7066 Neso
7066 Neso | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 7066 Nessus |
Aliaj nomoj | 1993 HA2 |
Historio | |
Malkovrinto | David L. Rabinowitz (Spacewatch) |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
26-a de aprilo 1993 Observatorio de Kitt Peak |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
3664,932 Gm (24,499 AU) 1767,485 Gm (11,815 AU) 5562,380 Gm (37,182 AU) |
Discentreco | 0,518 |
Meza anomaliangulo | 61,460° |
Klinangulo | 15,639° |
Periodo | 44290,367 tagoj (121,260 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 5,57 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
31,374° |
Argum. de periapsido | 170,312° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 60 ± 16 km[1] |
Geometria albedo | ~0,06 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 9,6 |
7066 Neso estas mezgranda, malhela asteroido de la klaso de la Centaŭroj, korpoj de la ekstera regiono de la Sunsistemo.
Ĝi estis malkovrita la 26-an de aprilo 1993 de la usona astronomo David L. Rabinowitz elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak en la kadro de la projekto Spacewatch.
Ĝi estas la tria Centaŭro malkovrita post 2060 Ĥirono kaj 5145 Folo. Ĝi ŝuldas sian nomon al la centaŭro Neso (greke Νέσσος) de la helena mitologio. Tiu nomo estis proponita de astrologoj, kaj konsentita de IAU.[2]
Orbito[redakti | redakti fonton]
Ĝia perihelio situiĝas inter la orbitoj de Saturno kaj Urano kaj ĝia aphelio estas trans la orbito de Neptuno, en la Kujper-zono. Ĝia orbito estas malstabila pro la influo de la gasgigantoj. Neso estas tel dirita "SE Objekto" ĉas Saturno regas ĝian perihelion kaj la zono de Edgeworth–Kuiper regas ĝian aphelion. 50 ciferecaj simuloj de ĝia orbito montras, ke Neso ne pasos pli proksime ol 1 astronomia unuo (150 milionoj da km) je planedo dum almenaŭ 20 000 jaroj.[3]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Listo de transneptunaj objektoj, el Johnston's archive (angle)
- ↑ La tria Centaŭro Neso, el The Centaur Rerearch project (angle)
- ↑ Kvindek klonoj de 7066 Neso pasontaj je malpli ol 150 Gm (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle (7066) Nessus, el la datumbazo de AstDyS-2
- angle Slipo de (7066) Nessus (de IAU Minor Planet Center)
- angle 7066 Nessus : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7065 Fredschaaf | 7066 Neso | 7067 Kiyose |