Acetata anhidrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aceta anhidrido)
Acetata anhidrido
Plata kemia strukturo de la
Acetata anhidrido
Tridimensia kemia strukturo de la
Acetata anhidrido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Oksido de etanoilo
  • Etanoila etanato
  • Etanata anhidrido
  • Acetil-acetato"
Kemia formulo
C4H6O3
CAS-numero-kodo 108-24-7
ChemSpider kodo 7630
PubChem-kodo 7918
Merck Index 15,55
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun tranĉa odoro
Molmaso 102.089 g·mol−1
Denseco 1.082g cm−3
Fandpunkto −73.1 °C
Bolpunkto 139.8 °C
Refrakta indico  1,3901
Ekflama temperaturo 49 °C
Memsparka temperaturo 316 °C
Acideco (pKa) 4.76[1]
Solvebleco Akvo:26 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1780 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20 R20/22 R34
Sekureco S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H302, H314, H318, H330, H331, H332, H335[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P284, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P312, P320, P321, P330, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P405
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La acetata anhidrido estas organika anhidrido pro kondensado de du molekuloj de acetata acido. Analoge al la organikaj anhidridoj, pro reakcio kun akvo formas la korespondan acidon.

En media temperaturo estas senkolora irita likvido, ĝia manipulado postulas apartan singardon.

Ĝi estas uzata kiel reakciilo en reakcioj de Acetilado, plidetale por solidigi la grupon CH3-CO- en diversaj komponaĵoj. Inter ĝiaj industriaj utiligoj troviĝas la sintezon de la aspirino, de la celuloza acetato kaj heroino (diacetilmorfino) startante el la morfino.

La acetata anhidrido estas sintezita kun efikaj rezultoj pere de la Sintezo de Williamson, reakciante kloridon de acetilo kun acetato de natrio:

Sintezo de acetata anhidrido ekde acetila klorido kaj natria acetato.

Alia metodo estas konata kiel Procezo Wacker Chemie kaj estigas la acetatan anhidridon pere de aldona reakcio inter la ketenono kaj la acetata acido, laŭ la kemia ekvacio:

Sintezo de acetata anhidrido ekde la ketenono kaj acetata acido.

Industrie, ĝi estas generita grandkante pere de la Procezo Tennessee varianto de la Procezo Montesanto.

La acetata anhidrido rapide reakcias kun akvo por rezultigi acetan acidon, kun alkoholoj por devenigi la korespondan esterojn acetitajn, kaj kun aminoj por produkti la korespondajn acetamidojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inchem. Arkivita el la originalo je 2017-07-06. Alirita 2017-08-21.
  2. Sciencelab. Arkivita el la originalo je 2017-08-19. Alirita 2017-08-21.
  3. Pubchem