J. G. Ballard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J. G. Ballard
Persona informo
James Graham Ballard
Naskiĝo 15-an de novembro 1930 (1930-11-15)
en Ŝanhajo,  Popola Respubliko Ĉinio
Morto 19-an de aprilo 2009 (2009-04-19) (78-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Religio ateismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Shepperton vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de KembriĝoKing's College • The Leys School vd
Familio
Infanoj Bea Ballard vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1951– vd
Verkado
Verkoj Crash ❦
Empire of the Sun ❦
The Drowned World ❦
The Crystal World ❦
The Burning World vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Graham BALLARD (la 15-an‏ de novembro 1930 - la 19-an de aprilo 2009 ) estis brita verkisto, unu el la plej konataj verkistoj de la "nova ondo" de sciencfikcio. Liaj plej konataj romanoj estas la kontestata Crash kaj la aŭtobiografia romano Imperio de la Suno, kiu traktas liajn travivaĵoj dum la Dua Mondmilito en japana internigejo. Ambaŭ romanoj estis adaptitaj al filmoj: Empire of the Sun, reĝisorita de Steven Spielberg en 1987 kaj Crash, reĝisorita de David Cronenberg en 1996.

La angla adjektivo "Ballardian", kiu signifas "simila aŭ rememoriga pri la situacioj priskribitaj en la verkado de J. G. Ballard, plejparte malgajaj pejzaĝoj kreitaj fare de homoj kaj la psikologiaj, teknologiaj, sociaj kaj mediaj efikoj kiuj formiĝis en ili", estas inkluditaj en la Collins-vortaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Ballard estis apotekisto por granda teksaĵa firmao, kaj estis nomumita prezidanto kaj manaĝero de la firmao en Ŝanhajo, kie Ballard naskiĝis. Ballard pasigis sian fruan infanaĝon en la internacia setlejo en Ŝanhajo, kiu estis dominita per britaj interesoj inter 1843 kaj 1941. Li estis sendita studi ĉe la Ŝanhaja Katedralo. Post la eksplodo de la Dua japana-ĉina milito, la familio de Ballard devis provizore evakui sian hejmon en la antaŭurboj kaj lui domon en Sud Ŝanhajo por eviti esti damaĝita fare de la bataltrupoj. Post kiam la japanoj konkeris Ŝanhajon, Ballard estis sendita kun sia familio al prizonkoncentrejo por civitanoj de la malamikoj de Japanio, kie severaj kondiĉoj regis. La familianoj estis lasitaj en tiu tendaro ĝis la fino de la milito, post kiu ili revenis al Anglio.

En 1949, Ballard komencis studi medicinon en la Universitato de Kembriĝo, kun la ambicio praktiki psikiatrion. Samtempe li okupiĝis pri verkado de avangardaj noveloj. Dum siaj studoj li decidis ke li volas okupiĝi pri literaturo kiel grava okupo. Li forlasis siajn medicinstudojn kaj okupiĝis pri diversaj laboroj. Interalie, li deĵoris en la brita aerarmeo dum du jaroj, dum kiuj li estis postenigita en Kanado kaj estis elmontrita al sciencfikcio sub la influo de usonaj revuoj. Post la sukceso de lia unua longa romano, "The wind from nowhere" (La vento de nenie) publikigita en 1961, Ballard iĝis profesia verkisto kiu vivtenis sin el literaturo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kolektoj de mallongaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Nefikcio[redakti | redakti fonton]

Intervujoj[redakti | redakti fonton]

  • Paris Review – J.G. Ballard (1984)
  • Re/Search No. 8/9: J.G. Ballard (1985)
  • J.G. Ballard: Quotes (2004)
  • J.G. Ballard: Conversations (2005)[2]
  • Extreme Metaphors (interviews; 2012)

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Baxter, John. The inner man: the life of J.G. Ballard. London: Weidenfeld & Nicolson, 2011.
  • Brigg, Peter. J.G. Ballard. San Bernandino, Calif: Borgo Press, 1985.
  • Baxter, Jeannette. J.G. Ballard. London New York: Continuum, 2008.
  • Delville, Michel. J.G. Ballard. Plymouth, U.K. in association with the British Council: Northcote House, 1998.
  • Gąsiorek, Andrzej. J.G. Ballard. Manchester New York New York: Manchester University Press Distributed exclusively in the USA by Palgrave, 2005.
  • Luckhurst, Roger. The angle between two walls : the fiction of J.G. Ballard. Liverpool: University of Liverpool Press, 1996.
  • McGrath, Rick (ed.). The JG Ballard Book. The Terminal Press. 2013.
  • Oramus, Dominika. Grave New World. Warsaw: University of Warsaw, 2007.
  • Pringle, David, Earth is the Alien Planet: J.G. Ballard's Four-Dimensional Nightmare, San Bernardino, CA: The Borgo Press, 1979.
  • Stephenson, Gregory, Out of the Night and Into the Dream: A Thematic Study of the Fiction of J.G. Ballard, New York: Greenwood Press, 1991.
  • McGrath, Rick (ed.). Deep Ends: The JG Ballard Anthology 2014. The Terminal Press. 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 None of the "complete" collections are in fact fully exhaustive, since they contain only some of the Atrocity Exhibition stories.
  2. Deadhead, Daisy (8-a de decembro 2009) We won't give pause until the blood is flowing. Alirita 8-a de decembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikloj, recenzoj kaj eseoj

Fontaj materialo

Nekrologoj kaj rememoraĵoj