Sami Yusuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sami Yusuf
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1980 (1980-07-21) (43-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj anglaarabaturkahindia
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistodiplomatoaktoro
TTT
Retejo https://samiyusufofficial.com/
vdr

Sami Yusuf (elp. [juSUF]; naskiĝis la 21-an de julio 1980 en Teherano) estas brita kantisto, kantokomponisto, multinstrumentisto, komponisto, muzikproduktisto kaj de azerbajĝ-irana deveno[1][2]. Yusuf estas ankaŭ islama kaj humanitara kantisto kiu akiris internacian atenton okaze de sia debuta albumo, Al-Mu`allim en 2003.[3]

Krom en la angla, li kantas ankaŭ en la araba, la azerbajĝana, la persa, la turka kaj en urduo, foje en la sama kanto, kiel estis la kazo de lia furorkanto, Hasbi Rabeno. Lia muziko estas miksaĵo de diversaj muzikaj stiloj kaj ĝenroj, inkluzive de elementoj el la rok-muziko, la sufiisma kaj popola muzikoj. Li uzis sian plurlingvan kaj mult-instrumentistan stilon por trakti sociajn, spiritajn kaj humanitarismajn temojn[4].

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

La geavoj de Sami Yusuf estis rifuĝintoj kiuj loĝis en Bakuo, Azerbajĝano sed ili fuĝis al Irano post kiam Azerbajĝano estis kaptita de la bolŝevikoj post la Unua Mondmilito[5]. Liaj gepatroj estis azeroj en Irano kiuj alvenis en Londono en la fruaj 1980-aj jaroj, post la islama revolucio en Irano.[6]

Jam de frua aĝo, Yusuf montris grandan intereson en muziko[7].

Li lernis ludi la pianon kaj violonon, sed ankaŭ tradiciajn instrumentojn inkluzive de la udo, setaro kaj tombako[8].

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Spiritique estas la nomo kiun Yusuf donis al sia unika muzika stilo kiu miksas elementojn de okcidentaj kaj orientaj sonoj. Inkluziva spiriteco estas la gvida temo en la kantotekstoj de Sami Yusuf[9][10]. Lia unua albumo, Al-Mu'allim, en la angla kun iu araba kantoteksto, iĝis grandega sukceso precipe trans Nord-Afriko kaj la Meza Oriento[3]. Yusuf faris koncertojn en kvin kontinentoj. Lia internacia famo grandege kreskis kiam li kune kun Outlandish produktis la kanton Try not to Cry.

Time nomis Yusuf "la plej granda islama rokstelulo"[11], dum The Guardian skribis ke li estas "la plej granda stelulo el la Meza Oriento kiu estas brito" (2007)[12]. Al Ĝazira nomis lin "King of Islamic Pop" (Reĝo de islama popmuziko)[13].

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumo Al-Mu' allim" (2003 – 2014)[redakti | redakti fonton]

En 2003, Yusuf lanĉis sian debutan albumon, Al-Mu`allim[14]. La kanto Al-Mu'allim sur tiu albumo iĝis furorkanto en la Meza Oriento, Nord-Afriko kaj Sudorienta Azio, de kiu li vendis milionojn da ekzempleroj tutmonde.[15] La lasta ero de la albumo, Supplication, estis uzata en la Or-Globa premi-nomumita filmo The Kite Runner (La kajtanto kiu gajnis Golden Globe-premion[14][16].

Albumo "La Centro" (2014)[redakti | redakti fonton]

La Centro estis lanĉita en 2014 kaj estas kolekto de 13 kantoj de kiuj Yusuf esperas ke liaj aŭskultantoj trovos en ili inspiron por serĉi iliajn individuajn spiritajn centrojn[17]. Temas pri albumo kun nova sonstilo kiu havas multkulturajn influojn, utiliganta kaj tradician kaj nuntempan mezorientan, nord-afrikan kaj eŭropan poezion, instrumentojn kaj melodiojn[18].

Albumo "Kantoj de la Vojo" (2015)[redakti | redakti fonton]

Lia sesa albumo Songs of the Way (Kantoj de la Vojo), estis lanĉita en januaro 2015. Ĉiuj kantotekstoj estas de la poeziolibroj de la konata filozofo Seyyed Hossein Nasr. Krom du kantoj en la persa kaj araba lingvoj, la kantoj estas en la angla[17][19].

Albumo "Barakah" (2016)[redakti | redakti fonton]

Laŭ Yusuf, la albumo Barakah (2016) celas doni "respondon al la kreskanta ekstremismo en nia mondo kun la peto reveni al harmonio kaj konkordo"[20].

Albumo "Azerbajĝano" (2020)[redakti | redakti fonton]

"Azerbaijan: Timeless Presence" estas muzika odiseo tra riĉa arta kaj kultura heredaĵo. La muziko estis kunmetita, aranĝita kaj direktita de Sami Yusuf por la komenca ceremonio de la 43-a sesio de la Komitato de la Monda Heredaĵo de Unesko en Baku la 30-an de junio 2019.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumo Jaro
Al-Mu`allim 2003
Mia Ummah 2005
Kie ajn vi estas 2010
Salaam 2012
La Centro 2014
Kantoj de la Vojo, Vol. 1 2015
Barakah 2016
Sami (EP) 2018

Albumoj de vivaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Albumo Jaro
koncerte ĉe la katara amfiteatro 2015
koncerte en koncerto 2015 2015
koncerte en Londono 2016 2016
koncerte ĉe la Dubai Opero 2016
koncerte - EP 2019
koncerte en Nov-Delhio - EP 2019
Azerbajĝano: Timeless Presence (Life in Baku) 2019
koncerte ĉe la festo de Monda Sankta Muziko en Fez 2019
La doma koncerto 2020

Kompilitaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumo Jaro
Koncerte ĉe la Katara Amfiteatro 2015
Koncerte 2015 2015
Koncerte en Londono 2016 2016
Koncerte ĉe la Dubai Opero 2016
Koncerte - EP 2019
Koncerte en Nov-Delhio - EP 2019
Azerbajĝano: Timeless Ĉeesto (Koncerte en Bakuo) 2019
Koncerte ĉe la Fez Festo de Monda Sankta Muziko 2019
The House Concert (La domkoncerto) 2020

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Albumo Jaro
Forgotten Promises (Forgesitaj promesoj) Dec 2011
The Source (La Fonto) Aug 2011
Hope Survives (Espero survivas) Apr 2014
Mast Qalandar ft. Rahat Fateh Ali Khan Apr 2016
Mawlana Jan 2018
Al Faqīr Majo 2018
Ya Hayyu Ya Qayyum ft. Abida Parvin Feb 2019
Khorasan (instrumenta) Apr 2019
Oblivion µ (instrumenta) Apr 2019
Light upon Light (Lumo sur lumo) ft. A.R. Rahman Nov 2019
The 99 names (La 99 nomoj) Majo 2020
One ft. Cappella Amsterdam,

Amsterdama Andalusia Orkestro

Jun 2020
Albumo Jaro
Let Us Not Forget (Ni Ne Forgesu) Januaro 2018
Mawlana Januaro 2018
Shawdowless (Senombra) Februaro 2018
Al Faqīr Majo 2018
Ya Hayyu Ya Qayyum Feat Abida Parveen Februaro 2019

Humanitara laboro[redakti | redakti fonton]

Jam frue en sia profesia kariero, Yusuf partoprenis en humanitarismaj iniciatoj farante koncertojn kaj produktante unuopaĵojn favore al organizaĵoj kiuj helpas mildigi suferon kaj malriĉecon. Post la inundoj de 2010 en Pakistano, kiuj kaŭzis ĥaoson kaj mizeron al ĉ. 20 milionoj da loĝantoj, li eldonis unuopaĵon titolitan "Hear Your Call". Tiun kanton li kantis en la angla kaj urduo por kolekti monon por la viktimoj kaj mislokitoj[21],[22],[23]

En 2014, li estis nomumita "UN Tutmonda Ambasadoro" por la Monda Nutraĵa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Shia islamano de naskiĝo, Yusuf deklaris ke li poste ĉirkaŭbrakis sunaismon. Yusuf parolis pri sia fono kiel "diversa" kaj citis tion kiel evidentecon pri sia "emo kunigi homojn"[24][25].

Sami Yusuf geedziĝis en 2005. Lia edzino estas germandevena kaj konvertiĝis al islamo antaŭ ol ŝi renkontis Yusuf[26].

Religiaj kaj politikaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Sami Yusuf akiris vastan popularecon tra la islama mondo pro lia spirita muziko[27]. Sed artistoj kiel li kaj Maher Zain ankaŭ alfrontis iun kontraŭstaron de konservativaj islamanoj kiuj opinias muzikon nepermesebla[27].

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Kiel agnosko por lia filantropio, Yusuf estis en 2014 nomumita kiel Tutmonda Ambasadoro por la Monda Nutraĵa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj [28].

En 2014, la Unuiĝintaj Nacioj nomumis lin Tutmonda Ambasadoro Kontraŭ Malsato kaj en 2015 la UN nomumis lin kiel "Elita Ambasadoro" por la UN Monda Semajno de Interreligia Harmonio [28].

En 2016, Yusuf ricevis premion pro sia kontribuo al la antaŭenigo de la mesaĝon de paco kaj toleremo kiel parto de la Mondpaca Iniciato de Mohamedo bin Raŝid Al Maktum[29].

En 2019, Yusuf ricevis honoran diplomon de la Unua Vicprezidento de Azerbajĝano pro tio ke li kontribuas al la antaŭenigo de la azerbajĝanaj muziko kaj kulturo[13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Singer Sami urges Pakistan relief". BBC News, la 2-an de septembro 2010.
  2. (az) "Сами Юсуф: "Азербайджан – моя историческая Родина", Day.Az, la 22-an de novembro 2006, arkivita de la originalo, la 25-an de februaro 2018.
  3. 3,0 3,1 (en) "Acclaimed devotional-music singer Sami Yusuf on his latest album Barakah". The National, la 16-an de aŭgusto 2016, alirite la 20-an de aprilo 2021.
  4. Edemariam, Aida, "Aida Edemariam talks to singer Sami Yusuf", The Guardian, la 5-an de novembro 2007, ISSN 0261-3077.
  5. (en) Jonathan Brown, "Holy rock star: The voice of Islam", The Independent, la 18-an de septembro 2011.
  6. (en) Brown, Jonatha, "Holy rock star: The voice of Islam". Independent.co.uk, la 3-an de oktobro 2007.
  7. (en) "Acclaimed devotional-music singer Sami Yusuf on his latest album Barakah".
  8. (en) "An ambassador for peace: Sami Yusuf". Anadolu Agency
  9. (en) "Sami Yusuf – A message of hope Arkivigite je 2018-09-15 per la retarkivo Wayback Machine" (Sami Jusuf, mesaĝo de espero), World Music Network.
  10. (en) David Tusing, "Sami Yusuf talks about spiritique, his new sound", Lifestyle, la 11-an de aŭgusto 2010
  11. (en) Wise, Lin, "Meet Islam's Biggest Rock Star", Content.time.com, la 31-an de julio 2008.
  12. (en) Rahman, Samia, "The biggest star in the Middle East is a Brit". The Guardian, la 27-an de aprilo 2006.
  13. 13,0 13,1 (en) "First Vice-president Mehriban Aliyeva presents an Honorary Diploma of the Azerbaijani President to renowned singer and composer Sami Yusuf", mehriban-aliyeva.az, la 1-an de oktobro 2010, alirite la 20-an de aprilo 2021.
  14. 14,0 14,1 (en) "Light in a dark world: Sami Yusuf". Thenational.ae.
  15. (en) "WFP Celebrity Partner, Sami Yusuf", WFP
  16. (en) "Star Yusuf hopes music helps Muslim image". Reuters, la 18-an de aŭgusto 2007.
  17. 17,0 17,1 (en) "Gems of thousand years - Yusuf to unveil 'Barakah', Arab Times - Kuwait News, la 5-an de decembro 2016.
  18. (en) Muham mad, "Sami Yusuf BBC News", la 17-an de septembro 2014, YouTube.
  19. (en) "World-renowned Sami Yusuf newest album released", Novaĵagentejo MEHR, la 5-an de januaro 2015.
  20. (en) "Sami Yusuf: 'Barakah' is my response to atrocities carried out in the name of Islam", la 11-an de aŭgusto 2016, arkivita de la originalo, la 15-an de oktobro 2017.
  21. (en) "Sami Yusuf records single for victims of Pakistan floods - News - Music Week". Musicweek.com.
  22. BBC: Singer Sami Yusuf Donating Music Profits to Pakistan. 2a de Septembro 2010
  23. Muslim Rock Star Helps Flood Victims.
  24. (en) Hasan Ali, Salma, "Centered: The Music and Passion of Sami Yusuf Arkivigite je 2019-04-14 per la retarkivo Wayback Machine". The Islamic Monthly, la 6-an de februaro 2015.
  25. (en) "International sensation Sami Yusuf". The Stream. la 23-an de decembro 2011: "Event occurs at 13:50, 14:15, and 15:15. Aljazeera English. You know, that's it. That's what I love. I love to bring people together. I'm an Iranian-born ethnic Azeri who grew up in England, married a German lady, and embraced Sunni Islam. That's a really interesting combination... I'm not interested in politics, generally. I don't like politics, including Islamic politics"
  26. (en) "Sami Yusuf: A sacred trust". The National (Abu Dhabi).
  27. 27,0 27,1 (en) Shahid, Omar,"The rise and rise of Islamic music". Al-Ĝaziro en la angla, la 4-an de decembro 2013.
  28. 28,0 28,1 (en) "Singer Sami Yusuf Joins WFP As Global Ambassador Against Hunger". WFP, la 26-an de aŭgusto 2014, alirite la 20-an de aprilo 2021.
  29. (en) Noorhan Barakat, "Four Poets of Peace honoured in Dubai". Gulfnews, la 23-an de februaro 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]