Monarka papilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monarka papilio
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidoptera
(senranga familio) Papilioj
Familio: Nimfaledoj Nymphalidae
Genro: Danaus
Specio: D. plexippus
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Itineroj de migrado de D. Plexippus plexippus.

La monarkamonarĥa papilio (Danaus plexippus) estas speco de lepidoptero de la familio Nimfaledoj, superfamilio Papilionoideoj. Ĝi estas eble la plej konata el ĉiuj papilioj de Nord-Ameriko. De la 19a jarcento ĝi estis enkondukita en Nov-Zelando kaj en Aŭstralio. Je la alia flanko de Atlantiko ĝi loĝas ankaŭ en la Kanariaj Insuloj, Acoroj, Madejro kaj Andaluzio, kaj ĝi foje aperas kiel migranto en Okcidenta Eŭropo.

La subspecio D. Plexippus plexippus efektivigas unu el la plej vastaj kaj abundaj migradoj de insektoj.. La aŭtuna generacio posedas grandan reziston kaj vivas plej longe, ĝis naŭ monatoj, dum aliaj generacioj povas vivi ĝis 24 tagoj. Danke al ĉi tiuj karakterizaĵoj ĝi povas vojaĝi ĝis 4,000 kilometrojn de Kanado kaj la nordo de Usono ĝis la pinarbaroj en la centro de Meksiko kaj returne.

Ĝiaj flugiloj estas oranĝ-koloraj kun nigraj linioj kaj estas facile rekoneblaj.

Taksonomio kaj nomaro[redakti | redakti fonton]

D. Plexippus estas unu el dek du specioj de la genro Danaus laŭ iuj aŭtoroj. Estas 6 subspecioj (kvankam ankaŭ estas iom de malakordo pri ĉi tio). La plej konata subspecio estas D. Plexippus plexippus, kiu elmigras de Meksiko kaj suda Kalifornio ĝis Kanado. La ceteraj subspecioj estas distribuitaj en Centr-Ameriko, Karibio kaj la nordo de Sud-Ameriko, ĝis Amazono. Ĉi tiuj subspecioj ne partoprenas de la migra fenomeno priskribita en aliaj sekcioj de ĉi tiu artikolo.

La monarko estis unu el la multaj specioj origine priskribitaj de Karolo Lineo en sia Systema naturæ de 1758 kaj estis unue inkludita en la genro Papilio.

Raŭpo de monarka papilio.

La komuna nomo «monarko» estis elpensita en 1874 de la usona entomologo kaj paleontologo Samuel Hubbard Scudder pro tio ke, en lia opinio, «ĝi estas unu el la plej grandaj el niaj papilioj, kaj kovras vastan loĝlokon». Ĝia nomo ankaŭ estis en honoro de la reĝo Vilhelmo la 3a de Anglio.

En Meksikio oni konas ĝin ankaŭ kiel papilio "rikoltanta" pro tio ke ĝi atingas la centron de la lando dum la epoko de rikolto, kaj ankaŭ kiel "kolombo".[1]

Fase larva
Malsamaj stadioj de larva kresko de D. Plexippus

Ciklo de vivo[redakti | redakti fonton]

La ciklo de vivo de la monarka papilio.

La monarka papilio havas enverguron de inter 8,9 kaj 10,2 cm. La ina monarko havas nigrajn vejnojn, dikajn en siaj flugiloj; tiuj de la masklo, krom esti pli maldikaj havas malluman makulon en la centro de vejno de ĉiu posta flugilo; ĝi estas glando kiu produktas feromonojn, kaj krome, estas iomete pli granda.[2] La plenkreskaj pezas ĉirkaŭ duonan gramon.

Ĝenerale la papilio vivas 4 tagojn kiel ovo, 2 semajnojn kiel raŭpo, 10 tagojn kiel krizalido kaj de 2 al 6 semajnoj kiel plenaĝulo aŭ imagino.

La daŭro de ĉiu el la etapoj dependas de pluraj faktoroj, inter kiuj la temperaturo estas tre grava.

Tio vere mirinda de ĉi tiu speco estas ke la papilioj naskitaj fine de somero kaj komencoj de aŭtuno formas specialan generacion (generacio "metuŝelaĥ"), kiu vivas ĝis 9 monatoj kaj realigas kompletan ciklon de migrado (iro kaj reveno) de Kanado ĝis Meksikio sekvante la itineron sekvitan de antaŭaj generacioj.[1] Dum ĉi tiu migrado la papilioj iom post iom renkontiĝas en grandaj grupoj, alvenante milionoj da ili al la lokoj de vintrumado.[3]

Migrado[redakti | redakti fonton]

Monarkaj papilioj kovras tute la arbojn.

La subspecio D. Plexippus plexippus estas speciale konata pro sia longa jara migrado. Ĝi realigas amasajn migradojn al la sudo, de aŭgusto al oktobro, kaj ĝi migras al la nordo en printempo.[4][5]

La papilioj loĝantaj oriente de la Roka Montaro, kiu inkludas pli ol 95 % de la usona loĝantaro, travintras en la statoj de Meksiko kaj Miĉoakano en Meksikio. La plimulto de la lokoj de travintrado estis inkluditaj en la Rezervo de la Biosfero de la Monarka Papilio. Ĉi tiuj sanktejoj estis deklaritaj en 2008 kiel Natura Heredaĵo de la Homaro de la UNESKO.

La loĝantaro okcidente de la Roka Montaro, multe pli malgranda (malpli ol la 5 %) ol tiu de la orienta loĝantaro, travintras en pluraj lokoj de la centra marborda zono de Kalifornio, ĉefe en Pacific Grove, kaj Sankta Cruz. La generacio kiu efektivigas la migradon estas tre malsama al la aliaj generacioj. La adoltoj de la migra generacio vivas ĝis ok aŭ naŭ monatoj. La maniero kiel la speco kapablas reveni al la samaj lokoj de travintrado post pluraj generacioj ankoraŭ estas esplorata; la flugŝablonoj estas hereditaj, bazitaj en miksaĵo de cirkadiaj ritmoj kaj la pozicio de la suno en la ĉielo.[6][7]

Ĝi estas unu el la malmultaj insektoj kiuj sukcesas realigi transatlantikajn tranavigadojn. Kelkaj monarkaj papilioj atingas la sudokcidenton de Britio kaj Hispanion en la jaroj de favoraj ventoj, kaj ili eĉ instaliĝis konstante en la Kanariaj Insuloj ekde 1804, en Tenerifo kaj en la naturaj parkoj de la Markolo kaj Los Alcornocales, en la provincoj de Kadizo kaj Malago, danke al la varma klimato kaj al la ekzisto de la plantoj kiujn ili bezonas por postvivi.[8][9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Galindo-Leal, C. y E. Rendón-Salinas. 2005. Danaidas: Las Maravillosas Mariposas Monarca. WWF México-Telcel. Publicación Especial No. 1. WWF-Telcel. 82 pp.
  2. The Urban Naturalist. ISBN 0486403998.
  3. Monarchs and Milkweed: A Migrating Butterfly, a Poisonous Plant, and Their Remarkable Story of Coevolution. ISBN 9781400884766.
  4. Robert Michael, National Audubon Society Field Guide to North American Butterflies.
  5. Alfred A. Knopf, New York, ISBN 0-394-51914-0
  6. Merlin C, Gegear RJ, Reppert SM. (2009). Antennal Circadian Clocks Coordinate Sun Compass Orientation in Migratory Monarch Butterflies. Science 325: 1700-1704. COI:10.1126/science.1176221
  7. Kyriacou CP. (2009). Unraveling Traveling. Science 325:1629-1630 COI:10.1126/science.1178935
  8. Vd. Alejandra Agudo, "La mariposa monarca ha llegado a Cádiz para quedarse", en El País, 30-III- 2012, http://sociedad.elpais.com/sociedad/2012/03/30/actualidad/1333110620_706425.html rigardita 1-IV-2012, 7:41.
  9. J. Fernández Haeger kaj D. Jordano Barbudo, "La mariposa monarca Danaus plexippus (L., 1758) en el estrecho de Gibraltar (Lepidoptera: Danaidae)" en SHILAP Revista de Lepidopterología, vol. 37, núm. 148, diciembre 2008, p. 221 a 238, http://www.redalyc.org/redalyc/pdf/455/45515028003.pdf.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]