Ĥiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥiono (filino de Arkturo))
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitaj personoj. Por aliaj signifoj vidu la paĝon 6261 Kiono kaj Ĥionoj.
Flugo de Boreo kun Oritio, laŭ pentraĵo de Charles William Mitchell (1893). Pro siaj atributoj kaj rakontaro, Oritio estas ofte identigita al sia neĝa filino Ĥiono.
.

ĤionoKiono (el la greka χιών, «neĝo»[1]) estas la nomo de diversaj heroinoj de la helena mitologio.

Ĥiono, filino de Boreo[redakti | redakti fonton]

Ĥiono estis nimfo, filino de la anemo Boreo, la norda vento ankaŭ rilanta al vintro, kaj de la atika heroino Oritio, filino siavice de la atena Reĝo Ereĥteo[2]. Do, fratoj ŝiaj estis Kleopatro kaj la famaj boreidoj, Kalaiso kaj Zeto[3]. Kiel ŝia nomo evidentigas, ŝi estis duoranga diino pri neĝado.

Ĥiono havis sekretan amrilaton kun la mardio Pozidono, kaj kiam ŝi gravediĝis pro tio, ŝi tiel timegis la reagon de sia patro, ke ŝi jetis la sekrete ĵusnaskiĝinton Eŭmolpon en la maron[4]. Tamen, Pozidono protektis la bebon kaj translokigis lin al la etiopia marbordo, kie la mardiino Bentesikimo vartis lin ĝis lia maturiĝo.

Ĥiono, filino de Dedaliono[redakti | redakti fonton]

Ĥiono nomiĝis ankaŭ filino de la kruela Dedaliono[5], filo de la ĉiela diaĵo Eosforo[6]. La eksterordinara beleco de Ĥiono igis ŝin dezirata de multegaj viroj, kaj ne nur mortemaj, ĉar ŝi vekigis la lascivon de Hermeso kaj Apolono. Tiu lasta decidis atendi ĝis noktiĝo, sed Hermeso ne estis tiel pacienca. Li tuŝis ŝian vizaĝon per sia dormiga vergo, kaj tiamaniere li amoris kun ŝi. Ĝuste tiun nokton, Apolono, aliformite en maljunulino, ankaŭ unuiĝis al ŝi[7]. Rezulte de tiuj ĉi vizitoj, Ĥiono naskis paron da ĝemeloj. El ŝia rilato al Hermeso naskiĝis Aŭtoliko, fama ŝtelisto kaj trompisto[8], kaj kun Apolono ŝi estis la patrino de Filamono, elstara en kanto kaj ludado de citro[7]. Tamen, kelkaj versioj atribuas ŝian idaron al Filonizo, fratino ŝia.

Plendolore pro la morto de sia filino Ĥiono, Reĝo Dedaliono estis aliformita en falko, rabobirdo kiu ankoraŭ konservas la voremon kaj forton de tiu ĉi kruela reĝo.

La senĉesa flatado fare de ŝia multnombra admirantaro, inter ili du olimpanoj, igis Ĥionon fanfaroni pri ŝia beleco kaj aserti ke ŝi estis pli altranga ol Artemiso. Tio kompreneble kolerigis la diinon, kiu ne toleris ŝian hibrizon kaj mortigis Ĥionon per sagopafo kiu trapasis ŝian langon[9]. Dedaliono ne eltenis la doloron pro la perdo de sia filino, malgraŭ la penado de lia frato Ceikso konsoli lin. Dum la funebraĵoj de Ĥiono li klopodis trifoje ĵeti sin en la fajro, sed oni sukcesis haltigi lin. Post la kvara provo li kuradis tiel rapide ke neniu kapablis lin atingi, li trapasis kamparon kaj arbarojn, supreniris ĝis la pinto de Monto Parnaso kaj saltis en la abismon[6]. Tamen, Apolono (aŭ Zeŭso, laŭ la versioj) kompatis lin kaj, antaŭ ke li frakasu surgrunde, li aliformigis Dedalionon en falko[10]. Laŭ onidiro, la granda forto de falkoj, kaj ilia emo ĉasi la ceterajn birdojn, devenas de la kuraĝo de Dedaliono kaj de lia nekonsolebla doloro pro la morto de Ĥiono[9].

La marsrenkonta asteroido 6261 Kiono ricevis sian nomon el tiu ĉi mita figuro.

Ĥiono, edzino de Boreo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis personigo de neĝo, pro ŝia nomo, kaj parulino de Boreo, la vintra vento. Pro ŝiaj atributoj, oni rilatas kaj eĉ identigas ŝin kaj al Oritio («montara ŝtorma ventego») kaj al la samnomulino unue priskribita, kiu aperas en kelkaj fontoj ankaŭ kiel parulino (krom filino) de Boreo. Pseŭdo-Plutarko konsideras ŝin filino de Arkturo, tamen. Same kiel Oritio, Ĥiono estis forrabita de Boreo, kiu portis ŝin al Monto Nifanto. Pro tio, tiu montaro ricevis la kromnomon «Lito de Boreo»[11]. Tie, ŝi naskis al li filon nomiĝintan Hirpakso, kiu poste heredis la tronon de Reĝo Henioĥo.

Kun Boreo, ŝi ankaŭ estis la patrino de la tri boreidaj hiperboreoj, gigantaj membroj de tiu tribo kaj nemortemaj sacerdotoj de Apolono[12]. Laŭ Diodoro Sicila, elstara dinastio de hiperboreaj reĝoj kaj sacerdotoj asertis deveni de Boreo, supozeble pere de Ĥiono[13].

Aliaj personoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Per la rakonto de la najado Ĥiono, la antikvaj grekoj klopodis klarigi la strangan fenomenon de neĝado sur la egiptia dezerto.
.

Krom ties, de la antaŭe priskribitaj, Ĥiono estas ankaŭ la nomo de la jenaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Najada nimfo de la rivero Nilo (Egiptio). Ŝi estis filino de tiu ĉi riverdio kaj de lia edzino Kaliroo. Ĥiono estis seksperfortita fare de hinda kamparano, kaj pro tio kompata Zeŭso ordonis Hermeson porti ŝin al la nuboj (aŭ metamorfozi ŝin en nubo, laŭ la versioj). Jen la kialo de la eksterordinara neĝado sur dezerto[14] kaj de la porĉiama malamikeco inter neĝado kaj la kamparanoj[15].
  2. Plia najado, ĉifoje asociita al fonto aŭ puto proksima al Ĥio, ĉefa urbo de la samnoma egea insulo. Ŝi tre eble estis filino de loka oceanido. Ĥiono amoris kun la dio Pozidono kaj, dum neĝo faladis, ŝi naskis filon al li, nomiĝintan Ĥio, la unua eponimo de la insulo[16].
  3. La patrino de Priapo kun Dionizo[17].
  4. Unu el la niobidoj, la frumortigitaj gefiloj de Niobo kaj Amfiono[18].

Ĥiono en nuntempa populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĥiono (transliterite Khione) estas antagonisto en la romano de Rick Riordan «La perdita heroo» (The Lost Hero), el la romanserio «La herooj de Olimpo» (The Heroes of Olympus). En tiu verkaĵo, ŝi klopodas mortigi la sept ĉef-rolulojn per sia kapablo kontroli glacion kaj neĝon. Khione loĝas en Kebekio kun Boreo kaj siaj fratoj Zeto kaj Kalaiso. Tiu persono de la romano ankaŭ aperas en «La domo de Hadeso» (House of Hades), ankaŭ kiel kontraŭulino de «la sep». En tiu romano ŝi klopodas malebligi ke ili alvenu en Epiron por fermi la Pordoj de Morto, sed Piper McLean sukcesas haltigi ŝin.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henry George Liddell kaj Robert Scott. A Greek-English Lexicon, ĉe Perseus
  2. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.199.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.2.
  4. Higeno. Fabulae, 157.
  5. Ovidio. Metamorfozoj, 11.289.
  6. 6,0 6,1 Higeno. Fabulae, 200.
  7. 7,0 7,1 Ovidio. Metamorfozoj, 11.301.
  8. Higeno. Fabulae, 201.
  9. 9,0 9,1 Ovidio. Metamorfozoj, 318.
  10. Ovidio. Metamorfozoj, 11.295, 11.301 kaj 11.313-321.
  11. Pseŭdo-Plutarko. Pri riveroj, 5.3.
  12. Eliano. Pri bestoj, 11.1.
  13. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 2.47.6.
  14. Servio. Pri Eneado de Vergilio, 4.250.
  15. Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Ĥiono.
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.1.8.
  17. Skolio pri Amrakontoj de Teokrito, 1.21.
  18. Skolio pri Fenicaj virinoj de Eŭripido, 159.