Jean Effel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Effel
Persona informo
Naskonomo François Lejeune
Naskiĝo 12-an de februaro 1908 (1908-02-12)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 10-an de oktobro 1982 (1982-10-10) (74-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo karikaturisto • ĵurnalistoverkisto • pentristo • ilustristo • desegnisto
vdr

Jean Effel, reala nomo François Lejeune (naskiĝis la 12-an de februaro 1908 en Parizo, mortis la 10-an de oktobro 1982 samloke) estis franca pentristo, karikaturisto, ilustristo kaj ĵurnalisto. Plejparte li konsideris sin esti ĵurnalisto kaj politika komentisto. Lia pseŭdonimo estas kreita de liaj komencaj literoj F. L., kiuj laŭ franca literumo prononciĝas "ef el".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Effel naskiĝis en Parizo kaj diplomiĝis en arto, muziko kaj filozofio. Malgraŭ ĉiuj penoj kaj deziroj de sia patro transpreni sian komercan komercon, Effel elektis vojon de profesia artisto. Ofte li desegnis por franca ĵurnalo l'Humanité kaj li ankaŭ estas aŭtoro de ilustradoj de la fabeloj de Jean de La Fontaine.

La bildstria ciklo La Création du Monde - "La kreo de la mondo" - de 1945 estas konsiderita kiel lia plej granda verko. Ĝi estis filme adaptita en 1957 fare de la reĝisoro Eduard Hofman. La tuta ciklo inkluzivas kvin librojn: Le Ciel et la Terre (Ĉielo kaj tero), Les Plantes et Animaux (Plantoj kaj bestoj), L'Homme ("Viro"), La Femme ("Virino") kaj Le Roman d'Adam et Eve ("Rakonto de Adamo kaj Eva"). Inter liaj gravaj verkoj ankaŭ estas la kolekto de kontraŭfaŝismaj karikaturoj de 1935.

La pentraĵoj de Effel estas facile legeblaj, freŝaj, komikaj kaj novaj, kaj portas sian rekoneblan buklan signon ofte kun malgranda lekanto en la malsupra dekstra angulo kiu montras la petolan rigardon de la aŭtoro al la mondo.

Jean Effel havis proksiman rilaton kun Sovetio kaj Ĉeĥoslovakio, kaj estis la longtempa prezidanto de la "Asocio de Franca-Ĉeĥoslovaka Amikeco". Li ricevis la "internacian Lenin-an pac-premion" (международная Ленинская премия мира) en 1967. En 1982 li mortis en Parizo.[1]

La franca poŝta servo honorigis lin per poŝtmarko de 4 francaj frankoj publikigita la 5-an de oktobro 1983.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]