Saltu al enhavo

10cm haŭbizo mod. 38

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maketo de 10cm haŭbizo en artileria fuorto N-D-S 75 "Zelený" de fuortaro Dobrošov

10cm haŭbizo mod. 38 estis konstrue evoluigata en Uzinoj Škoda, poste, kiam en marto de 1935 ministerio de nacia defendo de Ĉeĥoslovakio komencis ĝian evoluon. Ĝi devis esti uzita en konstruataj ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en trikanonaj baterioj de artileriaj fuortoj aŭ en elŝovontaj kaj turniĝontaj artileriaj turoj.[1]

Konstrue ĝi eliris el jam ekzistanta kampa haŭbizo mod. 30 kaj parte en kelkaj punktoj ĝi estis kunigita kun 4cm kanono mod. 36. Samtempe kun la evolio de 10cm versio okazis konstruaj laboroj eĉ en versio de 8cm kanono, sed dum certaj problemoj kun tiu ĉi varianto la armeo decidiĝis iom haltigi tiun ĉi evoluon.

Ĝis forlaso de la limoj en septembro de 1938 oni ne sukcesis konstrue fini eĉ ne unu pecon de tiu ĉi haŭbizo. En produktejoj estis sume finitaj 15 ekzempleroj, sed kiuj jam servis al germana armeo. Post la milito ĉiuj 15 armiloj estis neniigitaj en gisejoj.[2]

Maketoj de haŭbizo mod. 38

[redakti | redakti fonton]

Du maketoj de tiu ĉi armilo estas hodiaŭ lokigitaj en muzeo de artileria fuortaro Dobrošov en vilaĝo Dobrošov proksime de Náchod. La muzeo akiris la maketojn en la jaro 1975 de muzeo de artileria fuortaro Hanička, kie ili restis kiel konsisto de rekvizitoj, kiujn oni uzis dum filmado de filmo Dny zrady (Tagoj de perfido) de reĝisoro Otakar Vávra. La maketoj aperas en la filmo sole en unu sceno kaj do ilia produkto devis esti neniel preciza, ili estas produktitaj el ligno kaj lado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ráboň, Martin; a kol.. (2005) Val na obranu republiky: Československé opevnění z let 1935-1938 na Králicku. Brno: Nakladatelství a vydavatelství Spolek přátel československého opevnění Brno, s.r.o., p. 355. ISBN 80-86463-21-4.
  2. Ráboň, Martin; a kol.. (2005) Val na obranu republiky: Československé opevnění z let 1935-1938 na Králicku. Brno: Nakladatelství a vydavatelství Spolek přátel československého opevnění Brno, s.r.o., p. 359. ISBN 80-86463-21-4.