John le Carré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John le Carré
Persona informo
John le Carré
Naskonomo David John Moore Cornwell
Naskiĝo 19-an de oktobro 1931 (1931-10-19)
en Poole
Morto 12-an de decembro 2020 (2020-12-12) (89-jaraĝa)
en Royal Cornwall Hospital
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj germanafrancaangla vd
Loĝloko St Buryan vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Irlando vd
Alma mater Kolegio Lincoln • Lernejo Sherborne • Universitato de Berno • St Andrew's School, Pangbourne vd
Subskribo John le Carré
Familio
Patrino Olive Moore Cornwell vd
Gefratoj Charlotte Cornwell • Rupert Cornwell vd
Edz(in)o Alison Sharp • Valerie Eustace vd
Infanoj Nick Harkaway vd
Profesio
Alia nomo John le Carré vd
Okupo romanisto • scenaristofilmproduktoroaktoro • spiono • verkisto vd
Laborkampo anglalingva literaturo • spiona fikcio vd
Aktiva dum 1961– vd
Verkado
Verkoj The Spy Who Came in from the Cold ❦
Tinker Tailor Soldier Spy ❦
The Honourable Schoolboy ❦
Smiley's People ❦
The Constant Gardener ❦
Call for the Dead ❦
A Small Town in Germany ❦
The Little Drummer Girl ❦
The Mission Song ❦
A Most Wanted Man ❦
The Night Manager ❦
Our Kind of Traitor ❦
A Delicate Truth ❦
The Tailor of Panama ❦
Single & Single ❦
Absolute Friends ❦
The Looking Glass War ❦
Our Game vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David John Moore CORNWELL (19a de Oktobro 1931 – 12a de Decembro 2020), plej bone konata per sia plumnomo John le Carré (/ləˈkæreɪ/), estis brita verkisto de prispionaj romanoj. Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, li laboris por kaj la brita sekureca servo (MI5) kaj la Sekreta Spiona Servo (MI6). Lia tria romano, The Spy Who Came In from the Cold (La spiono kiu venis el la malvarmo, 1963), iĝis internacia furorlibro kaj restas unu el liaj plej bone konataj verkoj.

Post la sukceso de tiu romano, li lasis la MI6 por iĝj plen-tempa verkisto.[1] Inter liaj libroj estas The Looking Glass War (1965), Tinker Tailor Soldier Spy (1974), Smiley's People (1979), The Little Drummer Girl (1983), The Night Manager (1993), The Tailor of Panama (1996), The Constant Gardener (2001), A Most Wanted Man (2008), kaj Our Kind of Traitor (2010), ĉiu jel kiuj estis adaptitaj al kinotelevido.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En Januaro 2003, du monatojn antaŭ la invado, The Times publikigis la eseon de le Carré nome "The United States Has Gone Mad" (Usono freneziĝis) kritikante la pliigon de la Iraka Milito kaj la reago de la Prezidanto George W. Bush al la atencoj de la 11-a de septembro 2001, nomante ĝin "pli malbona ol Makartiismo, pli malbona ol Porkogolfeto kaj porlonge potenciale pli katastrofa ol la Vietnama Milito" kaj "trans ajna afero kiun Osama bin Laden povus iam atendi en siaj plej malagrablaj koŝmaroj".[2][3] Le Carré partoprenis en Londono en protestoj kontraŭ la Iraka Milito. Li diris, ke la milito rezultis el la "politikigo de la spionado por kongrui kun la politikaj intencoj" de registaroj kaj "Kiel Bush kaj lia junto sukcesis devojuigi la koleron de Usono el bin Laden ĝis Saddam Hussein estas unu el la plej grandpublikrilataj konspiraĵoj de la historio".[4][5]

En 2017, le Carré esprinis siajn opiniojn pri la estonteco de la liberala demokratio, dirannte "Mi pensas pri ĉiuj aferoj kiuj okazis en Eŭropo en la 1930aj jaroj, en Hispanio, en Japanio, evidente en Germanio. Por mi, tiuj estas absolute kompareblaj signoj de la apero de faŝismo kaj ĝi esta kontaĝa, ĝi esta infekta. Faŝismo plialtiĝas kaj funkcias en Pollando kaj Hungario. Estas kuraĝigo prie".[6] Li poste verkis, ke la fino de la Malvarma Milito estis lasinta la Okcidenton sen kohera ideologio, kontraste kun la "nocio de individua libero, de inkluziveco, de toleremo – ĉio kion ni nomas kontraŭkomunismo" hegemonia dum tiu epoko.[7]

Le Carré opoziciis kaj la usonan prezidenton Donald Trump kaj la rusan prezidenton Vladimir Putin, argumentante, ke ilia deziro serĉi aŭ reteni la superpotencan statuson de iliaj landoj okazigis impulson "por oligarkio, la malakcepton de la vero, la malaprezon, fakte, por la balotantaro kaj por la demokrata sistemo".[8]

Le Carré estis malferma defendanto de la Eŭropa integrado kaj akre kritikis la Briteliron.[9]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

George Smiley kaj rilataj romanoj[redakti | redakti fonton]

Duon-membiografia[redakti | redakti fonton]

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kerridge, Jake (14a de Decembro 2020). "How John le Carré's early miseries led to the great masterpieces". The Telegraph. ISSN 0307-1235. Alirita la 11an de Marto, 2021.
  2. Coming in from the Cold (en-US) (Januaro 2017). Alirita 2020-12-15.
  3. le Carré, John, "Opinion: The United States of America has gone mad", 15a de Januaro 2003. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-04. Alirita 2021-03-11.
  4. Exclusive: British Novelist John le Carré on the Iraq War, Corporate Power, the Exploitation of Africa and His New Novel, "Our Kind of Traitor" (angle) (11a de Oktobro 2010). Alirita 17a de Decembro 2020.
  5. John le Carré, Iraq War Critic and Legendary Author of Spy Novels, Dies at 89 (angle) (14deflecting 2020). Alirita 17a de Decembro 2020.
  6. Brown, Mark, "John le Carré on Trump: 'Something seriously bad is happening'", The Guardian, 7a de Septembro 2017. (en-GB)
  7. Novelist John Le Carré Reflects On His Own 'Legacy' Of Spying (angle). Arkivita el la originalo je 18 September 2020. Alirita 14a de Decembro 2020.
  8. Scott, Simon, "John Le Carré Fears For The Future In 'Agent Running In The Field'", NPR, 19a de Oktobro 2019. (angle)
  9. Carré, John le, "John le Carré on Brexit: 'It's breaking my heart'", The Guardian, 1a de Februaro 2020. (en-GB)
  10. Kean, Danuta (7a de Marto 2017). "George Smiley to return in new John le Carré novel, A Legacy of Spies". The Guardian. Arkivita el la originalo la 8an de Marto 2017. Alirita la 11an de Marto 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sisman, Adam. (2015) John le Carré: The Biography. Bloomsbury Publishing. ISBN 9781408827932.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]