Emilio Gastón Sanz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilio Gastón Sanz
Persona informo
Emilio Gastón
Naskiĝo 8-an de januaro 1935 (1935-01-08)
en Zaragozo
Morto 22-an de januaro 2018 (2018-01-22) (83-jaraĝa)
en Zaragozo
Lingvoj hispanaaragonaEsperanto vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Rafael Gastón Burillo vd
Gefratoj Enrique Gastón Sanz vd
Parencoj Emilio Gastón vd
Profesio
Okupo verkistoadvokatopolitikisto • poeto • esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emilio Gastón Sanz (Zaragozo, 8an de januaro 1935-Zaragozo, 22an de januaro 2018) estis hispana advokato, politikisto kaj poeto.

Filo de Rafael Gastón, nepo de Emilio Gastón Ugarte, advokato kaj unu el la pioniroj de la lingvo Esperanto en Aragono. Liaj onklinoj Emilia kaj Inés estis ankaŭ tre aktivaj en la esperantista movado kaj estas konsideritaj kelkfoje la unuaj denaskaj parolantoj de Esperanto.

Li estis studkunulo de Guillermo Marraco kaj José Antonio Labordeta, apud kiuj li fondis, en la lastaj jaroj de la frankismo, la revuon Andalán kaj, jam en la transiro, la Socialisman Partion de Aragono (PSA). Li reprezentis tiun partion kiel deputito en la Kongreso de Deputitoj dum la konstitucia periodo (1977-1979), kaj estis proparolanto de la Miksa Grupo. Post la integriĝo de granda parto de la aktivuloj de la PSA en la PSOE, Gastón sekvis ĉe la fronto de la partio, sed perdis sian postenon kiel deputito.

Li estis elektita kiel unua Justiculo de Aragono (tradicia nomo de la regiona popoldefendanto) inter la 12a de decembro 1987 kaj la 5a de majo 1993, la unua post la restarigo de la demokratio en Hispanio. En 1996, apud aliaj elstaraj gravuloj de la aragona kulturo li fondis la Asocion de Publika Ago por la Defendo de la Aragona Heredaĵo, APUDEPA, de kies estraro li estis membro ĝis sia morto, la 22an de januaro 2018.

Kiel poeto li kunlaboris en multnombraj literaturaj revuoj kaj eldonis plurajn librojn de poemoj. Unu lia poemo, "Rompita dormo", estis tradukita de Miguel Fernández, kaj estas legebla kaj aŭskultebla ĉe retejo Poesía recitada. Fonoteca de poesía contemporánea.

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • El hombre amigo Mundo, 1958
  • Y como mejor proceda digo, 1976
  • Pronunciamiento, 1978
  • Abandonado en el ensueño como único vehículo de confianza, 1981
  • Musas enloquecidas (Prensas Universitarias de Zaragoza, 1986)
  • El despertar del hombre selva (Endymion, 1987)
  • Emilio Gastón. Antología épica (Amelia Romero eld., l990)
  • Manifiestos (Huerga y Fierro, 1995)
  • Acracia feliz (La Torre degli Arabeschi, 2007)
  • La Subordania: epopeya chesa sin d´acabanza (Rolde de Estudios Aragoneses, 2007)

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]