Konga pavo
Konga pavo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Afropavo congensis (Chapin, 1936) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Konga pavo, Afropavo congensis, estas specio de pavo aŭ birdo de la familio de Fazanedoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Afropavo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La masklo estas granda birdo ĝis 70 cm longa. Ties plumoj estas tre nigraj kaj bluaj pinte kun metaleca verda kaj viola nuancoj. Ĝi havas nudan ruĝan kolan haŭtaĵon, grizajn piedojn kaj nigran voston kun 14 vostoplumoj. Ties kapo estas ornamata per vertikalaj blankaj longecaj harecaj plumoj en sia krono.
Temas pri specio kun klara kazo de seksa duformismo. La ino estas ĝenerale helbruna birdo kun nigra ventro, tre metalecverda dorso kaj mallonga helbruna kresto. Ambaŭ seksoj similas al nematuruloj de aziaj pavoj, kaj tiele ili estis konsiderataj dekomence antaŭ kiam oficiale estis malkovritaj kiel unika specio.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiuj afrotropisaj birdoj loĝas kaj estas endemiaj en pluvarbaroj de malaltaj teroj de la Konga Baseno en la centra parto de la Demokratia Respubliko Kongo. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj kaj senvertebruloj. La masklo havas similan ceremonian memmontradon ol ĉe aliaj pavoj, sed tiu specio malfermas kiel ventumilon la veran voston, dum la aliaj pavoj ventumiligas la suprajn vostokovrilojn. La masklo de Konga pavo estas monogama, kvankam mankas informo el naturo.
Statuso
[redakti | redakti fonton]Oni konas malmulte pri tiu ĉi specio. Ĝi estis unuafoje konsiderata kiel specio en 1936 fare de la dro. James Chapin baze sur du sekigitaj specimenoj ĉe la Congo Museum de Belgio. Ĝi havas karakterojn kaj de la pavoj kaj de la numidoj, kio povus indiki, ke la Konga pavo estas ligo inter ambaŭ familioj.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Konga pavo estas pritaksata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Supra korpo de masklo
-
Ino ĉe Kantona Bestoĝardeno de Milvokio
-
Masklo ĉe Bestoĝardeno de Oklahoma City (Oklahomo)
-
Ino
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2006). Afropavo congensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Vundebla
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.peafowl-farm.com Pava retejo
- ARKive - Bildoj kaj filmetoj de Konga pavo (Afropavo congensis) Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- gbwf.org - Konga pavo (Afropavo congensis) Arkivigite je 2005-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
- Kimball, R.T, Braun, E.L. and J. D. Ligon (1997) Resolution of the phylogenetic position of the Congo peafowl, Afropavo congensis: a biogeographic and evolutionary enigma. Proc. R. Soc. Lond. B 264:1517-1523[rompita ligilo]
- The Cryptid Zoo: African Peacocks
|