23-a jarcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 2221)

La 23-a jarcento estas intervalo de cent jaroj laŭ la Gregoria Kalendaro de la Komuna Erao. Ĝi komenciĝos la 1-an de januaro 2201 kaj finiĝos la 31-an de decembro 2300. La periodo estas parto de la 3-a jarmilo.

Astronomiaj eventoj antaŭvidataj por la 23-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Aparte rimarkindaj sunaj eklipsoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj fenomenoj[redakti | redakti fonton]

Pasko[redakti | redakti fonton]

Krom se ŝanĝoj estos faritaj en la religia kalendaro, en 2285 la festo pasko de la "okcidentaj", neortodoksaj kristanoj okazos la 22-an de marto unuafoje ekde la jaro 1818 - tiu tago estas la plejeble frua dato en kiu pasko povas okazi.

Religiaj antaŭdiroj[redakti | redakti fonton]

Judismo[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ la juda interpreto de kreado de la mondo, Adamo estis kreita en la jaro 3761 antaŭ nia erao. En la jaro 2239 do finiĝos la 6-a jarmilo de la Hebrea kalendaro, kaj komenciĝos la 7-a jarmilo, kiu el spirita vidpunkto estu "sabata", pli trankvila ol la antaŭaj.[8] Laŭ signifa nombro de judaj kleruloj, la Jaro 6000 de la hebrea kalendaro estas la lasta tempo por la komenciĝo de la Mesia Epoko.

Johannes Trithemius[redakti | redakti fonton]

Scienc-fikcio kies eventoj okazu en la 23-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Literaturo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • La anglalingva romano The Witches of Chiswick (La Sorĉistinoj de Chiswick[9]) de Robert Rankin priskribas eventojn en la 19-a kaj 23-a jarcentoj. La heroo, William Starling, laboras en estonteca socio kie religio estas posedata de gigantaj nutraĵoproduktaj konzernoj kaj la loĝantaro estas forte tronutrita.
  • Pennterra, romano de Judit Moffett.
  • La romana trilogio Satellite Night (Satelita Nokto) fare de Nick Pollotta.
  • Sundiver, romano de David Brin.
  • La eventoj de la romano Methuselah's Children (la infanoj de Metuŝelaĥ) de Robert Heinlein komenciĝas en la 22-a jarcento kaj finiĝas en la 23-a jarcento.
  • Friday (Vendredo), plia romano de Robert Heinlein, probable okazas en la 23-a jarcento.
  • La romano Blue Mars (blua Marso) de Kim Stanley Robinson el trilogio pri la planedo Marso: la libroj finiĝu en la unuaj jaroj de la 23-a jarcento.
  • Deucalion de Brian Caswell.
  • La eventoj de la libro Dead Space: Martyr (morta kosmo: martiro) de Brian Evenson okazu en 2214.

Televido kaj kino (elekto)[redakti | redakti fonton]

Serio Star Trek[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la televidaj epizodoj el la serio Star Trek (Stela Vojaĝo) kaj la unuaj ses kinejaj filmoj el la serio okazu en la 23-a jarcento.

Indikiĝas specifaj naskiĝjaroj, parte eĉ naskiĝdatoj, por pluraj el la filmaj personaĵoj:

Kosma batalŝipo Jamato[redakti | redakti fonton]

La serio de animaciaj filmoj pri japana kosma batalŝipo Jamato 宇宙戦艦ヤマト, Uĉū Senkan Jamato) okazu en la komencaj jaroj de la jarcento, precipe inter 2201 kaj 2203. Nur la fina filmo, 復活篇 (Fukkatsu Hen, "reviviĝo") aŭ angle Resurrection, okazu en 2220.

Notoj[redakti | redakti fonton]