la 30-an de decembro 1916. Post la ĵuria krizo li restis en la dua regimento de infanterio de la Pola Helpa Korpuso ĝis la 30-an de januaro 1918, poste de la 16-a de februaro ĝis la 30-a de oktobro 1918 soldatservis en Pola Armita Forto.

La 17-an de septembro 1939, post agreso de Sovetunio al Pollando kaj eniro de Ruĝa Armeo al orienta Pollando, malpermesis al subigitaj al li taĉmentoj ataki soldatojn de la Ruĝa Armeo, kaj ankaŭ decidis pri demobilizo de soldatoj kaj suboficiroj, kaj al la ceteraj ordonis trairi al Rumanio kaj Hungario. Post alveno de sovetoj al Włodzimierz Wołyński komencis kun ili pertrakti, kaj la 20-an de septembro 1939 konforme al la interkonsento devis iri kun siaj taĉmentoj direkte al Okcidenta Bugo, sed post elmarŝo la kolumno estis haltigita, kaj oni anoncis, ke de tiu momento ili estas militkaptitoj. Generalo Smorawiński restis en kelkaj militkaptitejoj, kaj fine de 1939 estis lokigita en Kozelsk.

El kelkaj savitaj taglibroj de la militkaptitoj de Kozelsk unusignife rezultas, ke generaloj Mieczysław Smorawiński, Bronisław Bohaterewicz kaj Henryk Minkiewicz kune kun ĉ. 120 superaj oficiroj, en tio ankaŭ Adam Solski, estis forveturigitaj de la restadejo la 7-an de aprilo 1940. Ekzistas probableco, ke lia ekzekuto povis okazi la 9-an de aprilo de la sama jaro, tial ke la generalo enestis sur unu elveturiga listo kun Adam Solski, kiu verkis memorlibron kun la lasta enskribo de tiu ĉi tago, raportanta transporton al arbaro kaj revizion. En 1943 lia korpo estis identigita dum elterigo gvidata de germanoj (ĉe la kadavro estis trovitaj dokumentoj kofirmantaj la adreson de lia enloĝigo en Lublin, monŝparlibreto, persona legitimaĵo, legitimaĵo de la Kruco Virtuti Militari n-ro 2948 el la 1-a de majo 1933, cigaredujo, ora fingroringo, du medaletoj. Sur la polaj teritorioj, okupataj de 1939 de la germanoj, eldono de la revuo "Goniec Krakowski" el la 16-a de aprilo 1943, kaj "Ilustrowany Kurier Polski" n-ro 16 el la 18-a de aprilo 1943 informis tiutempe pri la elterigo de korpoj de la polaj soldatoj en Katin kaj identigo de interalie de la kadavo de generalo Smorawiński. Mieczysław Smorawiński estis unu el la du identigitaj generaloj (krom generalo Bronisław Bohaterewicz). Ambaŭ generaloj estis tiutempe denove entombigitaj en apartaj ĉerkoj en kavaĵoj kune kun subordigitoj en la tereno de la nuna Pola Milita Tombejo en Katin. En 1995 skipo de arkeologoj sub gvido de Marian Głosek dum esploroj trovis la ĉerkojn kun kadavroj de generaloj B. Bohatyrewicz kaj M. Smorawiński, kaj poste oktobre de la sama jaro en Katin okazis ilia solena entombigo.

Li estis edzigita al Helena Danielewicz, kiun ekkonis en 1916 ĉe la familio en Charsznica (distrikto Miechowski) dum resanigado post spertitaj vundoj kaj nuptis la 6-an de oktobro 1920 en paroĥa preĝejo en Turku. Li havis filinon Maria kaj filon Jerzy. Loĝis en Palaco de la familio Lubomirski en Lublin sub la adreso Plac Litewski 3, sidejo de la komandejo de Korpus-Areo n-ro 2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Piotr Stawecki, Słownik biograficzny generałów Wojska Polskiego 1918-1939 (Biografia vortaro de la generaloj de Pola Soldataro), Wydawnictwo Bellona, Warszawa 1994, (ISBN 83-11-08262-6)
  • Tadeusz Kryska-Karski i Stanisław Żurakowski, Generałowie Polski Niepodległej (Generaloj de Sendependa Pollando), Editions Spotkania, Warszawa 1991, 2-a eldono kompletigita kaj korektita
  • Księga Cmentarna Polskiego Cmentarza Wojennego: Katyń Tombej-Libro de Pola Milita Tombejo en Katin, Rada Ochrony Pamięci Walk i Męczeństwa (Konsilio pri Memor-Protekto de Bataloj kaj Martireco) 2000, p. 44.
  • Barbara Stanisławczyk: Ostatni krzyk. Od Katynia do Smoleńska historie dramatów i miłości (La lasta krio. De Katin al Smolensk historioj de la dramoj kaj amo), Dom Wydawniczy "Rebis", Poznań 2011. ISBN 978-83-7510-814-9.