Jan Niecisław Baudouin de Courtenay
Jan Niecisław Baudouin de Courtenay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1845 en Radzymin |
Morto | 3-an de novembro 1929 (84-jaraĝa) en Varsovio, Pollando |
Tombo | Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio |
Lingvoj | pola • rusa • franca • germana • Esperanto |
Loĝloko | Sankt-Peterburgo |
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Varsovio - historio, filologio (1862–1866) Jagelona Universitato Szkoła Główna Warszawska (en) Universitato de Karolo Humboldt-Universitato en Berlino Universitato de Lepsiko |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Aleksander Baudouin de Courtenay (en) |
Edz(in)o | Romualda Baudouin de Courtenay (en) |
Infanoj | Cezaria Baudouin de Courtenay Ehrenkreutz Jędrzejewiczowa (en) , Zofia Baudouin de Courtenay (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto filologo slavisto esperantologo profesoro fonetikisto |
Jan Niecisław BAUDOUIN DE COURTENAY [boduen de kurtenej] (ruse Иван Александрович Бодуэн де Куртенэ Ivan Aleksandroviĉ Boduen de Kurtene; naskiĝis la 3-an de marto 1845 en Radzymin apud Varsovio, mortis la 3-an de novembro 1929 en Varsovio) estis polo, devenanta el franca familio, universitata profesoro interalie de Jagelona Universitato. Li kreis por la monda scienco la terminon fonemo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li devenis el la franca aristokrata familio (gento), la gentopatro estis Petro, la plej juna filo de la reĝo Ludoviko la 6-a (Francio) (kromnomo: Ludoviko la Dika). Unu el la antaŭuloj de Baudouin de Courtenay venis al Pollando kaj estis la kolonelo de la fremdlandana gvardio en la korto de pola reĝo Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio). Lia patro Aleksander estis geometro en Radzymin.
Dum la jaroj 1862–1866 Baudouin de Courtenay studis en Universitato de Varsovio, akirante la titolon magistro pri histori-filologio. Dum la jaroj 1866–1868 kiel stipendiulo de la rusia klerig-ministerio li daŭre studis en eksterlando: Prago, Jena kaj Berlino. En la jaro 1870 en Lejpcigo li doktoriĝis, la disertacio (disertaĵo): O języku staropolskim sprzed wieku XIV (Pri la malnovpola lingvo antaŭ de la 14a jc) akirante titolon doktoro pri filologio.
Li estis eminenta lingvisto, ano de la Pola Akademio. Aktiva liberpensulo, prezidanto de la Pola Esperanto-Delegitaro. Kuraĝa defendanto de la interesoj de ĉiuj naciaj malplimultoj. Varma amiko de Esperanto, multaj artikoloj en la Esperanta kaj la pola gazetaro, multaj paroladoj. Kiel vicprezidanto de la Delegacio por Alpreno de Internacia Lingvo en 1907 defendis tie Esperanton kontraŭ aliaj projektoj kaj eksiĝis el la Delegacio : “Laŭ mia opinio, la lingvo internacia de Ido tute ne ekzistas […] Mi ne vidas en Ido, komparante ĝin kun Esperanto, efektivajn plibonigojn. Esperanto originala prezentas en sia tutaĵo la stampon de neneigebla originaleco, kiun ni vane serĉus en la projekto de Ido. En multaj punktoj "Ido" estas malpli valora ol Esperanto kaj prezentas ne progreson, sed malprogreson. Kiu decidiĝas rompi la unuecon de la esperantistaro entreprenas paŝon tre riskan kaj malbonkonsekvencan, sekve mi, volante eviti tiel gravan respondecon, estis devigita eksiĝi …” Historio de Esperanto. Edmond Privat (p. 63 kun referenco al la fonto : "Pola Esperantisto", junio 1908).
Li laboris en la universitatoj: Imperia Universitato de Kazano (1874—1883), Jurjeva (nun nomata: Universitato de Tartu) (1883—1893), krakova Jagelona (1893—1899), Sankt-Peterburga Universitato (1900—1918), Katolika Universitato de Lublino (1918-1919) (li lekciis tie i.a. pri sanskrito kaj himnoj de Rigvedo), Varsovia (1919-1929). En rusia lingvistika tradicio li estas fama kiel fondinto de la Kazana skolo.
Lia influo al lingvistiko estis grandega. Li atentigis, ke parolado estas la ĉefa en lingvoj, tiel altirante atenton de esplorantoj al vivaj nuntempaj lingvoj (sinkronio kontraŭ diakronio). Li kun la frue mortinta geniulo Mikołaj Habdank Kruszewski (Nikolao Kruŝevski), kiam ili ambaŭ laboris en la Imperia Universitato de Kazano (Kazanjo / Kazano) ili kune fondis la sciencon pri la fonemoj, fonologion, doninte bazon por la postaj sukcesoj en tiu tereno (kampo).
En la jaro 1915 arestis lin rusa sekreta polico "oĥrana" kaj li pasis tri monatoj en la cara malliberejo en Rusia Imperio pro la publikigo de broŝuro: Nacijonalnyj i tierritorialnyj priznak w awtonomii (Национальный и терpиториальный признак в автономии) kaj pro lia politika agado favore al aŭtonomeco de la poloj sub la rusa jugo.
Post restarigo de la pola ŝtateco li translokiĝis en Pollandon kaj tie daŭrigis sian politikan agadon por la rajtoj de lingvaj minoritatoj (ĉi-foje estis jam ne la pola, sed aliaj lingvoj, inkluzive de la rusa en Pollando).
Baudouin de Courtenay estis kandidato dum la elektado de Prezidento de Pollando
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1922 li estis la kandidato de la lingvaj malplimultoj (minoritatoj) en la Nacia Asembleo (Pola Sejmo + Pola Senato) dum la elektado de Prezidento de Pollando - li malvenkis, tamen ricevinte ĉirkaŭ 25 % apogon. En la unua etapo de la prezidenta balotado en la Nacia Asembleo (Sejmo + Senato) ne donis al unu kandidato plimulton (t.e. pli ol 50%). En la dua etapo malsukcesis la kandidato de socialistoj Ignacy Daszyński ĉar li ricevis nur 49 da voĉoj, ekz. Baudouin de Courtenay ricevis 103 da voĉoj t.e. ĉirkaŭ 25 % apogon de la Nacia Asembleo, tamen sen la fina rezulto. En la sekvaj etapoj malsukcesis: la kandidato de la naciaj malplimultoj (minoritatoj) Jan Niecisław Baudouin de Courtenay kaj kandidato de Pola Popola Partio "Piast" Stanisław Wojciechowski. En la lasta etapo restis finfine nur du kandidatoj: de dekstrularo la grafo Maurycy Zamoyski kaj Gabriel Narutowicz, kaj plimulton de la voĉoj ricevis Gabriel Narutowicz (tio estas: 289, kaj Zamoyski ricevis: 227).
Liaj politikaj konceptoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ Norman Davies Baudouin de Courtenay estis unu el la plej eksterordinaraj polaj pensuloj (saĝuloj, filozofoj) dum la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj. Davies skribi la jenon: "Li estis pacisto (pacifisto), zeloto de mediprotektado, feministo, batalanto por la progreso de edukado kaj liberpensulo, li ankaŭ estis kontraŭ la plimulto de sociaj kaj mentalaj konvencioj, kiuj regis en tiu tempo."
Baudouin de Courtenay apogis la konceptojn enkonduki al ĉiuj judaj lernejoj de Dua Pola Respubliko la lernadon de pola lingvo, kaj por ĉiuj polaj lernejoj la lernadon de la jida lingvo. En siaj publikaj elpaŝoj li malkaŝe kritikis la antisemitismon kaj ksenofobion ofte pro tio kritikita kaj atakita.
Familio
[redakti | redakti fonton]Li estis dufoje edziĝinta. La unua edzino estis luteranino Cezaria el la familio Pryfek (1841–1878).
Dua edzino estis Romualda el la familio Bagnicki (1857–1935) – historiistino kaj spacialisto pri pol-rusiaj aferoj. Ili kune havis 5 infanojn.
Filino Cezaria Baudouin de Courtenay (1885–1967) – profesorino pri etnografio en la Universitato de Varsovio kaj post la Dua Mondmilito la rektoro de Pola Universitato en Londono (la unua polino kiu estis rektoro en polaj universitatoj); ŝia unua edzo estis: Max Vasmer, la germana lingvisto; dua edzo: Stefan Ehrenkreutz, profesoro pri juro, senatano de Dua Pola Respubliko kaj la lasta rektoro de Universitato de Vilno; ŝia tria edzo: Janusz Jędrzejewicz la Ĉefministro de Dua Pola Respubliko. Post la tra edziĝo ŝia nomo estis: Cezaria Baudouin de Courtenay Ehrenkreutz Jędrzejewiczowa aŭ Cezaria Baudouin de Courtenay Ehrenkreutz Jędrzejewicz.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]La elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Einige Fälle der Wirkung der Analogie in der polnischen Deklination (1868)
- О древнепольском языке до XIV столетия (O driewnie-polskom jazykie do XIV stoletija), Lejpcigo, 1870) (La doktoriĝ-disertacio (disertaĵo): O języku staropolskim sprzed wieku XIV (Pri la malnovpola lingvo antaŭ de la 14a jc)
- Опыт фонетики рязанских говоров (Opyt fonietiki riаzjanskich goworow, 1875)
- Der Dialekt von Cirkno (Kirchheim) (mit Sprachproben), "Archiv für slavische Philologie" 7 (1884) und 8 (1885)
- Z powodu jubileuszu profesora Duchińskiego (1886) ([1])
- O ogólnych przyczynach zmian językowych (1891)
- Próba teorii alternacji fonetycznych (1894)
- Versuch einer Theorie phonetischer Alternationen (PDF; 7,0 MB), 1895
- Materialien zur südslavischen Dialektologie und Ethnographie I (PDF; 49,0 MB), 1895
- Кашубский «язык», кашубский народ и «кашубский вопрос» (Kaszubskij „jazyk”, kaszubskij narod i „kaszubskij wopros”, 1897) (Pri la: Kaŝuba lingvo, kaŝuba nacio kaj la kaŝubaj demandoj, 1897)
- Myśli nieoportunistyczne (1898) ([2])
- Szkice językoznawcze (1904)
- Материалы для южнославянской дiалектологiи и этнографiи II (PDF; 8,8 MB), 1904 (la rusa)
- Krzewiciele zdziczenia (1905) ([3])
- Jeden z objawów moralności oportunistyczno-prawomyślnej (1908) ([4])
- O języku pomocniczym międzynarodowym (1908) (Pri la helplingvo internacia, 1908) ([5])
- Zarys historii językoznawstwa, czyli lingwistyki (glottologii) (1909)
- Materialien zur südslavischen Dialektologie und Ethnographie III (PDF; 9,2 MB), 1913
- Charakterystyka psychologiczna języka polskiego (1915)
- Nacijonalnyj i tierritorialnyj priznak w awtonomii (Национальный и терpиториальный признак в автономии). (1914?, 1915) Pro la publikigo de tiu broŝuro li esti arestita kaj pasis tri monatoj en la cara malliberejo.
- Zarys historii języka polskiego[rompita ligilo] (1922)
- Mój stosunek do Kościoła (1927) ([6])
- Spostrzeżenia nad językiem dziecka (1974)
- Liliana Spinozzi Monai: Il Glossario del Dialetto del Torre di Jan Baudouin de Courtenay (PDF; 8,6 MB), 2009 (mit Baudouin’s Handschrift)
akireblaj en:
- Dzieła wybrane (Elektitaj verkoj), volumoj 1-6, Varsovio 1974–1990 PWN (Komitet Redakcyjny pod przewodnictwem W. Doroszewskiego)
- Volumo 1: Szkice językoznawcze (reprodukcja wydania z 1904 r.)
- Volumo 2: O drevnepol’skom jazyke do XIV stoletija (reprodukcja wydania z 1870 r.)
- Volumo 3: Pisma dialektologiczne
- Volumo 4: Językoznawstwo ogólne i indoeuropejskie
- Volumo 5: Pisma polonistyczne, Pisma slawistyczne
- Volumo 6: Pisma publicystyczne (interalie: Unu el la simptomoj de moraleco oportunism-laŭleĝa / Jeden z objawów moralności oportunistyczno-prawomyślnej; Kwestia polska w Rosji / Pola demando (afero) en Rusio; Państwowość polska a Żydzi w Polsce / Pola Ŝtateco kaj judoj en Pollando; Antysemityzm a nauka uniwersytecka w Polsce / Antisemitismo kaj la universitata scienco en Pollando; Wyznaniowo nieprzyzwoite części ciała / Konfesie (religie) maldecaj partoj de la homkorpo; Kwestia żydowska w państwie polskim / Juda demando (afero) en pola ŝtato).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://pl.wikisource.org/wiki/Z_powodu_jubileuszu_profesora_Duchi%C5%84skiego
- ↑ https://pl.wikisource.org/wiki/My%C5%9Bli_nieoportunistyczne
- ↑ https://pl.wikisource.org/wiki/Krzewiciele_zdziczenia
- ↑ https://pl.wikisource.org/wiki/Jeden_z_objaw%C3%B3w_moralno%C5%9Bci_oportunistyczno-prawomy%C5%9Blnej
- ↑ https://pl.wikisource.org/wiki/Indeks:O_j%C4%99zyku_pomocniczym_mi%C4%99dzynarodowym
- ↑ https://pl.wikisource.org/wiki/M%C3%B3j_stosunek_do_Ko%C5%9Bcio%C5%82a