Ĉakravarti Rajagopalaĉari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉakravarti Rajagopalaĉari
C Rajagopalachari 1944.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1878 (1878-12-10)
en Thorapalli
Morto 25-an de decembro 1972 (1972-12-25) (94-jara)
en Ĉenajo
Lingvoj tamila lingvoangla lingvotelugua lingvo
Ŝtataneco BaratoBrita HindioDominio de Barato
Alma mater Bangalore University • Presidency College • Universitato de Madraso
Okupo
Okupo advokatolingvistotradukistokomponistoverkisto • pacaktivisto • politikisto
Information icon.svg
vdr

Ĉakravarti Rajagopalaĉari, Chakravarti Rajagopalachari (C. Rajagopalachari; 10a de decembro 1878 – 25a de decembro 1972), neformale nomata RajajiC.R., estis politikisto, sendependec-aktivulo, advokato, verkisto, historiisto kaj ŝtatestro de Barato.[1] Rajagopalaĉari estis la lasta Ĝenerala Guberniestro de Hindio, ĉar Hindio tuj iĝis Respubliko en 1950. Krome, li estis la unua hindi-naskita Ĝenerala Guberniestro, ĉar antaŭ li la posteno estis tenitaj de Brit-naskitoj.[2] Li servis ankaŭ kiel estro de la Barata Nacia Kongreso, Ĉefministro de la Madrasa Prezidenteco, Guberniestro de Okcidenta Bengalo, Ministro por Enlandaj Aferoj de Barato kaj Ĉefministro de la Madrasa ŝtato. Rajagopalaĉari fondis la Partion Sŭatantra kaj estis unu el la unuaj ricevantoj de la plej alta civila honoro de Barato, nome Bharat Ratna. Li arde kontraŭis la uzadon de atomarmiloj kaj estis proponanto de monda paco kaj disarmigo. Dum sia vivotempo, li ricevis la kromnomon 'Mango de Kriŝnagiri'.

Rajagopalaĉari kun Mahatma Gandhi dum la negocado inter Gandhi-Jinnah, 1944.

Rajagopalaĉari naskiĝis en la vilaĝo Torapalli en la distrikto Salem de la Madrasa Provinco (nune Kriŝnagiria distrikto de Tamil Nadu) kaj edukita en la Centra Kolegio, Bengaluro, kaj Prezidenteca Kolegio, Madras. En 1900 li startis praktikon de juro tiam prospera. Enirinta en politiko, li iĝis membro kaj poste Prezidento de la Salem-a municipo. Li aliĝis al la Barata Nacia Kongreso kaj partoprenis en agitoj kontraŭ la leĝo Rowlatt Act, aliĝis al la movado por Malkunlaborado, la Vaikom Satjagraha, kaj la movado de Civila malobeo. En 1930, Rajagopalaĉari riskis enprizonigon kiam li estris la Vedaranjam Sal-Satjagraha kiel reago al la Salomarŝo. En 1937, Rajagopalaĉari estis elektita Ĉefministro de Madras kaj servis ĝis 1940, kiam li rezignis pro la Brita militdeklaro kontraŭ Germanio. Li poste defendis kunlaboradon kun la militklopodoj de Britio kaj kontraŭis la movadon Quit India. Li favoris negocadon kun kaj Muhammad Ali Jinnah kaj kun la Tuthindia Islama Ligo kaj proponis tion kio poste estos konata kiel la C. R. formulo. En 1946, Rajagopalaĉari estis nomumita Ministro de Industrio, Liverado, Edukado kaj Financo en la Provizora Registaro de Hindio, kaj poste Guberniestro de Okcidenta Bengalo el 1947 ĝis 1948, Ĝenerala Guberniestro de Hindio el 1948 ĝis 1950, Ministro por Enlandaj Aferoj el 1951 ĝis 1952 kaj Ĉefministro de la Madrasa ŝtato el 1952 ĝis 1954. En 1959, li rezignis el la Barata Nacia Kongreso kaj fondis novan partion Sŭatantra, kiu luktis kontraŭ la Kongreso en la balotoj de 1962, 1967 kaj 1971. Rajagopalaĉari ludis gravan rolon por la formado de unuiginta Kontraŭ-Kongresa fronto en Madras sun estreco de C. N. Annadurai, kiu venkegis en la balotado de 1967. Li mortis en la 25a de decembro 1972 estante 94-jaraĝa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "C. Rajagopalachari: The icon India needs today". 8a de decembro 2016. Arkivita el la originalo en la 10a de decembro 2016. Alirita la 29an de aprilo 2020.
  2. "How Rajendra Prasad (and not Rajaji) became India's first president". Arkivita el la originalo en la 30a de novembro 2016. Alirita la 29an de aprilo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]