Jean Améry
Jean Améry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean Améry | |||||
Naskonomo | Hans Chaim Mayer | ||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1912 en Vieno | ||||
Morto | 17-an de oktobro 1978 (65-jaraĝa) en Salcburgo | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Trodozo vd | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana • franca vd | ||||
Loĝloko | Vieno • Belgio vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto filozofo rezistobatalanto vd | ||||
Aktiva dum | 1935– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean AMÉRY (vere: Hans Maier; naskiĝinta la 31-an de oktobro 1912 en Vieno, mortinta la 17-an de oktobro 1978 en Salzburg) estis aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto. La okupiĝo pri nacisocialismo klaras en la tuta verkaro publicista kaj beletra.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post trejniĝo de librovendisto li studis en Vieno literaturhistorion kaj filozofon. Tiam li tre interesiĝis pri la neopozitivismo de la rondoj ĉirkaŭ Moritz Schlick kaj Rudolf Carnap. Liaj fruaj pseŭdonimoj estis Hanns Mayer, Chaim Wiener kaj Peter Frühwirt. En la aĝo de 22 jaroj li eldonis kun Ernst Mayer la literaturgazeton "Die Brücke". Unu jaron pli poste aperis lia romano Die Schiffbrüchigen kie respeguliĝis la potencakiro de la nazioj. Post la Anschluss, li fuĝis al Belgujo kie li iĝis membro de la rezistado. Pro liaj kontraŭnaziaj engaĝiĝoj kaj juda origino li estis en pluraj koncentrejoj (kaj en la ekstermejo Aŭŝvico). En 1945 li estis liberigita fare de britaj soldatoj en Bergen-Belsen.
Post 1945 li laboris kiel liberprofesiulo en Bruselo kaj dum 20 jaroj kontribuis al gazetoj de Svislando, ĉar li rifuzis reklami en Aŭstrio aŭ Germanio. Ekde la malfruaj 1950-aj jaroj li ankaŭ publikigadis en Germanujo. Li ŝanĝis sian nomon al AMÉRY, kiel speco de anagramo laŭ sia originala nomo, kaj la ŝanĝo celis pruvi sian liberigon de germana kulturo kaj ĝia integriĝo en francan kulturon.
Li skribis nenion pri la holokaŭsto kaj liaj speroj kiel survivanto; li diris, ke estas malfacile por li skribi pri ĝi. Nur en 1964, laŭ instigo kaj petego de la germana poeto Helmut Heißenbüttel, li verkis sian libron Jenseits von Schuld und Sühne (Preter kulpo kaj pekliberigo), kiu estas kolekto de eseoj eldonita en Germanio en 1966. Ĉi tiu estas la sola libro de Amery pri Aŭŝvico, kaj eĉ en ĝi li ne priskribas objektive, kio okazis al li, sed uzas individuajn spertojn, sur kiuj li bazigas sian filozofian diskuton. Kontraste kun sia koncentreja kolego, la psikologo Viktor Frankl, li ne kreis teorion bazitan sur la terura sperto; li ja agnoskas, ke religiuloj, aŭ tiuj, kiuj tenis apartan ideologion, povus fidi sian kredon por krei transcendan mondon, sur kiu ili povus sin apogi, kaj tiusence, li agnoskas, ke ilia ekzisto estus pli facila. Tie klare videblas la influo de ekzistencialismo, ekz. de Jean-Paul Sartre.
Amery estis intelektulo, kies tuta mondo estis detruita; lia alfronto, antaŭ la kolapso de la mondo de valoroj, sur kiu li kreskis, estas la bazo por la filozofia diskuto en liaj libroj, provoka kaj pensiga diskuto, kiu metis Amery kiel estimatan filozofian verkiston.[1]
Malgraŭ premo de siaj legantoj, Amery ne revenis al Aŭŝvico en siaj postaj libroj. Li plu verkis pri aliaj aspektoj de homa ekzisto. La sekva libro, publikigita du jarojn poste, nomiĝis Über das Altern, "Pri la maljuniĝo"; du jarojn poste li publikigis sian libron Unmeisterliche Wanderjahre, "La Vagaj Jaroj de la Vaganto." Li nomis ĉi tiujn tri librojn "aŭtobiografia trilogio".
Ĉe Lefeu oder der Abbruch (1974) li volis kombini esean kaj romanan formojn. Estante ĝisosta raciismulo li favoris kritikan kaj maldogman marksismon.
En 1978 li memmortigis sin: antaŭe ĉe Hand an sich legen. Diskurs über den Freitod (1976) li jam profunde estis temiginta suicidojn.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Liaj laboraĵoj klare havas la idealon de klerisma humanismo kaj logika empiriismo. Ankaŭ agnostikismo ne malŝparatas. Jen aliaj verkoj: Geburt der Gegenwart (1961), Über das Altern (1968), Unmeisterliche Wanderjahre (1971), Widersprüche (1971), Charles Bovary, Landarzt (postmorte 1978), Örtlichkeiten (postmorte 1980), Weiterleben, aber wie? (postmorte 1982) kaj Der integrale Humanismus (postmorte 1985). Améry estis koresponda membro de Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio je Darmstadt kaj de PEN-klubo germana. En 1982 oni aljuĝis unuafoje la t.n. Jean-Améry-premioj por esea kreado.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ligiloj ĉe DDB
- Informoj pri Jean Améry en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- An essay on Jean Améry and the notion of resentment
- Gerstein im Gespräch mit Améry (1976), Niederschrift in: Der Spiegel 44/1978
- Honora tombo de li en Vieno
- Sonregistraĵoj kun kaj pri Améry
- ↑ D. G. Myers. Jean Améry: A Biographical Introduction, in: Holocaust Literature: An Encyclopedia of Writers and Their Work, ed. S. Lillian Kremer (New York: Routledge, 2002).