Ľudovít Fulla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ľudovít Fulla
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1902 (1902-04-27)
en Ružomberok
Morto 21-an de aprilo 1980 (1980-04-21) (77-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka
Alma mater Academy of Arts, Architecture and Design in Prague
Okupo
Okupo pentristo • scenografo • ilustristo • grafikartisto • instruisto
vdr

Ľudovít FULLA (naskiĝinta je la 27-a de februaro, 1902 en Ružomberok - mortinta je la 21-a de aprilo, 1980 en Bratislavo) estis slovaka pentristo, grafikisto, ilustristro, scenejdekoraciisto, kaj artinstruisto. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj rolantoj de slovaka kreema arto en la 20-a jarcento.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La laboro de Fulla estis fundamente grava por la establiĝo de Slovaka Modernismo. Lia persona stilo estas karakterizata per speciala "bildpoezio" fidanta je surfaco kaj dekoracio, sintezo de raciaj kaj emociaj ingrediencoj, brilaj koloroj, scio pri popolarto, Orienta Slava ikonografio kaj monda Modernismo. Ľudovít Fulla estis ĉefe inspirita per la Praga modernista etoso. En liaj artaĵoj, la principoj de Vasilij Kandinskij, Marc Chagall, Pablo Picasso kaj Paul Klee troviĝas. En la sola manifesto de slovakaj modernistoj, li kaj sia amiko Mikuláš Galanda formulis firman starpunkton, celante miksi stilojn. Fulla estis rekonita dum generacioj pro siaj brilaj ruĝo, oranĝo, kaj flavo. Tio eble baziĝis sur la popola ikonografio ĉiam ĉeestanta en liaj artaĵoj, aŭ eble estis plia miksado de artaj epokaj stiloj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Balóny (Balonoj)
  • Požehnanie statku (Beno de la bovoj)
  • Vyhnanie z raja (Forpelo el paradizo)
  • Ukrižovanie (Krucumo)
  • Slovenská madona (Slovaka Madono)
  • Dedinská svatba (Vilaĝa Geedziĝo)