Lamium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lamio Lamium
makullamio Lamium maculatum
makullamio Lamium maculatum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Lamio Lamium
blanka lamio Lamium album
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
[[commons:Category:Lamium|Komunejo pri lamio Lamium ]]
vdr
Ilustracja
Morfologio

Lamio (Lamium) estas plantogenro en la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo el English botany, or, Coloured figures of British plants, 1863 , Lamium confertum.
solida kaliko kaj nematura kamerfrukto de purpura lamio (Lamium purpureum).

Vegetaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lamio-specioj estas unujaraj ĝis multjaraj herbaj plantoj. La supergrundaj plantpartoj havas konusformajn harojn kaj etajn glandojn. La kontraŭstarantaj folioj estas kun folitigetoj kaj foliplato. La simpla foliplato havas retajn folinervojn kaj havas harojn. La folirando estas noĉa ĝis segildenta.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

5 ĝis 15 preskaŭ sidantaj floroj staras kune en pseŭdoverticiloj kun mallongaj antaŭfolioj. La brakteoj de la pseŭdoverticiloj estas folisimilaj.

La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj kun duoblaj periantoj. La kaliko havas formon de tubo ĝis sonorilo, kvinfolivejna. La koloro de la florkrono estas flava, rozea ĝis purpura. La petaloj estas unusimetriaj, fronte ventroformaj kaj dulipaj. La supra lipo estas kaskadoforma volbita kaj plej ofte glatrandaj, malofte dufendaj. La ekstera flanko havas harojn. La fruktoj estas kamerfruktoj. Ili estas akre eĝaj kaj je la pinto stucitaj. Ili havas je la bazo eleosomon.

Floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj estas lipfloroj. Ili estas polenigataj de burdoj kaj aliaj apoideoj. La disvastigmeĥanismo de la fruktopartoj okazas per formikoj (mirmekoĥio).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Lamium amplexicaule
ordinara orlamio (Lamium galeobdolon)
blanka lamio (Lamium album)
Galeobdolon argentatum

La genro Lamium estis enklasigita en 1753 de Carl von Linné. La genro Lamium apartenas al la tribo Lamieae en la subfamilio Lamioideae ene de la familio Lamiacoj (Lamiaceae).

La genro Lamium havas 25 ĝis 30 speciojn.

La ora lamio kun ĉ. 10 specioj estas aŭ propraj specioj en la genro Lamio aŭ propraj specioj en subgenro Galeobdolon (Lamium subg. Galeobdolon) en Mezeŭropo, tiu grupo konsistas el jenaj specioj:

  • Lamium argentatum (SMEJKAL) HENKER EX G.H.LOOS, sin.: Galeobdolon argentatum SMEJKAL, Lamium galeobdolon subsp. argentatum (SMEJKAL) J. DUVIGN.): La hejmregiono estas okcidenta kaj meza Eŭropo. Ĝi estas kulturplanto kaj neofito en kelkaj landoj.
  • Lamium endtmannii G.H.LOOS, Sin.: Galeobdolon endtmannii (G.H.LOOS) HOLUB), ĝi ankaŭ estas rigardata kiel subspecio subsp. montanum (PERS.) HAYEK
  • Lamium flavidum F.HERM., Syn.: Galeobdolon flavidum (F. HERM.) HOLUB, Lamium galeobdolon subsp. flavidum (F.HERM.) Á.LÖVE & D.LÖVE): Ĝi hejmiĝas en la Eŭropaj montaroj.
  • Lamium galeobdolon (L.) L., sin.: Galeobdolon luteum HUDS.: Ĝi hejmiĝas de Eŭropo ĝis Kaŭkazio
  • Lamium montanum (Pers.) HOFFM. EX KABATH, sin: Galeobdolon montanum(PERS.) RCHB.}}, Lamium galeobdolon subsp. montanum (PERS.) HAYEK: Ĝi hejmiĝas en Eŭropo ĝis Irano

Jenaj hibridoj en la genro Lamium estas konataj:

  • Lamium × holsaticumPRAHL}} = Lamium album × Lamium maculatum: Ĝi troviĝas en Eŭropo (Francujo, Germanujo, Italujo, Svislando, Polujo, Hungarujo kaj Rumanujo).
  • Lamium × schroeteri GAMS}} = Lamium album × Lamium purpureum: Ĝi troviĝas en Francujo, Svislando kaj Hungarujo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter William Ball: Lamium L. En: T. G. Tutin, V. H. Heywood, N. A. Burges, D. M. Moore, D. H. Valentine, S. M. Walters, D. A. Webb (eld.): Flora Europaea. Volume 3: Diapensiaceae to Myoporaceae. Cambridge University Press, Cambridge 1972, ISBN 0-521-08489-X, S. 147–148
  • Mika Bendiksby, Anne K. Brysting, Lisbeth Thorbek, Galina Gussarova, Olof Ryding: Molecular phylogeny and taxonomy of the genus Lamium L. (Lamiaceae): Disentangling origins of presumed allotetraploids. In: Taxon, Volume 60, Issue 4, 2011, S. 986–1000.
  • Mika Bendiksby, Lisbeth Thorbek, A.-C. Scheen, C. Lindqvist, Olof Ryding: An updated phylogeny and classification of Lamiaceae subfamily Lamioideae. In: Taxon, Volume 60, 2011, S. 471–484.
  • Yasaman Salmaki, Mika Bendiksby, Günther Heubl: Molecular phylogeny confirms the placement of enigmatic Stachys persepolitana in Lamium (Lamiaceae; subfam. Lamioideae). In: Phytotaxa, Volume 192, Issue 4, 15. Januar 2015, S. 254–266. COI:10.11646/phytotaxa.192.4.3 Volltext-PDF.