Saltu al enhavo

Afrika koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika koturno
Afrika koturno
Afrika koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Coturnix
Specio: C. adansonii
Coturnix adansonii
(Verreaux, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika koturnoAfrika blua koturno, (Coturnix adansonii) estas specio de birdo de la familio de Fazanedoj kaj plej tipa genro nome de Coturnix.

La Afrika koturno estas 14 ĝis 16.5 cm longa. Enverguro de maskloj estas de 78 al 82 mm kaj 80 al 84 mm ĉe inoj. Vostolongo estas de 26 ĝis 32 mm kaj de 29 ĝis 31 mm ĉe maskloj kaj inoj respektive (Clancy, 1967; Johnsgard, 1988). La Afrika koturno estas la plej malgranda de la koturnoj de suda Afriko, kaj pezas nur 43-47 g (la gamo de averaĝaj pezoj ĉe aliaj koturoj en la regiono estas de 70 al 100 g; la averaĝa pezo de turnicedoj, similaj birdoj de alia diferenca ordo, gamas 35-60 g).

Ĝenerale tiu ĉi koturno similas al la Ĉina koturno, Coturnix chinensis, escepte pro tio ke la masklo ne havas brunon sube, kaj la ino ne havas la tre markatan nigran striecon en flugilkovriloj (Johnsgard, 1988). Kiel ĉe C. chinensis, la ino ne havas la blankanigrajn gorĝomarkojn, grizan subon kaj brunan koloron en flankoj (Johnsgard, 1988) kaj estas ĉefe terkolore bruneca, pli malhele supre kaj kun blankeca ventro. Temas pri tre evidenta kazo de seksa duformismo, sed ambaŭ seksoj havas tre flavajn krurojn. La masklo estas kolorplena, alloge bunta koturno de blankanigra gorĝo (konsista je nigra vertikala mentonareo, blanka gorĝareo kaj nigraj fajnaj strioj mustaĉa kaj sube antaŭborda) kaj malkiel ĉe aliaj lokaj koturnoj, ne havas blankan superokulan strion. Li havas ankaŭ distingan ardezbluan koloron en brusto kaj subaj partoj. La masklo havas bluecbrunan kapon (pli brune krone al nuko kaj supra dorso), pli bluecajn vangojn kaj kapoflankojn (Rutgers kaj Norris, 1970). Distinga blueca koloro evidentas kiam la masklo ekflugas. Dumfluge la ruĝeco de supraj flugilkovriloj (flankoj) estas distinga. La ino kaj junuloj povas esti distingitaj el aliaj koturnoj pro strieco en brusto kaj flankoj.

La Afrika koturno estas konsiderata tre simila al la Ĉina koturno, Coturnix chinensis, kiu loĝas en Azio, kaj fakte post plia priserĉado ili povus rezultiĝi esti la sama specio.

La Afrika koturno estas malfacile videbla ĉar ĝi estas tre limigita en precizaj teritorioj de suda Afriko, sed krome en tiu prahabitato ĝi kutime restas sub ŝirmo kaj estas malfacile elflugigitaj. Tamen ili evidente venas libere manĝi frumatene kaj iom post krepusko.

Geografiaj teritorioj

[redakti | redakti fonton]

La teritorioj de tiu afrotropisa specio gamas de Sieraleono al Etiopio, kaj sude al Zambio, Kablando kaj Natalo de Sudafriko, kaj oriente al Kenjo (Jackson, 1926). La habitato de la Afrika blua koturno ekskludas la basenon de la rivero Kongo kaj la ege sekajn areojn (Rutgers kaj Norris, 1970; Johnsgard, 1988). Tiu koturno estas konsiderata parte migranta specio (Jackson, 1926; Clancy, 1967). Ĝia distribuado havas teritoriojn tra humidaj arbaroj de subsahara Afriko. En suda Afriko ĝi troviĝas ĉefe ĉe la altebenaĵo de Maŝonalando en Zimbabvo kaj en partoj de Mozambiko. Estas ankaŭ izolataj vidaĵoj ĉefe el KwaZulu-Natal kaj Orienta Kablando. Ĝi estas konsiderata somera reproduktanta vizitanto en suda Afriko, ĉar ties migrantaj kutimoj ŝajnas tre influataj de pluvo. Post reproduktado ĝi migras al areoj de Afriko norde de suda Afriko, sed oni scias malmulte pri la naturo de tiuj migradoj krom ke tio okazas dumnokte (la birdoj estas allogitaj al lumoj nokte).

Plej ofte ĝi loĝas en humidaj herbejaj habitatoj en arbaroj, ofte laŭlonge de la bordo de humidejoj kiaj riveroj kaj aliaj akvejoj. Ankaŭ ĉe terkultivejoj (Jackson, 1926) de tropikaj regionoj. Specife ili kutime vivas en paroj ĉe riveroj (Clancy, 1967), humidejaj aŭ marĉaj areoj (Johnsgard, 1988), eĉ ĉe ĝardenoj (Clancy, 1967).

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La ino demetas 3-9 ovoj dum la somera pluvsezono, inter decembro kaj aprilo (sudhemisfera somero). La nesto estas skrapaĵo grunda inter herboj kaj foje havas kovraĵon el herbotigoj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 16 tagojn kaj la malmulta informo disponebla indikas, ke ĝi estas farata de la ino, kvankam kovomakulo de la masklo sugestas, ke ankaŭ li povus kovi. Kaj masklo kaj ino zorgas idojn, kiuj iĝas sendependaj post ĉirkaŭ 4 semajnoj kiam ili iĝas kapablaj flugi. Mediaj temperaturoj de malpli da 20 °C povus mortigi la idojn en iliaj unuaj 2-3 semajnoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]