Afrodiziigaĵo
Aspekto
Afrodiziigaĵo[1] estas rimedo kiu estas uzata kun la celo stimuli la seksardon (afrodizion, do ekscitecon de la seksorganoj). La vorto nomiĝis laŭ la Greka diino Afrodita, la diino de la fekundeco, la volupto kaj la beleco. De multaj afrodiziigaĵoj la efiko estas ankoraŭ nepruvita. Kelkaj estas malutilaj por la sano aŭ eĉ danĝeraj kiel ekzemple kantarido.
Rimedoj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj rimedoj kelkfoje estas konsideritaj kiel afrodiziigaĵo:
- absintolikvoroj
- ajlo
- akvomelono
- artiŝoko
- asparagoj
- baluto
- satureo
- ĉampano
- ĉokolado
- kolombo
- ovo, speciale tiu de koturno
- fazano
- zingibro
- cinamo
- kaviaro
- omaro
- kankro
- kariofilo
- lavendo
- majorano
- mento
- muskato
- ostroj
- organviando kiel renoj kaj timusoj
- fungoj
- pipro
- persiko
- safrano
- (foliripa) celerio
- kantarido
- tomato
- trufoj
- ĉasaĵo
- ginsengo
- hipogloso (fiŝo)
- kukurbosemoj
- kastoreo
- granato
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "afrodiziigaĵo" laŭ PIV, eldono de 2020, reta versio