Anina Stecay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anina Stecay

Esperanto verkisto kaj prelegisto
Persona informo
Naskiĝo 1976
en Bad Hersfeld, Germanio
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Anina Stecay (Bad Hersfeld, 1976) estas germana esperantisto kaj verkisto. Ŝi loĝas en Hanau, kie profesie ŝi estas kuracisto. Ŝi studis medicinon en Frankfurto kaj Maastricht kaj pedagogion de plenkreskuloj en Hagen. Ekde 2004 ŝi laboras kiel kuracistino, ĝis 2018 en la urba hospitalo de Hanau, kie ŝi specialiĝis pri neŭrologio. Nuntempe ŝi laboras en kuracistejo.

Ŝi partoprenas ofte en Esperanto-aranĝoj kaj prelegas en ili. Ŝi estas fakulo pri krimromanoj kaj fakte ofte verkas tiajn tekstojn, ekzemple en Beletra Almanako. Ŝi loĝas en la regiono de Frankfurt ĉe Majno kaj membras en la frankfurta klubo (Esperanto-Societo Frankfurto), kie ŝi estas vicprezidantino. Ŝi esperantistiĝis en 2010 kaj studis Interlingvistikon en Adam-Mickiewicz-Universitato en Poznano 2011-2014. Ŝi diplomiĝis en esperanta literaturo pri detektiv-fikcio. Ŝi ade prelegas ĉe Interkultura Centro Herzberg dum la interlingvistikaj studsesioj pri lingvaj kaj literaturaj temoj kaj ankaŭ estas tie unu el la kursgvidantoj de la nova modulkursaro por Esperanto-instruistoj kaj -movaduloj.

De 2018 ŝi apartenas al la redakta skipo de Beletra Almanako.

Publikigitaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Anina Stecay (eldonisto): Frankfurter Morde. Wellhöfer, 2009.