Alberto Kranco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Albertus Crantzius
(1448-1517)
Germana historiisto
Germana historiisto
Persona informo
Naskiĝo 1448
en Hamburgo, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 7-a de decembro 1517
en Hamburgo, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Lingvoj germana lingvolatina lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Rostock
Profesio
Profesio juĝistohistoriisto • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Albert Krantz (1448-1517) estis germana historiisto, teologo, diplomato, poeto, rektoro kaj profesoro pri filozofio kaj teologio en la Universitato de Rostock kaj Hamburgo, aŭtoro de iu "Historio de la Eklezio", "Historio de Saksio", "Historio de la Vandaloj" kaj alia "Kroniko pri la faktoj okazintaj dum la tempo de Karolo la Granda (747-814)". Li estas konsiderata de multaj historiistoj, kiel diligenta kolekanto da faktoj, kiujn li arigis kun fideleco kaj seriozeco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Eggert Krantz (1423-1478) kaj studis juron, teologion kaj historion en Rostock kaj Kolonjo, kaj post vojaĝi tra okcidenta kaj suda Eŭropo li estis nomumita profesoro, unue pri filozofio kaj sekve pri teologio en la Universitato de Rostock, kie li estis rektoro de la Fakultato pri Artoj en 1482. Laŭŝajne li akiris akademiajn gradojn en Majenco, kiel Doktoro pri Kanonika Juro, kaj Peruĝo[1], kiel Doktoro pri Teologio. En 1483, li partoprenis en la ceremonio pri tombomalfermo de sia patrono Alberto la Granda (1200-1280), kie li konatiĝis kun Conrad Celtis (1459-1508).

En 1493, li revenis al Hamburgo kiel profesoro (lector primarius) pri teologio, kanoniko kaj prebendisto en la Katedralo de Sankta Maria[2] kaj en tiu jaro li okupis la postenon kiel sindikatestro en Lubeko. En Hamburgo li ankaŭ okupis la postenon kiel reprezentanto de la Hansa ligo. Pli ol unu diplomatia misio estis al li atribuita de la hamburga senato, kaj, en 1500, li estis elektita de la reĝo de Danio kaj la duko de Holstejno kiel arbitracianto en la disputo pri la provinco Dithmarschen. Kiel dekano de la katedrala kanonikejo, al kies ofico li estis indikita en 1508, Kranco fervore sin dediĉis por reformado de la ekleziaj misuzoj, tamen, kvankam kontraŭa al pluraj koruptaĵoj ligitaj al la eklezia disciplino, li estis maltre simpatia al la drastaj mezuroj proponitaj de Johano Viklifo (1330-1384) aŭ Jan Hus (1369-1415). Rilate al la protestoj de Lutero kontraŭ la misuzoj de indulgencoj, li estis relative simpatia, sed li ne estis akorda pri la reformaj sintenoj de la teologo. En sia mortolito, kiam li aŭdis pri la naŭdek kvin tezoj, li diris: "Frato, frato, eniĝu en vian ĉambron, kaj diru: Dio, estu favorkora al mi!". Kranco mortis en la 7-a de decembro 1517.

Kranco estis aŭtoro de sennombraj historiaj verkoj, kiuj, por tiu periodo kiu ili estis kompilitaj, ili karakterizas pro ties eksterordinara senpartieco kaj esplorado. La plej gravaj estas "Chronica regnorum aquilonarium Daniae, Sneciae, et Noruagiae" (Estrasburgo, 1546); "Vandalia, sive Historia de Vandalorum jerq origine, etc." (Kolonjo, 1518); "Saxonia" (1520); kaj "Metropolis, sive Historia de ecclesiis sub Carolo Magno in Saxonia" (Bazelo, 1548), kiu estis daŭrigita de David Chyträus (1530-1600).

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Frontispico de "Wandalia", verko publikigita en 1636
  • »Saxonia« (Kolonjo, 1520): "Weitleufftige, fleissige und richtige Beschreibung der Ankunfft, Sitten, Regiment, Religion, Policeyen, Kriegen ... und allerley Geschichten ... der Sachsen, so sich etliche hundert jahr vor Christi geburt und fol_ bis 1504 zugetragen" (Lepsiko, 1582).
  • »Chronica regnorum aquilonarium [Dania, Suecia, Norvagia]« (dt. 1545, lat. Estrasburgo, 1546): "Dennmärckische, Swedische vnd [und] Norwägische Chronica / Durch den hochberhümpten Albertum Krantzium von Hamburg ... bitz vff die jarzal Christi M.D.iiij beschriben. Newlich durch Henrich von Eppendorff verteütscht" (Estrasburgo, 1545)
  • Chronica regnorum Aquilonarium Daniae, Suetiae, Norvagiae, 1548
  • Metropolis, sive Historia ecclesiastica Saxoniae, 1574
  • »Wandalia«. De Wandalorum vera origine, variis gentibus, crebrisepatria migrationibus, regnis item, quorum vel autores vel euersores fuerunt. (Frankfurto ĉe Majno, 1575) Diĝitita versio
  • Rercum Germanicorum historici elariss. regnorum Aquilonarium, Daniae, Suaciae, Norvagiae, Chronica ..., 1575
  • Saxonia: de Saxonicae gentus vetusta origine, longinquis expeditionibus susceptis et bellis domi pro libertate gestis, 1580
  • Regnorum aquilonarium: Daniae, Sueciae, Norvagiae, chronica, quibus gentium origo vetustissima et Ostrogothorum, Wisigothorum, Langobardorum atque Normannorum, antiquitus inde profectorum, res in Italia, Hispania, Gallia et Sicilia gestae, praeter domesticam historiam, narrantur, 1583, Albrecht Krantz, Jacob Ziegler, Heinrich Rantzau
  • »Metropolis« (Bazelo, 1548): "Metropolis seu episcoporum in viginti dioecesibus Saxoniae catalogus usque ad annum 1585 deducta" (Estrasburgo, 1585)
  • Ecclesiastica Historia, Sive Metropolis[3], 1590
  • Alberti Crantzii, S. Theologiae Et Ivris Canonici Doctoris celeberrimi ..., 1596
  • »Wandalia« (Kolonjo, 1519): "Des Fürtrefflichen Hochgelahrten Herrn Albert Crantzii Wandalia. Oder: Beschreibung Wendischer Geschicht: Darinnen der Wenden eigentlicher Vrspuung mancherley Völcker vnd vielfaltige Verwandlungen ... Daraus was sol wol in ... Königreichen ... Wendischer vnd anderer Nationen in Dennemarcken/ Schweden/ Polen/ Vngarn/ Böhemen/ Oesterreich/ Mährern/ Schlesien/ Brandenburg/ Preussen/ Reussen/ Lieffland/ Pommern/ Mecklenburg/ Holstein" (Lubeko: Junge, 1636)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam kelkaj historiistoj konsideras la jaron 1276 kiel fondodato de la Universitato de Peruĝo, kompleta rezulto de tiu procezo konkludis nur en la 8-a de septembro 1308 kiam la papo Klemento la 5-a publikigis la dokumenton nomatan la Super specula.
  2. Katedralo de Sankta Maria
  3. James Logan, 1674-1751, Bookman Extraordinary, Edwin Wolf