Amy Webb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amy Webb
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1974 (1974-10-18) (49-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Loĝloko Baltimore
Ŝtataneco Usono
Alma mater Columbia University Graduate School of Journalism • Indiania Universitato Bloomington
Okupo
Okupo verkisto • universitata instruisto • sciencistoĵurnalisto
TTT
Retejo https://amywebb.io/
vdr

Amy Lynn Webb (naskita 1974[1]) estas usona futurologo, aŭtoro, fondinto kaj Ĉefa Afergvida Oficisto (CEO) de la Future Today Institute (Instituto Estonteco Hodiaŭ)[2]. Ŝi estas profesoro de strategia prudento ĉe Stern School of Business ĉe la Universitato de Novjorko[3] kaj estis 2014–15 Visiting Nieman Fellow (angla vikipedio) ĉe Universitato Havard[4]. En 2019 Amy Lynn Webb estas menciita en la BBC-listo 100 Virinoj 2019, listo de 100 inspirigaj kaj influriĉaj virinoj en la mondo[5].

Frua vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Webb naskiĝis kaj estis edukita en Orienta Ĉikago, Indianao[6]. Origine ĉeestante ties Jakoban Lernejon de Muziko por studi klasikan klarneton, ŝi gajnis la gradon de bakalaŭro en politika scienco, ekonomiko kaj ludoteorio de Indiana University Bloomington (angla vikipedio) en 1997[7]. Ŝi transloĝiĝis al kampara Japanio, kie ŝi laboris kiel sendependa ĵurnalisto kaj instruisto de la angla. En 2001 ŝi obtenis la gradon de magistro pri ĵurnalismo ĉe la Columbia University Graduate School of Journalism (angla vikipedio)[8].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Webb komencis sian karieron kiel ĵurnalisto okupiĝante ĉefe pri teknologio kaj ekonomiko. Ŝi estis raportisto ĉe la Wall Street Journal kaj poste translokiĝis al Hongkongo por labori kiel stabana raportisto de Newsweek, verkante pri aperantaj teknologioj[6][8]. En 2006, Webb fondis la Future Today Institute (antaŭe Webbmedia Group), administra konsilista firmao[2]. Ekde 2007, Webb verkis la ĉiujaran trendan raporton pri teĥnikajo de la Future Today Institute, raporto pri la estonteco de teknikaĵoj kaj ilia efiko sur la socio[3][9]. En 2011, ŝi kunfondis Spark Camp, gvidantara konferenco nur je invito kiu koncentriĝas je la estonteco de komerco, registaro kaj socio[10].

Webb estis delegito en la Usono-Japania Gvidantaro Programo (2017-2018)[11] kaj estis delegito en la Usona-Rusia Dupartia Prezidenta Komisiono, kie ŝi laboris pri la estonteco de teknologio, amaskomunikilaro kaj internacia diplomatio[6]. Ŝi estis futurologia komerca konsilisto por la Hulu-televidoserio La Unua (2018), pri homa misio al Marso en la 2030-aj jaroj[12][13][14]. Forbes nomis ŝin unu el la virinoj kiuj ŝanĝas la mondon (en la kategorio teknologio)[15]. En 2012 Columbia Journalism Review (angla vikipedio) nomis ŝin unu el la 20 virinoj kiujn oni observadu[16]. En 2017 ŝi gajnis la premion Thinkers50 Radar[17] kaj estis ankaŭ menciita en la listo Thinkers50 Radar, listo de la 30 homoj kiuj plej verŝajne fasonos la estontecon kielmaniere organizaĵoj estos mastrumataj kaj gvidataj.

Ŝi partorpenis la fakulan forumon ĉe la Wall Street Journal Future of Everything Festival en 2018, kie ŝi parolis pri la kreskanta rolo de artefarita intelekto en la ĉiutaga vivo[18][19].

En 2019 ŝi estis en forumo de fakuloj moderigita de Nicholas Thompson, ĉefredaktoro de Wired, dum la konferenco de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, kie ŝi argumentis ke ekzistas "nekonvena optimismo"[20] pri AI-teknologio, kiu rezultas de la ignoro de la fakto ke homoj estas respondecaj pri ties evoluo kaj uzo.[20] Ŝi rekomendis la formadon de Tutmonda Alianco pri AI, iu centra organizaĵo kiu evoluigus normojn por tio kio estu aŭtomatigata kiam ĝi rilatas al kolektado kaj interŝanĝado de donitaĵoj, kaj videbligi estontecon kun pli da inteligentaj sistemoj[21].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Data, A Love Story: How I Gamed Online Dating to Meet My Match, Dutton, 2013, ISBN 0-142-18045-9.
  • How To Make J-School Matter (Again), Nieman, 2015.
  • The Signals Are Talking: Why Today's Fringe Is Tomorrow's Mainstream, New York City, PublicAffairs, 2016, ISBN 1-541-78823-0 .
  • The Big Nine: How the Tech Titans and Their Thinking Machines Could Warp Humanity, New York City, PublicAffairs, 2019, ISBN 978-1541773752.

La memorlibro "Data, A Love Story" de Webb estis eldonita en 2013[22][23] estas kroniko de siaj klopodoj retume rendevui[24]. Komence renkontanta kun malsukceso, Webb kolektis kaj analizis datumojn rilate al retuma rendevuado[25]. Booklist nomis la libron "lerta kaj inventema" kaj Publishers Weekly vortumis ĝin jene: "sagaca, amuza vojaĝo tra la retuma rendevuado" [26][27].

La TED-prelego de Webb pri la libro "Data, A Love Story" (Datumoj, Amrakonto) estis tradukita en 32 lingvoj kaj vendiĝis pli da ol 6.7 milionoj da libro-ekzempleroj[6][28].

En 2015, Harvard Universitato eldonis How To Make J-School Matter (Again), pri esploro de Webb rilate al la estonteco de ĵurnalismo kaj la defioj kiuj ĵurnalismaj edukistoj alfrontas[29].

La libro The Big Nine: How the Tech Titans and Their Thinking Machines Could Warp Humanity estis eldonita de PublicAffairs la 5-an de marto 2019[30]. En la libro, ŝi antaŭvidas plej bonajn kaj plej malbonajn kazo-scenarojn pri artefarita spionara (AI) dum la sekvantaj 50 jaroj[31]. Ŝi elpensis la terminon G-MAFIO, por referenci al la grandaj usonaj teknologiajn firmaojn Google, Microsoft, Amazon, Facebook, IBM kaj Apple. Ŝi diras ke la G-MAFIO kaj la ĉinaj firmaoj Baidu, Alibaba kaj Tencent (konata kiel BAT) havas la plej grandan kontrolon super la estonteco de AI. Ŝi klarigas la tre gravas konsideri la plej bonajn interesojn de la homaro kiam temas pri AI[20][32][33][21].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Webb estas de juda deveno[23]. Ŝi vivas en Baltimore, Marilando, kun sia edzo kaj ilia filino[6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Artefarita intelekto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Amy Webb Arkivigite je 2019-12-07 per la retarkivo Wayback Machine

Retejo de Future Today Institute

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samnoma artikolo en la anglalingva vikipedio, Amy Webb, listo de aŭtoroj.

  1. (en) Libro: "The Big Nine : how the tech titans and their thinking machines could ...", Library of Congress.
  2. 2,0 2,1 (en) Christina Vuleta, "Don't Sit Back And Let The Future Happen To You: Listen To the Signals," Forbes, la 18-an de januaro 2017.
  3. 3,0 3,1 (en) Khari Johnson, "Future Today Institute: China will become the world's 'unchallenged AI hegemon' in 2018," VentureBeat, la 11-an de marto 2018.
  4. (en) "Nieman Foundation Announces Visiting Fellows Fellows". Harvard.
  5. (en) "BBC 100 Women 2019". BBC
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 (en) McCauley, Mary Carole, "Baltimorean, data-obsessive Amy Webb IDs tech trends that will disrupt tomorrow". Baltimore Sun, la 27-an de januaro 2017, arĥivita de la originalo la 2-an de februaro 2017.
  7. (en) Amy Webb Arkivigite je 2019-12-06 per la retarkivo Wayback Machine, Future Today Institute.
  8. 8,0 8,1 (en) Sentementes, Gus G., "Amy Webb brings Awesome to Baltimore". Baltimore Sun, la 26-an de decembro 2010.
  9. (en) Oliver Pechter, "Amy Webb: Smartphones will be gone in 10 years,"[rompita ligilo] (Amy Webb: saĝtelefonoj estos malaperataj en 10 jaroj), Business Insider, la 30-an de oktobro 2017.
  10. (en) Chris Gayomali, "What Happens At The Ultimate Summer Camp For Influencers," Fast Company, la 3-an de julio 2014.
  11. (en) "Meet the 2017 Delegates," The Leadership U.S.-Japan Program, la 30-an de marto 2017.
  12. (en) Elizabeth Howell, "Humans to Mars Summit 2018 Launches This Week," Space.com, la 8-an de majo 2018.
  13. (en) Roffman, Marisa, "'The First' Creator Explains Why the Hulu Drama Took So Long to Get to Space". Hollywood Reporter, la 15-an de septembro 2018.
  14. (en) Wood, Molly, "When Hollywood producers need to get the future right, they call a futurist". Marketplace.org, la 13-an de septembro 2018.
  15. (en) "Women Changing The World: Technology", Forbes.
  16. (en) "20 women to watch". CJR, alirite la 7-an de decembro 2019.
  17. (en) "Thinkers50 Radar". Thinkers50.
  18. (en) "The Future of Everything Festival: What's Next for AI?" Wall Street Journal, la 9-an de majo 2018.
  19. (en) "If Machines Take Over, Who Will Be in Charge?" Wall Street Journal, la 10-an de majo 2018.
  20. 20,0 20,1 20,2 (en) Feloni, Richard, "An NYU professor says the debate about the future of AI is distorted by 'a tremendous amount of misplaced optimism and fear'", Business Insider, la 28-an de januaro 2019. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "bi2" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  21. 21,0 21,1 (en) Hao, Karen, "Why AI is a threat to democracy—and what we can do to stop it". MIT Technology Review, la 26-an de februaro 2019. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "tr" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  22. (en) "Nonfiction Previews, Feb. 2013, Pt. 1: American Tech, from Edison to Detroit to Online Dating Arkivigite je 2015-09-08 per la retarkivo Wayback Machine". Library Journal.
  23. 23,0 23,1 (en) Nina Stoller-Lindsey, "She wanted a husband, so she did the math," Times of Israel, la 14-an de februaro 2013.
  24. (en) "Can Online Dating Lead To Love?", Time Magazine, la 14-an de februaro 2013.
  25. (en) "A New Formula For Love". CNN. la 8-an de februaro 2013.
  26. (en) "Review: Data, A Love Story". Booklist.
  27. (en) "Review: Data, A Love Story", Publishers Weekly.
  28. (en) "Amy Webb: How I hacked online dating TED Talk". TED-prelego.
  29. (en) "Amy Webb's new approach to curriculum and classroom education". Nieman Foundation ĉe Universitato Harvard.
  30. (en) "An NYU professor explains why it's so dangerous that Silicon Valley is building AI to make decisions without human values". Business Insider. la 23-an de februaro 2019.
  31. (en) Johnson, Khari, "Amy Webb's 'The Big Nine' predicts the impact of AI and tech giants over the next 50 years". VentureBeat, la 5-an de marto 2019.
  32. (en) "The Pentagon needs to woo AI experts away from Big Tech", Wired. la 16-an de februaro 2019.
  33. (en) Marvin, Rob, "What Tech Will Look Like in 2039". PC Magazine, la 3-an de januaro 2019.