Simon Pauli la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Pauli la Juna
(1603-1680)
Bildo el la libro "Flora Danica", eldonita en 1648.
Bildo el la libro "Flora Danica", eldonita en 1648.
Persona informo
Naskiĝo 6-a de aprilo 1603
en Rostock, Germanio
Morto 25-a de aprilo 1680
en Kopenhago, Danio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Rostock
Universitato de Lejdeno
Universitato de Parizo
Universitato de Wittenberg
Universitato de Kopenhago
Familio
Patro Heinrich Pauli (kuracisto) vd
Edz(in)o Elisabeth Fabricius vd
Infanoj Daniel Paulli • Oliger Paulli • Jacob Henrik Paulli • Philip Adolph Paulli vd
Profesio
Okupo botanikistokuracisto • universitata instruisto • anatomo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simon PAULI la Juna (1603-1680) estis germana teologo, naturalisto, kuracisto, botanikisto, profesoro pri anatomio, kirurgio kaj botaniko en la Universitato de Kopenhago kaj persona kuracisto de la danaj reĝoj Kristiano la 4-a kaj Frederiko la 3-a.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Bildo de Simon Pauli la Juna.
"Domus Anatomica" prezentita en "Cista medica Hafniensis" de Thomas Bartholin, en 1662.
"Schleichera oleosa", planto el la familio de la sapindacoj, de la ĝenro Paullinia, omaĝe al Simon Pauli far Karolo Lineo, de la sama familio de la gvarano.

Simon Pauli estis filo de Heinrich Pauli, nepo de Simon Pauli la Maljuna, kaj patro de la anatomo Jacob Henrik Pauli (1637-1702), la libristo Daniel Pauli (1640-1684) kaj la riĉa komercisto kaj eldonisto Holger Paulli (1644-1714).

La ĝenro Paullinia estas nomita liaomaĝe. Pauli estis la unua kortega kuracisto de Frederiko la 3-a, kaj faris valorajn kontribuojn al anatomio kaj botaniko. Li verkis kaj publikigis plurajn disertaĵojn pri medicino kaj botaniko, precipe "Quadripartitum Botanicum". Li ankaŭ estis mova forto inter la establado de la "Domus Anatomica", la unua anatomia teatro en Kopenhago.

Pauli estis edukita en pluraj lokoj, inkluzive de Rostock, Lejdeno, Parizo kaj Kopenhago, kie li enmatrikuliĝis inter 1626 kaj 1629. Li doktoriĝis en Wittenberg . Li oficis kiel kuracisto en Rostock kaj Lubeko kaj en 1639 li iĝis profesoro pri anatomio, kirurgio kaj botaniko en la Universitato de Kopenhago. En tiu universitato li muntis en 1645 "Theatrum Anatomicum", unu el la unuaj en ĝia ĝenro. Nicolaus Steno (1638-1686) estis lia lernanto en la Universitato de Kopenhago. Kristiano la 4-a komisiis lin pri eldonado de flaŭro, publikigita sub la titolo "Flora Danica" (1648), antaŭaĵo de la "Flora Danica", publikigita unu jarcento poste de Georg Christian Oeder (1728-1791).[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]