Anatol Fejgin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anatol Fejgin
Persona informo
Anatol Fejgin
Naskiĝo 25-an de septembro 1909 (1909-09-25)
en Varsovio
Morto 28-an de julio 2002 (2002-07-28) (92-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Etno judoj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Pola Partio Laborista • Pola Unuiĝinta Laborista Partio • Komunista Partio de Pollando vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anatol Fejgin (naskiĝis la 25-an de septembro 1909 en Varsovio, mortis la 28-an de julio 2002 samloke) – membro de Komunista Partio de Pollando, Pola Laborista Partio kaj Pola Unuiĝinta Laborista Partio, funkciulo de Ĉefa Estraro de Informado kaj Sekureca Oficejo de Pola Popola Respubliko, maldungita post forkuro de Józef Światło, forigita de PULP pro trouzo de la regopovoj, arestita kaj kondamnita al 12 jaroj da mallibero. Enkondukinta torturojn de Anatemitaj Soldatoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antaŭmilitaj jaroj

Li naskiĝis en Varsovio en la juda familio, kiel filo de Moseo kaj Maria Kacenelebogen. En 1924 apartenis al memedukigaj rondetoj, kaj poste al revolucia lerneja organizaĵo – Asocio de Socialisma Junularo, gvidata de Asocio de Laborista Junularo en Pollando. En 1927 post fino de gimnazio en Varsovio, komencis studojn en Medicina Fakultato de Varsovia Universitato. Dum studado estis ligita kun revolucia organizaĵo de altlerneja junularo "Pochodnia" (Torĉo) kaj kun Internacia Ruĝa Helpo. En 1928 iĝis oficiala membro de Asocio de Laborista Junularo sur la tereno de Varsovio kaj membro de Komunista Partio de Pollando. En 1929 estis kondamnita al 2 jaroj de mallibero pro komunisma agado, en 1932 denove al 4 jaroj de mallibero. Postperiode estis etata funkciulo de KPP, ĝis ĝia malfondo en 1938.

Periodo de la dua mondmilito

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]