Anna de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna de Kievo
Persona informo
Анна
Naskiĝo 1030
en nekonata
Morto 1075
en nekonata
Tombo Villers Abbey vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Subskribo Anna de Kievo
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Jaroslavo la Saĝa vd
Patrino Ingegerd Olofsdotter de Svedio vd
Gefratoj Elizabeto de Kievo • Anastasia de Kievo • Vsevolod la 1-a de Kievo • Izjaslav la 1-a de Kievo • Igor Jaroslaviĉ • Svjatoslav la 2-a de Kievo • Vladimir de Novgorod • Vjaĉeslav Jaroslaviĉ vd
Edz(in)o Henriko la 1-a • Raoul IV of Vexin vd
Infanoj Filipo la 1-a • Hugh I, Count of Vermandois vd
Profesio
Okupo reĝedzino de Francio vd
Laborkampo historio • reĝa dinastio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna de KievoAnna Jaroslavna (ruse Анна Ярославна, ukraine Ганна Ярославна) (ĉ. 1030 – 1075) estis princino de Kieva Regno kiu iĝis reĝino de Francio en 1051 edziniĝinte kun reĝo Henriko la 1-a. Ŝi regis la regnon kiel regantino dum la neplenaĝo de ilia filo Filipo la 1-a de la morto de Henriko en 1060 ĝis sia kontestata edziniĝo al grafo Raoul la 4-a de Valois. Anna fondis la Abatejon de Sankta Vincento en Senlis.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Arthistoriisto Victor Lazarev supozis ke la plej maldekstra figuro sur tiu fresko en la Katedralo de Sankta Sofia (Kievo), reprezentis Anna-n. Laŭ historiisto Robert-Henri Bautier, ĝi reprezentas unu el ŝiaj fratoj

Anna estis la filino de Jaroslavo la Saĝa, Grandprinco de Kievo kaj Princo de Novgorod, kaj de lia dua edzino Ingegerd Olofsdotter de Svedio.[1] Ŝia preciza naskiĝdato estas nekonata; Philippe Delorme sugestis 1027,[1] dum Andrew Gregorovich proponis 1032, citante mencion en Kieva kroniko de la naskiĝo de filino al Jaroslavo en tiu jaro.

La preciza loko de Anna en la naskiĝordo de ŝiaj gefratoj estas nekonata, kvankam ŝi preskaŭ certe estis la plej juna filino.[1] Malmulto estas konata pri la infanaĝo aŭ eduko de Anna. Oni supozas, ke ŝi estis klera, almenaŭ sufiĉe por skribi sian nomon, ĉar ŝia subskribo en la Cirila alfabeto ekzistas sur dokumento el 1061.[1] Delorme substrekis ke Jaroslav fondis kelkajn lernejojn en sia regno kaj sugestas ke eduko estis altagrade aprezata en lia familio, igante lin proponi signifan eduknivelon por Anna.[1] Gregorovich sugestis ke Anna lernis la francan en preparo por sia edziniĝo kun reĝo Henriko la 1-a de Francio.[2]

Fianĉiniĝo[redakti | redakti fonton]

La intertraktadoj por la edziniĝo de Anna al la 18-jarojn pli aĝa reĝo Henriko okazis en la malfruaj 1040-aj jaroj, post la morto de la unua edzino de Henriko, Matilda de Frislando, kaj de ilia solinfano. Pro la urĝa bezono de heredanto, kaj la kreskanta malaprobo de la eklezio de parencaj geedziĝoj, fariĝis necese ke Henriko serĉu neparencan novedzinon.[1][3] La Kieva Regno ne estis nekonata al la francoj. Jaroslavo edzigis plurajn el siaj infanoj al okcidentaj regantoj provante eviti la influon de la Bizanca imperio.[1]

En la aŭtuno de 1049 aŭ printempo de 1050, Henriko sendis episkopon Gauthier de Meaux, Goscelin de Chauny, kaj aliajn nenomitajn konsilistojn al la kortego de Jaroslavo.[1] Estas eble ke ekzistis du diplomatiaj misioj al la Kieva Regno en tiu tempo, kun Roger de Chalons ankaŭ ĉeestanta.[1][2][4] Neniu noto pri la geedziĝintertraktadoj aŭ la aranĝoj pri doto plu restas, kvankam Anna laŭdire forlasis Kievon kun "riĉaj donacoj".[1] Gregorovich asertas ke parto de la riĉaĵoj kiun ŝi alportis al Francio inkludis la Jacinto-juvelon kiun Abato Suger poste muntis sur relikvujon de Sankta Denizo.[2][5] Anna forlasis Kievon en la somero aŭ aŭtuno de 1050 kaj vojaĝis al Reims.[1]

Reĝineco[redakti | redakti fonton]

Anna edziniĝis kun Henriko la 19-an de majo 1051, dum la festo de Pentekosto.[1][6] Henriko estis preskaŭ dudek jarojn pli aĝa ol Anna.[1] Ŝia edziniĝo la 19-an de majo 1051 sekvis la instalaĵon de Lietbert kiel episkopo de Cambrai, kaj Anna estis kronita tuj post la geedziĝ-ceremonio, kio igis ŝin la unua franca reĝino kiu festis sian kronadon en Katedralo de Reims.[1]

Anna kaj Henriko estis geedzoj dum naŭ jaroj kaj havis tri filojn: Filipo, Roberto (kiu mortis en junaĝo), kaj Hugo.[1] Al Anna estas ofte atribuata la enkonduko de la greka nomo "Filipo" al reĝaj familioj de Okcidenta Eŭropo, ĉar ŝi donis ĝin al sia unua filo; ŝi eble importis ĉi tiun grekan nomon de sia ortodoksa kulturo.[4] Eble ankaŭ estis filino, Emma, eble naskita en 1055; estas nekonate ĉu ŝi edziniĝis aŭ kiam ŝi mortis.[1] Henriko kaj Anna de Kievo laŭdire estis plie la gepatroj de la beatigita figuro Edigna.[7]

Kiel reĝino, Anna havintus la privilegion partopreni en la reĝa konsilio, sed preskaŭ ne ekzistas registroj pri tio, ke ŝi farus tion.[1] En ĉarto de 1058, Henriko donis privilegion al paro da vilaĝoj asociitaj kun la abatejo de Saint-Maur-des-Fossés farante tion "kun la aprobo de mia edzino Anna kaj niaj infanoj Filipo, Roberto, kaj Hugo". Anna ŝajnas esti posedinta teritoriojn en la sama regiono laŭ la kondiĉoj de sia doto.[1]

En 1059, reĝo Henriko komencis kvereli kun la eklezio pro temoj ligitaj al Gregoria reformo.[1] Dum tiu tempo, Papo Nikolao la 2-a sendis al reĝino Anna leteron konsilantan al ŝi sekvi sian konsciencon por korekti maljustaĵojn kaj interveni kontraŭ subprema perforto, ankaŭ instigante ŝin advokati kun ŝia edzo por ke li povu regi kun modereco.[1] Laŭ Delorme, kelkaj historiistoj interpretis tiun leteron de la papo kiel indikon de la konvertiĝo de Anna de Ortodoksismo al Katolika Eklezio.[8]

Regenteco[redakti | redakti fonton]

Anna portretita sur ukraina monero de 2014

Post la morto de Henriko la 4-an de aŭgusto 1060, Filipo sukcedis al la trono.[1][9] Grafo Baldueno la 5-a de Flandrio, la edzo de la fratino de Henriko, Adela, estis asignita por esti la kuratoro de Filipo.[1] Anna eble ankoraŭ ludis aktivan rolon en registaro ĉe tiu punkto; akto de 1060 montras ŝian nomon sekvante tiun de Filipo, kaj ŝia nomo same aperas en kvar ĉartoj kiel tiu de Baldueno.[1] Ŝi ankaŭ dungis la tutoron de Filipo, kiu estis konata en la kortego per greka titolo.[1]

La nura ekzistanta subskribo de reĝino Anna originas el tiu ĉi periodo, surskribita sur dokumento farita en Soissons por la abato de Saint-Crépin-le-Grand, nun tenata en la Nacia Biblioteko de Francio.[10] Sub la simbolo de la reĝo, Anna aldonis krucon kaj ok literojn en la cirila, verŝajne kun la signifo "Anna Reina".[1] Indico pri la rolo de Anna en la registaro, aliflanke, malaperis en 1061, ĉirkaŭ la tempo kiam ŝi reedziniĝis.[1] Ŝia dua edzo estis grafo Raoul la 4-a de Valois.[9] Tiu geedziĝo estis kontestata pro la parenceco de la paro, ĉar Raoul estis la kuzo de Henriko, kaj bigamiulo, ĉar Raoul daŭre estis teknike edziĝinta al sia dua edzino, Haquenez.[1] Raoul estis ekskomunikita pro ĉi tiuj malobeoj.[1] La konsilistoj de reĝo Filipo eble instigis lin deturni sin de sia patrino, eble malfidante la influon de Raoul.[9] Raoul komencis nomi sin mem duonpatro de la reĝo en la malfruaj 1060-aj jaroj.[1] Li mortis en 1074, lasante Anna-n denove vidvino.[1]

Ĉarto subskribita de Anna kaj de ŝia filo Filipo en 1063

En 1062, Anna donis konsiderindan monsumon por restaŭri kadukan kapelon en Senlis, origine dediĉitan al Sankta Vincento de Zaragozo, testamentante terojn kaj enspezojn al la nova establo por ke la organizo povu vivteni sin.[1] Ŝi ankaŭ skribis leteron klarigante siajn kialojn de dediĉado al la abatejo. La letero montras aliĝon al Greke Ortodoksa Eklezio. Ekzemple, la esprimo "Maria (patrino de Jesuo)" estas uzita prefere ol la pli ofta "Nia Sinjorino", eble rilatante al la orienta koncepto de Theotokos. Kelkaj erudiciuloj kredas ke Anna ne skribis ĉi tiun leteron mem.[1]

Morto kaj sekvo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Anna en la Abatejo de Sankta Vincento

La preciza dato de la morto de Anna estas nekonata. Delorme kredas ke ŝi mortis la 5-an de septembro - la tago festita en Senlis - en 1075 (la jaro de ŝia lasta subskribita dokumento), dum aliaj proponis 1080.[1][2] Terminus ante quem estas disponigita per dokumento de 1089 de Filipo la 1-a, kiu indikas ke Anna estis mortinta tiam.[2]

En 1682, la Jezuita antikvaĵisto Claude-Francois Ménestrier sciigis ke li malkovris la tombon de Anna en la Cistercia Abatejo de Villiers.[1] La malkovro estis poste pridisputita, ĉar Villiers ne estis konstruita antaŭ la dektria jarcento, kvankam estas eble ke la restaĵoj de Anna estis movitaj tien iam post ŝia morto. Kiu ajn monumento eble estis tie, ĝi estis detruita dum la Franca revolucio.[1]

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, pliigita diplomatia kontakto inter Francio kaj Rusio kondukis al revivigita antikvaĵista intereso pri Anna, kaj kelkaj mallongaj biografioj estis publikigitaj.[1] En la 20-a jarcento, Anna iĝis simbolo de ukraina naciismo.[1] Aliflanke, filmo estis produktita en Sovetunio, Ярославна, королева Франции (Jaroslavna, la Reĝino de Francio) (1978), kiu neniel rilatis kun "ukraina naciismo". Opero nomita "Anna Jaroslavna", verkita de Antin Rudnytsky, unue estis prezentita ĉe Carnegie Hall en 1969. En 1998, la ukraina registaro eldonis poŝtmarkon en ŝia honoro.[2] En 2005, la Registaro de Ukrainio sponsoris la konstruadon de bronza statuo de reĝino Anna en Senlis, kiu estis inaŭgurita de prezidanto Viktor Juŝĉenko la 22-an de junio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 1,29 1,30 1,31 1,32 1,33 1,34 1,35 1,36 (2015) Anne De Kiev : épouse De Henri Ier. Parizo: Pygmalion.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Gregorovich, Andrew. Anna Yaroslavna, Queen of France & Princess of Ukraine: Anne De Kiev. Toronto: Forum.
  3. G. Duby, France in the Middle Ages, 987–1460, trans. J. Vale (Oxford, 1991), p. 117
  4. 4,0 4,1 Raffensperger, pp. 94–97.
  5. Bauthier, 550; Hallu,168, citing Comptes de Suger
  6. Megan McLaughlin, 56.
  7. Zeilinger, Ingrid. Sie ist die Dorfpatronin von Puch (germane). Münchner Merkur (2021-01-16). Arkivita el la originalo je 16 januaro 2021. Alirita 2021-11-14.
  8. Lobanov-Rostovskiĭ. (1825) Recueil de Pièces Historiques sur la reine Anne ou Agnès, épouse de Henri Ier, Roi De France, et Fille de Iarosslaf Ier, Grand Duc de Russie.. Parizo: De Firmin Didot.
  9. 9,0 9,1 9,2 Bogomoletz, Wladimir V (2005). “Anna of Kiev: An Enigmatic Capetian Queen of the Eleventh Century”, French History 19 (3), p. 299–323. doi:10.1093/fh/cri032. 
  10. Diplôme de Philippe Ier, concernant les autels de Pernant et Colombes (1063) (avec la souscription de la reine Anne de Kiev)..

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anne of Kiev en la angla Vikipedio.