Adrian Frutiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adrian Frutiger
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1928 (1928-05-24)
en Unterseen
Morto 10-an de septembro 2015 (2015-09-10) (87-jara)
en Bremgarten ĉe Berno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Kunstgewerbeschule Zürich • Zurika Altlernejo de Artoj
Profesio
Profesio prestipdezajnisto • verkisto de nefikcio • artisto
Verkoj Frutiger
Univers
Avenir
OCR-B
Ondine Script
Méridien
Information icon.svg
vdr

Adrian FRUTIGER (naskiĝis la 24-an de majo en Unterseen kaj mortis la  2015 (87-jara) en Bremgarten ĉe Berno [1]) estis svisa tipografo, kreinto de tiparoj kaj de markemblemoj. Li estis unu el la plej kompetentaj kreintoj de la svisa tipografio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adrian Johann Frutiger naskiĝis en la Kantono Berno, en Svislando. Lia patro estis manteksisto.[2] Li iam diris ke, tre frue en la vivo, li komprenis ke lia mondo estos dudimensia kaj, 16-jara, li sciis ke li dediĉos sin al laboro nigra-blanka. Post metilernado kiel kompostisto ĉe la libro- kaj artpresejo Otto Schlaefli en Interlaken, li studis skulptarton, ilustradon kaj gravuradon inter 1948 kaj 1951 en  la Zurika Kunstgewerbeschule (lernejo pri aplikataj artoj)[3] ĉe Alfred Willimann kaj Walter Käch.[4] Tie li lernis ankaŭ kaligrafion. Frutiger komence laboris kiel grafikisto en Zuriko. 

En 1952 Charles Peignot dungas lin kiel kreanton de tiparoj en la grava tiparfandejo Deberny & Peignot en Parizo, kie li laboris kun Ladislas Mandel, Albert Boton kaj aliaj.[5] Peignot ebligis al Frutiger la familiariĝon kun la fotokompostilo Lumitype.[6] Komence de la 1960-aj jaroj Adrian Frutiger fondas sian propran atelieron kun André Gürtler kaj Bruno Pfäffli. Inter 1957 kaj 1967 li okupas la postenon de arta direktoro en la eldonejo Hermann.[3] Li longtempe kunlaboris kun la societo Linotype, kiu kontribuis al la sukceso de siaj tiparoj. Dum pluraj jaroj li instruis en la parizaj lernejoj École Estienne kaj École Nationale Supérieure des Arts Décoratifs. De 1992 li vivis en Bremgarten apud Berno.

Li ĉefe kreis la tiparojn Méridien, Univers (lanĉitaj en 1957 kaj kiuj famigis lin tutmonde), Avenir, Frutiger, Centennial,Versailles, Iridium, Serifa kaj eĉ OCR-B por aŭtomata tekstorekono.

La tiparo mendita por la indikŝildoj de la flughaveno Roissy-Charles de Gaulle, kiun la mendintoj baptis Frutiger post interkonsento kun la kreinto. Tiu skribo estas ankaŭ uzita por la turismaj indikŝildoj de la francaj aŭtovojoj kaj, ekde 2002, la varianto ASTRA-Frutiger estis adoptita por ĉiuj strataj trafiksignoj en Svislando. Ilia granda kvalito konsistas el multnombraj kaj subtilaj optikaj ĝustigoj por optimumigi la legeblecon.

Tutkomence de la 1970-aj jaroj li kreis la tiparon Métro, por la reto de parizaj komunumaj transportoj. Ĉi tiu alfabeto, kiel tiu de Roissy, estas adapto ĝisdatigita de la tiparo Univers — unu el la latinaj tiparoj plej uzataj tutmonde —, kiun li trovis tro ligita al la1960-aj jaroj[7].

Adrian Frutiger taksis tre grava la estetikon de tiparoj kaj ilian persvadkapablon (maksimo en tipografio tekstas ke «roza» ne skribiĝas same kiel «betono»). Li iam profetis: «Tago venos kiam vi vidos reklamojn enhavantaj nur kvar liniojn en Garamond sur blanka fono.» La estonteco pravigis lin.

En intervjuo publikigita en Neue Zürcher Zeitung en 1994 Frutiger malkaŝis, ke li perceptas 1,5 % de la vendoprezo de iuj liaj tiparoj. Li konfesas sin senpova fronte al la piratado de iuj el liaj kreaĵoj kaj resigne konsideras ĉi tiun imiton kiel formo de flatado.[8]

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Tiparoj desegnitaj de Adrian Frutiger[redakti | redakti fonton]

La sekvaj tiparaj familioj estis kreitaj de Adrian Frutiger:

Apollo • ASTRA Frutiger Standard • ASTRA Frutiger Autobahn • Avenir • Avenir Next • Breughel LT • Linotype Centennial • Linotype Didot • Egyptienne F • Frutiger • Frutiger Serif • Frutiger Stones • Frutiger Symbols • Frutiger Next (en kunlaboro kun Erik Faulhaber) • Glypha • Herculanum • Icone LT • Iridium LT • Meridien • Nami • OCR-B • Ondine • Pompeijana • President • Roissy • Serifa • Univers • Vectora • Versailles • Westside.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adrian Frutiger, L'Homme et ses signes (La homo kaj liaj signoj), Atelier Perrousseaux,‎ (ISBN 2-911220-05-6)
  • Adrian Frutiger, À bâtons rompus, ce qu'il faut savoir du caractère typographique (Parolante pri tio kaj alio, kion necesas scii pri la tipografiaj tiparoj), Atelier Perrousseaux,‎ (ISBN 2-911220-08-0)
  • Heidrun Osterer kaj Philipp Stamm, Caractères, l’Œuvre complète, (Tiparoj, la plena verkaro, Birkhäuser,‎ (ISBN 978-3-7643-8582-8)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Le Suisse, créateur de la police d'écriture "Frutiger", est décédé », rts.ch, 2015-09-12.
  2. «Adrian Frutiger Dies at 87; His Type Designs Show You the Way - NYTimes.com», sur mobile.nytimes.com (konsultita 2015-09-23 )
  3. 3,0 3,1 (en) Charlotte & Peter Fiell, Design of the 20th Century, Köln, Taschen,‎ , 768 p.
  4. Diplomlaboro: Die europäische Schriftentwicklung vom Griechischen Lapidar-Alphabet bis zu Renaissance-Schriften (La eŭropa skribevoluo ekde la simpla greka alfabeto ĝis la skriboj de la Renesanco).
  5. (en) Heidrun Osterer et Philipp Stamm, Adrian Frutiger – Typefaces: The Complete Works, Walter de Gruyter,‎ (ISBN 9783038212607, rete legebla)
  6. Monotype GmbH, info@linotype.com, « Adrian Frutiger Remembered - Linotype Font Designer Gallery », sur www.linotype.com (konsultita 2015-09-25)
  7. Porchez Typofonderie [Fonts Typefaces] - Gazette.
  8. Ruedi Helfer, « Was ist das A und O von A und O? | Sprache | Oktober 1994 | NZZ Folio », sur folio.nzz.ch (konsultita 2015-09-23)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • David Rault, Guide pratique de choix typographique (Praktika gvidlibro pri la elekto en tipografio), Atelier Perrousseaux,‎
  • «Adrian Frutiger, une leçon de typographie, une leçon de vie» (Leciono pri tipografio, leciono por la vivo), Typomanie.fr,‎